Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Tute ne gravas
Amplifiki - Danio


KS 14 titoloj - 47:18 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de LF-koop © 1986

Cxu muzikkasedo en 2005 ? Tamen jes, kaj cxi tio ne estas sxerco, sed unika kaj limigita okazo por kolektantoj, recenzistoj, kaj nostalgiuloj! Estis hazarde retrovita en la kelo de Eldonejo LF-Koop, tiu kvazaux enfosita trezoro; temas pri la unua esperanto-rok-kasedo eldonita en Esperantujo en 1986 de la rok-bando Amplifiki. Tiu retrovita stoko estas sen banderoloj, sed la kasedoj estas novaj kiel de la unua tago!

Post represado el unu el la originalaj de la tiamaj banderoloj, Vinilkosmo proponas al vi kun iom da malfruo, certe, sed senkomplekse, cxi tiun nemalhaveblan rarajxon.

Konsistanta el Micke (Svedio), Kim, nuna membro de Esperanto-Desperado (Danio), Bertilo et Martin, fondintoj de la fama bando Persone (Svedio), kaj Aline kaj Isabelle (Francio), Amplifiki estis siatempe la stela bando dum internaciaj renkontigxoj de la esperanta junularo. Tra tuta Euxropo la efiko de ilia pure rokenrola muziko kun nuancoj de bluso estis adoptita de ilia publiko, starigante Amplifiki kiel ikonon de la esperanta rok-movado.

En cxi tiu kasedo vi povos trovi mejlosxtonajn titolojn kiajn "Sed tute ne gravas", "Domo en Bonn'", "Brava bardo", "Rugxo kaj blu'", "IS", kaj la neforgeseblan "Sola" komponitan kaj kantitan de Kim, titolo kiun cxiuj espojunuloj el la tuta mondo konas kaj kunkantas. Notindas ke gxi reaperis en la unua KD de Esperanto-Desperado 'Brokantajxoj' (VKKD 34).

Tiu escepta oportuno reenmergigxi en la primicojn de esperanto-rokmuziko estas akompanata ankaux de brosxuro kun la tekstoj kaj fotoj de la tiama bando.

Trafenda okazo antaux kompleta kaj neinversigebla elcxerpigxo ...




contact@vinilkosmo.com