Saluton !
Ekmalvarmas, kaj la birdoj versxajne jam foriris cxar oni ne plu
auxdas ilin.... Cxu jam vintras ?
Nu, cxiukaze ne estas kialo cxesigi kantadon, kaj kun plezuro ni
transdonas al vi la plej lastajn novajxojn el nia svage mola
nesto... kiam la hejtilo estas sxaltita....
Je alproksimigxo de la jarfinfestoj, kaj cxar Kristnaskul' (kaj
la posxto) havos multan laboron, ni anticipe reinstalis la
dekorajxojn kaj niajn du stel-KDojn. Tiu de Akordo, Krisnaska
Kordo, kiu farigxis la agnoskita normajxo en la gxenro; kaj tiu
malpli tradicia de Ralph Glomp, ... Dum kristnaska tempo, jam
prezentitaj en 2003.
Al cxi tiuj aldonigxas du rimarkindaj novajxoj, unue per la
miriga, La lumpiramido, de Marcus Pengel kaj Jürgen Wulff, kaj
poste per la eminenteca tutnova folklora festo de Kajto !
Se vi antauxvidas donaci tiujn mondajn sonojn aux aliajn al viaj
proksimuloj, ni forte konsilas ne atendi la lastan minuton por
fari viajn mendojn! Alivorte, vi havas de nun gxis la 10a -15a de
decembro por reagi... se vi planas donacon por Kristnasko,
kompreneble....
Dume, felicxan viziton kaj plej bonajn mus-klakojn !

Vinilkosmo-Novajxoj
La lumpiramido - Marcus Pengel / Jürgen Wulff - vkkd 77
|
|
Via laborestro strecxigas vin.... Via bopatrino ofendigxas pro
via streso.... Ne mankas kialoj por nervozigxi en tiu cxi premega
socia vivo, sed tute ne gravas! Jen kreitajxo tute malbanala por
la esperanto-mondo, kiu proponas solvon irantan rekte al la
radiko de la cxiutagaj strecxigxoj, kaj provas malsovagxigi ilin
je la nivelo de la konscio mem kiu nutras ilin .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :La lumpiramido

Lokomotivo, rulu nun ! - Kajto - vkkd 78
|
|
Jen baldaux 16 jaroj de kiam Kajto produktis sian unuan albumon,
Flugdrako (VKKD1), kiu ne nur estis la unua KD, sed ankaux la
unua 'vera' disko iam surbendigita profesie de muzikgrupo
kantanta en esperanto .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Lokomotivo, rulu nun !

Koncertemuloj sercxataj por IEK kaj BET
Mara Timermane, organizanto de la 15-a Internacia
Esperanto-Kongreso IEK kaj membro de la organiza komitato de
Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-41, sercxas artistojn kaj
muzikgrupojn kantantajn en esperanto por la kulturaj programoj de
julio 2005 en Riga (Latvio).
Dum la 15-a IEK okazos koncertoj en la urboj Talsi, Tukums, kaj
Riga, kaj por la enlogxantoj kaj por la BET-anoj.
Latvaj artistoj kiaj ILGA, kiu kantas tre bone en esperanto, la
folklora grupo TINE; kaj la ensemblo ANIMO, kies gvidanto estas
Austra Pumpure, jam estas programitaj.
Mara dezirus pliampleksigi la programon pere de aliaj artistoj
kaj bandoj kantantaj en esperanto el aliaj landoj....
La organizantoj ne povas garantii honorariojn, sed ili esperas
povi kontribui almenaux parte por la repagkostoj kaj senpaga
gastigado se ili sukcesas trafi subvenciojn .
**
-- IEK: de la 14-a gxis la 22-a de julio 2005 en Riga (Latvio)
-- BET: de la 15-a gxis la 21-a de julio 2005 en Riga (Latvio)
**
Se vi povas aux deziras esti programita, aux deziras havi pli da
informoj, bonvolu kontakti
Mara Timermane
mtimermane@hotmail.com
Dankon !

Nova en nia TTT-ejo
Se vi jam rimarkis la novan ligon cxe la komenco de la
informletero, eble vi jam estas leganta gxin enrete laux HTLM
formato.... Se tiel ne estas, ne hezitu provi tiun novan eblecon
kiun ni proponas pro ofta peto de multnombraj abonantoj.
Se vi volas krei ligojn al tiuj TTT-pagxoj, ni donas al vi la
permeson kaj ecx ni dankas vin pro tio !
Cetere, por esti konforma al la franca legxo kaj por pli bone
klarigi nian tarifaron, vi rimarkos ke niaj prezaro estas nun
prezentita 'Sen-Imposta' (SI -- AVI), tio estas la prezo aplikata
por la homoj ekster Euxropa Unio, kaj 'Kun-Imposta' (KI -- AVI)
por niaj plej proksimaj najbaroj (de EU) por kiuj estas jam
normala afero.
Pluraj aliaj novajxo estas antauxviditaj por la komenco de la
nova jaro, kaj ni estas scivolaj koni viajn dezirojn kaj
rimarkojn, do ne hezitu sendi ilin al ni:
Mark Eaton La TTTejestro
admin@vinilkosmo.com
Dankon al cxiuj, kaj bonan surfadon !

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|