Saluton !
Unue, kaj antaux cxio, ni sxatus esprimi nian tristecon kaj nian
solidarecon por la viktimoj de tiu terura natura kaprico kiu
amas-pereigis la popolojn de suda Azio, kaj ni invitas vin, krom
se ne eblas al vi, aux se vi jam tion faris, partopreni en la
internacian helpon kies spontaneco kaj dimencio farigxas felicxe
historiaj. Cxi-sube ni indikas al vi kelkajn ligojn utilajn por
tio.
Necesas urgxe antauxvidi kaj agi por pli bona jaro, kiel ja volas
la tradicio, ke nek la fatalo, nek la volo de iuj homoj ne
hezitis damagxi la mondon ekde la komenco de cxi tiu jarcento,
kaj ni do bondeziras al la tuta planedo, ne nur bonan novan
jaron, sed gxenerale kaj dauxre, pli da komprenemo kaj kompliceco
en la direkto de ekzisto akceptebla por cxiuj.
Laux pli gxoja registro, ni estas ravitaj pro fulma vekigxo de
Dolchamar tra nova albumo, varma palpelbrumo kaj unua KD de Vera
Jordan el Brazilo, kaj tute bonvena iniciato en la
esperanto-mondo akompanata de oferto kaptenda se vi deziras
lernigi la lingvon aux simple perfektigxi aux distrigxi je (tre)
malalta kosto... kaj kun niaj
Bondeziroj!

Vinilkosmo-Novajxoj
Rebela Sono - Dolchamar - vkkd 75
|
|
Post longa periodo sen nova produkto vere roka, ke Dolchamar
alvenas por rompi la silenton vere estas mirige. Dolcxamar, kun
CX antauxe, navigis inter iom eksterteraj sonoroj kaj hezitaj
impetoj inter teknoo kaj pli kutimaj ritmoj. Hodiaux aperas tute
nova Dolchamar, kun CH anstataux CX, sed ankaux novaj muzikistoj
kaj muzika direkto tute alia ol pri kio ili kutimigis nin .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Rebela Sono

Esperanta Vocxo - Vera Jordan - vkkd 79
|
|
Esperantista komponistino kaj kantistino el Rio de Janeiro,
Brazilo, Vera Jordan estas ankaux profesia sxtata instruistino
kaj entuziasma movadano cxe Kultura Kooperativo de Esperantistoj .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Esperanta Vocxo

Lernu ! - JEFO - vkkd r2
|
|
Lernu! estas kodoromo kiu kompilas aron da pedagogia kaj kultura
materialo (lecionoj, ekzercoj, tekstoj, eltirajxoj de libroj,
vortaro, muzikoj, ludoj, ktp.) por lerni kaj disvastigi
esperanton .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Lernu !

Internacia helpo - Sud-Orienta Azio
Por kontribui al internacia helpo al la landoj de Sud-Orienta
Azio ni trasercxis por vi kelkajn fidindajn ligojn pere de kiuj
vi povos fari perretan mondonacon.
Ne hezitu ilin utiligi se tion vi povas, cxar la viktimoj de la
cunamo bezonas vian subtenon!
----------------------
Rektaj ligoj por mondonacoj al la Rugxa Kruco per kreditkarto:
Angle:
http://donate.ifrc.org/
France:
http://www.ifrc.org/fr/helpnow/donate/donate_response.asp
Hispane:
http://www.ifrc.org/sp/helpnow/donate/donate_response.asp
----------------------
Cxiuj aliaj Rugx-Krucaj Societoj:
http://www.ifrc.org/address/rclinks.asp
----------------------
Inform-ligo en esperanto kaj monsubteno pere de cxeko kaj
bankgxiro: Internacia Urgha Agado - IUA
http://www.recim.org/aui/asso-eo.htm
Posxtkonto CCP Montpellier 3000 70J kun mencio "Sismo en Azio".
(La donacintoj ricevos fiskan ateston)

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|