Saluton !
Tiuj cxi kelkaj lastaj monatoj certe estis la plej produktivaj
dum la tuta historio de Vinilkosmo ! Eta retrospektivo nepras,
kaj por la okazo vi trovos en nia TTT-pagxo cxiujn fresxdatajn
referencojn prezentitajn antaux ol fari pauxzon por profiti je la
belaj sunaj tagoj.
Plie, eta surprizo, tiom por vi kiom por ni, alvenis por
simboligi la vojon trairitan depost la unuaj heroecaj
surbendigoj, kaj ankaux novajxo el Ukrainio, kiu montras kiel
esperanto viglas en Orienta Euxropo, tiel ricxigante la
muziko-kolekton kiu ne cxesas pligrandigxi.
Kun la euxropsomeraj tagoj, alvenas ankaux la unuaj renkontigxoj
kaj la preparoj de diversaj festivaloj kaj kongresoj rapidetas,
anoncante varman someron por la esperanto-geamikoj el la tuta
mondo.
Enmanigu viajn agendojn, kaj ekakrigu viajn orelojn !

Vinilkosmo-Novajxoj
Tute ne gravas - Amplifiki - vkks 28
|
|
Cxu muzikkasedo en 2005 ? Tamen jes, kaj cxi tio ne estas sxerco,
sed unika kaj limigita okazo por kolektantoj, recenzistoj, kaj
nostalgiuloj! Estis hazarde retrovita en la kelo de Eldonejo
LF-Koop, tiu kvazaux enfosita trezoro; temas pri la unua
esperanto-rok-kasedo eldonita en Esperantujo en 1986 de la
rok-bando Amplifiki. Tiu retrovita stoko estas sen banderoloj,
sed la kasedoj estas novaj kiel de la unua tago! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Tute ne gravas

Ukrainaj Kantoj en Esperanto - Espero el Ukrainio - vkkd 80
|
|
Popolkantoj estas la plej granda spirita valorajxo de la ukraina
popolo. Ili montras la vivon de la popolo, gxiajn revojn,
cxiutagajxojn, historiajn eventojn. .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Ukrainaj Kantoj en Esperanto

Centjarigxo de la esperanto-kongresoj en Bulonjo cxe Maro
Dum Paska semajnfino, de la 25-a gxis la 30-a de marto 2005; la
kongreso de Bulonjo-cxe-Maro (norda Francio) kunigis
esperantistojn el tuta Euxropo por festi la centjarigxon de la
unua Tutmonda Esperanto-Kongreso.
Muziko estis bone reprezentita jam okaze de la inauxguro per
paradmarsxo de la kongresistoj gvidataj de urba fanfar-bando de
Bulonjo, de la Urba Teatro gxis la urbodomo. Meze de tiu
promenado en la urbo okazis halto en la Zamenhof-Placo, kie estis
deponitaj florgarboj cxe la busto de la patro de esperanto. La
esperanto-himno "La Espero" antauxis la francan himnon "La
Marseillaise", la tuto kun oficiala plena pompo.... Neniu iam
vidis tion!
La muzika budo de Vinilkosmo, prezentanta cxiujn produktojn de
gxia katalogo, vere estis rimarkita. La etoso estis garantiata de
DJxo Flo, de la bona humoro de Rikardo, kaj de la gejunuloj de
JEFO kiuj dancis je ritmoj de roko, skao, kaj regeo de la bandoj
Strika Tango, Esperanto Desperado, La Rolls, JoMo, La Porkoj,
Dolchamar, ktp., kaj ankaux de la elektronika versio de "La
Espero" de Ralph Glomp.
Dimancxvespere la fama kantisto internacia kaj loka Jacques
Yvart, (VKKD 19) faris brilan prezenton de pluraj novaj
esperanto-kanzonoj, kaj por fini prezentigxis la korusa ensemblo
Meven (VKKD 43 kaj VKKD 71). Kvalita spektaklo kiu vojagxigis nin
sur la maroj de la mondo, kun nekutima surscenejigo koregrafia
kiu okupis la tutan scenejon per la 25 gekoristoj, aktoroj kaj
muzikistoj.
Sekve de la spektaklo de Jacques Yvart la publiko unuanime petis
duan albumon....
Jacques Yvart helpe de pluraj tradukistoj, inter ili Marcelo
Redoulez de la Kompanoj (VKKD 25), ekis laboron por nova
KD-projekto de tradukoj de la propraj kantoj de Jacques eltiritaj
el pluraj liaj albumoj, 'Bonjour la Paix' (Bonan tagon, Paco)
'Citoyen du monde' (Mondcivitano), ktp., kaj eble ankaux originaj
titoloj en esperanto.
La projekto eble bezonos almenaux du jarojn da laboro antaux ol
la disko pretos, kun intertempe turneo de Jacques por poluri la
kantojn sursceneje antaux ol ilin registri.
Jen do tuta programo pri kiu ni parolos en oportuna momento....
Dauxrigote....

NEJ, 40-a datreveno
Okaze de la 40-a datreveno de NEJ ( Nederlanda Esperanta
Junularo), estas organizata renkontigxo okazonta de la 10-a gxis
la 12-a de junio 2005 en Middelburg en Zeeland (Nederlando).
EUROKKA estis invitita por gvidi seminarion pri esperanto-muziko.
Por pliaj informoj kaj por aligxi :
http://www.esperanto-jongeren.nl/pr2005.html

KEF 2005
Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) okazos en Helsinko (Finnlando)
de la 16-a gxis la 23-a de julio 2005. La temo de la festivalo
estos "Korpo kaj Kulturo". En la programo (provizora): panelo de
la plej elstaraj esperanto-artistoj aktualaj: Dolchamar
(Finnlando), Esperanto-Desperado (Danio/Bosnio), JoMo kaj
Liberecanoj (Tuluzo/Okcitanio/Francio), Alejandro Cossavella de
Strika Tango kaj La Porkoj (Argentino), Flávio Fonseca (Brazilo),
Jxomart & Natasxa (Svedio/Kazahxio), Martin Wiese (Stokholmo/
Svedio), ktp.
Por tiu okazo estos prezentita unuafoje oficiale la artista
datenbazo fare de David Emil kaj Flo de EUROKKA.
Por pliaj informoj kaj por aligxi :
http://www.esperanto.fi/kef2005/

Kantaro-Vikio
Cxu vi jam auxdis pri la Kantaro-Vikio de Ljosha Kuznecov?
Kantaro-Vikio estas unika ret-pagxaro kunigante unu el la plej
grandaj kolektoj de kantoj en esperanto.
Cxar tiu pagxaro funkcias kiel Vikipedio, cxiuj kiuj volas
kontribui povas facile fari modifojn (se necese) en la jam
ekzistantaj pagxoj, kaj fari novajn.
En tiu kantaro vi trovos novajn kantojn, sed ankaux "klasikajn"
kiel ekzemple "La Espero", "IS", "Sola", "Hotel California".
La lastaj pagxoj aktivigitaj prezentas kompletan kolekton de
kantoj de Persone kaj de Merlin.
La rubrikoj estas klasitaj laux titoloj: "Kantotekstojn",
"Tekstoj kun akordoj", "Melodioj por posxtelefono", "Informoj pri
albumoj de e-bandoj", ktp.
Krom la tekstoj kaj gitar-akordoj por amatoraj muzikistoj, eblas
trovi ankaux diversajn ligojn al aliaj retpagxoj pri
esperanto-muziko.
Do, se vi havas intereson pri esperanto-muziko, vizitu tiun cxi
retkantaron, uzu gxin, kaj alportu en gxin viajn kontribuojn....
http://www.ikso.net/kantaro
Info de Ljosa KUZNECOV
www.ikso.net/kantaro

Himno je Gxojo en Japanio
S-ro Konisi Gaku adaptis la poemon "Himno je Gxojo" (Al la gxojo)
de Schiller tradukita al esperanto de K. Kalocsay por la hxora
finalo de Simfonio N-ro 9 de Beethoven.
Estis eldonita kompleta libro enhavanta la partiturojn kaj
tekstojn.
Eblas rekte mendi gxin por 6 euxroj plus sendokostoj cxe :
KLEG (Japana Esperanta Librokooperativo) Sone-higasi 1-11-46-204
Toyonaka-si Oosaka-hu JP-561-0802 Japanio
kleg@mvf.biglobe.ne.jp
http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/esperanto.htm
Aux en la libroservo de UEA
Info de Mine Yositaka

Tutmonda Roko
Jen antauxvidita por venonta auxtuno (euxropa), nova albumo de
JoMo kaj Liberecanoj el Tuluzo (Okcitanio/ Francio). JoMo
proponos al ni kvalitan albumon je kio li kutimigis nin, sed
krome ankaux novan muzikkoncepton kiun li nomas "Tutmonda Roko".

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|