Saluton !
La studioj ne estas la plej bona loko por profiti de la suno kaj
de la multnombraj someraj renkontigxoj, pro tio la novajxoj estas
limigitaj; sed la projektoj kiuj maturigxis sub la abundaj
sunradioj promesas belajn rikoltojn kaj kelkajn kromajn
memorajxojn!
Granda novajxo por niaj multnombraj sudamerikaj legantoj, kiuj
baldaux povos profiti niajn produktojn je konvena prezo. Tio
antauxanoncas novan progreson de esperanto kaj de gxia muziko tra
la mondo.
Kaj fine, en registro malpli gxoja, la malapero de
Esperanto-Desperado, kies malfelicxajn aventurojn vi povis sekvi
en pasintaj informleteroj; kaj la indignan forpelon de Denis Rock
Tamba el Germanio, ankaux kiu estis proksima kunalboranto de
Esperanto-Desperado, estas cxi tie priskribitaj, sed ne sen la
certeco ke tiuj elstaraj muzikistoj renaskigxos el la cindroj kaj
estos lasintaj mejlosxtonon neforigeblan en la historio kaj
kulturo de nia lingvo.

Vinilkosmo-Novajxoj
Muzikpluvo - Akordo - vkkd 12
|
|
Ni dankas al Akordo la norman julan albumon "Kristnaska kordo"
(VKKD62) kaj hodiaux la reeldonon de ilia unua KD "Muzikpluvo",
kiu agxas jam naux jarojn. Sed kiel bona vino gxi restas tre
gxuinda! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Muzikpluvo

Memorajxoj 2005
- KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) en Helsinko, kiu prezentis
multajn artistojn inter la plej elstaraj, kaj al kiu partoprenis
EUROKKA/Vinilkosmo.
esperanto + fotoj:
http://www.esperanto.fi/kef2005/
-----------
- Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Vilno
esperanto + fotoj:
90-a Universala Kongreso (UK) je 23-30.07.2005 en Vilnius,
Litovio
-----------
- Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Zakopane (Pollando) kun
abunda arta programo.
esperanto + fotoj:
http://www.tejo.org/ijk/2005/fotoj.php
-----------
- IJS en Hungario
esperanto + fotoj:
http://russcon.org/gallery/view_album.php?set_albumName=2005-ijs
-----------
- FESTO, proksime de Mazamet en Occitanio en suda Francio
franca/esperanto + fotoj:
http://esperanto-jeunes.org/galerie/festo2005

Kaj tre baldaux, ARKONES en Poznan
La 21a festivalo ARKONES kiu disvolvigxas tradicie en Poznan
(Pollando) cxi-jare okazos de la 30-a de septembro gxis la 2-a de
oktobro 2005 kun tre varia programo:
El la muzika flanko partoprenantoj povos gxui inter alie
koncertojn de Dolchamar, Georgo Handzlik, JoMo el Tuluzo, Jxak Le
Puil, Yas Kawamura, Vigla Muziko el Kongo, kaj Krio de Morto.
Estos ankaux amaso da prelegoj kaj diversaj literaturaj prezentoj
kaj prelegoj pri la historio de esperanto-muziko plenumota de
EUROKKA-reprezentanto.
Por plaj informoj:
http://www.arkones.republika.pl/

Partenereco BEL-Vinilkosmo
Por ke esperanto-muziko farigxu alirebla al sudamerikanoj, por
kiuj prezoj de importitaj diskoj el Euxropo rezultigxas
tromultekostaj, Brazila Esperanto Ligo (BEL) kaj Vinilkosmo kune
decidis finfine kaj definitive ripari tiun maljustajxon!
Antaux la konstanta entuziasmo de la sudamerikanoj por esperanto,
sxajnas nekonvena ke ilia vivnivelo, pri kiu fakte ili ne kulpas
, estus barilo por la kultura ricxigxo je kiu ili aspiras
legitime.
Malkontentaj pri tiu konstato, Vinilkosmo kaj BEL, kies implikado
en la disvastigado de la sennacieca lingvo pere de muzika
produktado, decidis asociigxi por partnera kunalborado.
BEL eldonos sub licenco de Vinilkosmo la diskojn en Brazilo, kaj
distribuos tra la asocioj kaj kluboj de esperanto je adaptitaj
prezoj, largxan gamon de Vinilkosmo-produktoj.
Ni invitas do niajn sudamerikajn legantojn sekvi la evoluon de
tiu cxi oferto kiu estas aparte kaj strikte rezervita por la
sudamerikanoj kaj devus efektivigxi baldaux.
Ni esperas ke ili profitos kaj kuragxigos tiun iniciaton por ke
gxi povu dauxrigi dum multaj jaroj.
http://www.esperanto.org.br/portalo/index.php?option=com_content&task=view&id=45&Itemid=2

Internacia TeleVido ITV
La unua interreta televidkanalo tute en esperanto - Internacia
Televido - estas preparanta sian oficialan lancxon. La
televidkanalo antauxvidas diversajn programojn, kiuj varios
cxiutage, laux programtabelo. Inter la programoj de ITV estos la
programo 'Muzikume', kiu prezentos al la esperantistoj
festivalojn, muzikvideojn, kaj koncertojn faritajn de muzikistoj
kiuj kantas en la internacia lingvo.
ITV estas lancxita de la entrepreno CIDCON, kiu administras
ankaux la konatan portalon Gxangalo.
Artistoj interesataj scii pliajn detalojn povas kontakti la
teamon, kiu zorgas pri la esperantista televidkanalo per la jena
retadreso :
admin@internacia.tv
Intertempe, Vinilkosmo kaj CIDKON intertraktas por aparta akordo,
rilate la artistojn, kiuj jam lancxis Kdiskojn per la
diskeldonejo.
Pliaj informoj pri ITV trovigxas cxe :
http://gxangalo.com/modules/itv/

Esperanto-Desperado ne plu ekzistas
Kiel tio ja estis anoncita dum la koncertoj en IJK en Zakopane
(Pollando), estis la lastaj antaux la disigxo de
Esperanto-Desperado.
Esperanto-Desperado ludis unue oficiale dum KEF 5 en 1996 en
Kopenhago kiel Brokantajoj.
En 1997 la grupo sxangxis la nomon al la nuna Esperanto
Desperado. Tiam la grupo konsistis el Birgitta Taurus Henriksen,
Helle Eble Cleary, Amir Hadziahmetovic, Kim J: Henriksen, kaj
Denis Rock Tamba, kaj ludis akustike.
En 2000 la orkestro plene elektrigxis, kaj eniris la grupon Brian
Laustsen kaj Thomas Crawford. Tiam la grupo surbendigis la unuan
kodiskon:
'Jen venas... BroKantajxoj' cxe la eldonejo Vinilkosmo (VKKD 34).
Denis Rock intertempe igxis rifugxinto en Germanio kaj Birgitta
forlasis la grupon.
Dum auxtuno 2003 kaj printempo 2004 la grupo klopodis surbendigi
novan kodiskon. Sed fermo de studio de polico, sxtelado de
akordeono, ktp. malfaciligis la laboron. Sed en junio 2004
finfine sukcesis surbendigi 'Hotel Desperado', kiu estis eldonita
de Vinilkosmo (VKKD72) la 20-an augusto 2004.
Sur gxi auxdigxas la drumisto Nis Bramsen, kiu estis en la grupo
ekde januaro 2002.
La lasta membro, Mark Dziwornu (origine de Ganao) aligxis en la
grupo antaux nur kelkaj monatoj; li ludas gxembeon kaj aliajn
perkutilojn. Sed li jam gastludis en 5 kantoj de 'Hotel
Desperado'.
La muziko kaj tekstoj plej ofte estis originale verkitaj de la
membroj mem.
Sed de tempo al tempo aperis tekstoj de ekzemple Jorge Camacho,
Wiliam Auld, Vladimir Danilov, kaj Maria Amanta Smilet.
Esperanto-Desperado cxiam ludis ankaux ekster la esperanta mondo.
Ekz. vive en la dana radio; kiel festorkestro cxe naskigxtagfesto
aux geedzigxofesto; en kafejoj, kulturdomoj, karnavaloj; kaj cxe
festo de la 1-a de majo. La ofta strategio estis ludi tie kie jam
estas homoj.
En la esperanta mondo la grupo ludis dum KEFoj, KAFE, UKoj,
IJKoj, PSI, Dana Jarkunveno, Germana Jarkunveno.
Dum la lasta turneo en Pollando la grupo ne nur ludis frenezan
festan koncerton dum IJK sed ankaux cxe koncertoj por preskaux
plena neesperantista pola publiko arangxita de la nordia
kulturdomo en Krakovo, kaj kun mona apogo de la mondmuzika
organizo en Danio.
Esperanto-Desperado dankas cxiujn kiuj apogis kaj subtenis la
bandon dum la jaroj.
Kaj ecx se la bando ne plu ekzistas, ilia muziko restos por cxiam
ankrita en la muzika kulturo de esperanto per furoraj kantajxoj,
rekantitaj kaj kunkantitaj de la esperantistoj tra la tuta mondo.
Ambaux diskoj estas disponeblaj gxis elcxerpigxo... kaj ili estas
je via dispono cxe la TTTejo de Vinilkosmo.com.

Denis Rock Tamba forpelita el Germanio
La 18-an de majo 2005 Denis Rock Tamba estis forpelita el
Germanio kun multaj aliaj konganoj, kaj forsendita al Kongo,
kvankam li vivis en Germanio de 16 jaroj kie li ankaux havas
14-jaran infanon kun germanino.
Denis Rock Tamba naskigxis en Kinshasa (cxefurbo de Kongo,
eks-Zairio), li mergigxis en la muziko dum tuta sia juneco, kaj
en 1983, kiam li farigxis studento en la universaitato, Denis
Rock komencis muzikludi kaj verki kantojn, cxefe en la angla.
En 1985 li eklernis esperanton kun helpo de Zhou Mack en Lukala,
kaj ekverkis esperanto-kantojn, kaj fondis la bandon The 3 Rolls
kun siaj studentaj amikoj Roger Ngoma, Donnat Bitazi, kaj Zhou
Mack Tufuene. En 1987 Louison Yambuka anigxis al la bando. La
bando ludis cxefe regeon, kaj malfelicxe ekzsitas neniu
registrajxo de tiu-epoka aventuro.
De kiam ili eniris al universitaton, la diktatoro Mobutu,
subpremis la manifestaciojn per pafiloj kaj forsendis la
ribelantajn studentojn al bagno aux al armeo.
Kiam la studentoj kontrauxstaris la diktaturon, la universitato
estis fermita kaj la situacio farigxis tiom neeltenebla ke
junuloj, kaj inter ili Denis Rock, decidis forfugxi Zairion.
Li do migris al Germanio en 1988, sen rajto studi nek labori, sed
ludi muzikon estis escepto kiu eskapis la legxajn regulojn..
Sekve li vojagxis ene de Euxropo, en Nederlando, en Belgio, en
Francio, kaj en Danio, kie li havis novajn artistajn spertojn
kiel Afrika Espero en 1993 kun Louison Yambuka, kiun li retrovis
hazarde ; The Black Survivors en 1994, kaj partopreno en KEF kun
Afrika Espero en Kopenhago.
Estis okaze de KEF ke Afrika Espero renkontis EUROKKA, kaj estis
interkonsentita la surbendigo de unu titolo en esperanto por la
dua volumo de Vinilkosmo-Kompil' (VKKD 10).
Inter 1997 kaj 2002 Denis Rock verkis kantojn kun la bando QBA,
surbendigis sian unuan solo-albumon sur kvintitola kasedo 'Afrika
Nokto', kaj en 2003 li fondis kun sudamerika amiko Jorge Jimenez
la bandon La Rolls, kiu eldonis la albumon 'Sunradio',
distribuata de Vinilkosmo sub referenco VKKD 67.
Notindas la kunlaborado de Denis Rock kun la bando
Esperanto-Desperado, por kiu li verkis du kantojn de la dua
albumo 'Hotel Desperado' (VKKD 72).
Nun, Denis Rock provas elturnigxi el la malfacila situacio en
Kongo, kaj laboras pri nova projekto de DVD, 'Libera', 6 titoloj
kun belaj bildoj kaj muzikoj afrikaj kantitaj en esperanto.
Vi trovos en nia TTTpagxo 'Sunradio', kies esprimiva kvalito
egalas la irvojon de Denis Rock Tamba, al kiu ni deziras
sukceson. kaj kiel li diras:
"Muziko ne havas limojn kaj unuigas la mondon en la paco. Ke vivu
la amo kaj la paco!"

JoMo kaj Liberecanoj baldaux enstudiigxos !
Jean-Marc Leclercq, alias JoMo, kaj lia bando Liberecanoj okupos
la Studio de Vinilkosmo/La Trappe ekde la 10-a de oktobro gxis
novembro por la surbendigo de nova albumo en esperanto produktota
de Vinilkosmo.
Se cxio iros glate, tiu nova disko devus aperi por la jarfino,
kaj promesas esti vera juvelo!
Cxiuj atendas gxin..

Carlos Devizia el Argentino
Carlos Devizia, jam eminenta grafikisto, estas ankaux komponisto,
kaj havas altan estimon por esperanto kaj la spirito kiu animas
gxin. kvankam li estas novica en tiu fako.
Ni havis okazon auxskulti kelkajn demojn kaj intersxangxis ideojn
kun Carlos, kiu sxatus vidi naskigxi pli strecxan rilaton inter
la universala alvokigxo de esperanto kaj la muziko kiun gxi
vehiklas, ofte subforme de simplaj transponoj de konataj gxenroj.
Carlos estas konvinkita same kiel kelkaj el ni, ke esperanto
profitas de pli specifa sona portilo, rekonebla kaj projekciita
en al estonto.
La direkto rezolute eksperimenta kaj elektronika de Carlos faras
el li kandidato sekvinda en sia sercxado de muziko tiom
universala kiom la lingvo kiu paroligas gxin.
La galerio de Carlos:
http://www.carlosdevizia.8k.com/

Svinokop, punko-hardkoro el Rusio
La punk-hardkora rusa bando Svinokop preparas surbendigadon de
kelkaj titoloj en esperanto.
Anna Zajceva, eksmembro de la bando hardkora ukraina Picxismo,
anigxis al Svinokop.
Sharapov, unu el la muzikistoj, zorgas ankaux pri subgrunda
eldonejo rusa SZSS, kiu eldonis interalie la tri albumojn de
Picxismo kasede en la jaroj 90-aj, 'Subita Merdo', 'Buhxtismo',
kaj 'P.P.P.'.
La bando sxatus fari intersxangxojn.
Informoj pri la bando disponeblas en la rusa, la angla, sed
bedauxrinde ankoraux ne en esperanto:
http://svinokop.narod.ru/svinokop.htm

Nargis, uzbekistanino en Ameriko
Nargis Mondjazib, la uzbeka kantistino vivanta en Usono, pri kiu
ni jam parolis al vi en nia informletero N-ro 4, planas produkti
tutan KDon en esperanto!
Gxis nun la uzo de esperanto estis nur margxena faceto de sxia
kreado, kun nur po du titoloj en sxiaj du albumoj, sed sxajnas ke
la hibrida konsisto de sxia kariero instigas sxin nun decidi pli
certece.
Malkovru sxian albumon, 'Water of Life':
http://www.cdbaby.com/cd/nargis1

Daphne Lawless recidivas
Daphne Lawless el Novzelando, jam prezentita en nia 3-a
informletero, preparas novan albumon, kiu titoligxos 'Grupeta
frenezo'.
En tiu KD aperos nova titolo, "Peko", kiun sxi prezentis sukcese
en la kongreso de NZEA, kaj esperanta traduko de malnova angla
titolo.
Tiu albumo aperos cxe la novzelanda eldonejo Random Static Music.
Por pliaj informoj pri Dafnjo.
http://www.daphnelawless.com/eo/index.html
Por auxskulti titolon:
http://www.randomstatic.net/lawless/discography/sorchistetino.mp3

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|