Angla versio Franca versio
Vinilkosmo company information
Informletero de Vinilkosmo n-ro 15
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Aprilo 2006

Nia kompleta katalogo



Saluton !

Se 2005 estis jaro dedicxita al la pripensado kaj preparado de novaj projektoj, tio ja ne estis vana, kaj la unuaj efikoj estas ekde nun auxdeblaj kaj videblaj, kaj nur estas la eko de bela listo!

La distribuado tuja de la nova albumo de jOmO, 'jOmO Slavumas', estas tutcerte la granda evento de cxi-printempa komencigxo. Tiu verko, jam disponebla cxe Vinilkosmo.com, estas gratifikita per videoprezento spektinda ekde nun enrete.

La reveno de Kore, kiu surprizos cxiujn post malapero kiu sxajnis anonci la finon de la neforgesebla bando de Kris Spitzer, preparas ne nur duan albumon, sed ankaux rekoncertos en esperantio en la kongreso de UFE en Rennes en majo kaj en FESTO; vi povos legi pli detale cxi-sekve.

Du novaj volumoj prezentante la rusan bardon, Mihxail Povorin, venos por pliampleksigi tre baldaux la rusan kolekton "Oraj kantoj", kaj ankaux du kompilajxoj, unu dedicxita al hiphopo kaj alia al metala muziko, estas en la bakujo de Vinilkosmo.

Kaj legante asidue, vi malkovros la antauxeniron de la albumo de Supernova, novajxojn el Afriko, de la insuloj, de EUROKKA, ktp., ktp.

... do, legu diligente!





Vinilkosmo-Novajhoj


jOmO Slavumas - JoMo - vkkd 82

Prenu belan pokalon kaj versxu du fingrojn da cigana muziko, unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran kiom konfuzigan ekde la unua gluto! ....

Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

jOmO Slavumas





Vinilkosmo-Projektoj

Hiphopa kompilo

Vinilkosmo eklancxis novan projekton de kompilajxo kies celo estas prezenti hiphopon (repon) en esperanto.

Nova defio! (La lasta estis la 'Elektronika kompilo' VKKD 53.)

Ekzistas jam de pluraj jaroj repaj artistoj kantantaj en esperanto (memoru pri la fama "Cxu vi pretas?" sur VKKD 27). Sed gxis nun neniu havis vere la auxdacon lancxigxi en plena albumo hiphopa, kaj de tiu konstato venis la ideo starigi kompilajxon el diversaj stiloj de hiphopo el diversaj landoj....

Gxis nun reagis kaj respondis al la alvoko la francoj Pafklik, JoMo, Kore, la germana DJx Kunar, la danoj Bjorn Bojezen kaj Kim Henriksen kun sia nova bando Hotel Desperado, la finnoj de Dolchamar, la brazilanoj DJx Rogxer, Flavio Fonseca kaj Antonio Moreira, la pola Eterne Rima, la slovaka Marteno Minihk, la ukrain-litova Picxismo, la cxilia La Zinfonia, la argentina Strika Tango, kaj la rusa Sergej Tikhonov.

Aliaj proponoj estas atendataj de la respondeculoj de la projekto, Flo kaj Cyrille (arta regxisoro), kaj esperas ricevi viajn proponojn kaj reagojn cxe:

vinilkosmo@esperanto.org

aux

kontakto@vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Metala kompilo

Kunproduktajxo de Vinilkosmo/Kosmuziko

Paralele al la 'Hiphopa kompilo' jam lancxita, jen alia kompilprojekto kiu celos prezenti metalmuzikon en esperanto.

Denove plia defio (memoru pri la punk-hardkora kompilo 'Esperanto-subgrunde' VKKD 30).

Malmultaj bandoj ekzistas en tiu stilo en esperanto, sed la movado disvolvigxas! Diversaj stiloj de metalo apudestos sur tiu kompilajxo (pezmetalo, mortmetalo, trasxmetalo, gotika metalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp.).

Jam kelkaj bandoj estas interesitaj en Brazilo, Slovakio, Ukraino, Pollando, Argentino, kaj Francio.

La projekto estas kunordigita de Flo, Rogener, kaj Leandro (la du lastaj estas la artaj regxisoroj brazilaj).

Tre versxajne la kompilajxo estos eldonita en Brazilo kunprodukte kun Vinilkosmo kaj la tutnova brazila eldonejo Kosmuziko:

http://www.kosmuzik.cjb.net

Interesitoj povas sin turni al Vinilkosmo:

vinilkosmo@esperanto.org

aux Kosmuziko, sed nur por Brazilo kaj Suda Ameriko:

kosmuzik@gmail.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Cxu membrigxi al EUROKKA ?

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Se vi ankoraux ne estas membro, tiam vi povas cxi tie aligxi:

http://artista.ikso.net/eurokka/membro/login.php

Kial aligxi al EUROKKA ?

Cxar tiel vi montros vian subtenon al la muzika agado de EUROKKA kaj krome, kiel EUROKKA-membro vi estos informita pri la plej fresxaj muzikaj novajxoj, alproksimigxos al la esperanto-kulturo kaj gxiaj artistoj, komunikigxos kun aliaj muziksxatantoj, kaj havos eblon aktivi kaj helpi al disvolvigo kaj disvastigo de E-muziko en kaj ekster Esperantujo. Aligxintoj de EUROKKA tiel havos: la informleteron de Vinilkosmo, la retan version de Rok-gazet' kiam gxi funkcios, video-novajxojn (kiel ekzemple tiun videon de JoMo), eventualajn surprizajn rabatoj ofertitajn deVinilkosmo pere de EUROKKA (sur la pagxo de EUROKKA kaj ne tiu de Vinilkosmo).

Do ne plu hezitu kaj aligxu tuj!




Kore II, la Reveno ...

La fanoj de Kore (VKKD 26) estos ravitaj eksciante ke la bando preparas sian duan albumon post preskaux kvinjara silentado!

La stilo estos pli popa, sed ankaux la nostalgiuloj de la unua Kore-periodo havos belajn surprizojn.

Kore ankaux reaperos sursceneje kaj malkovrigos siajn novajn muzikajojn, sed ankaux kelkajn el sia unua albumo okaze de la kongreso de UFE en Rennes sabate la 6an de majo 2006 vespere.

Ni retrovos ankaux la bandon la 26an de auxgusto en la festivaleto FESTO en la kastelo Grezijono en Baugé (Maine et Loire/ Francio).

Tiu reveno sursceneje per malplipeza formulo, duope (gitaristo kaj kantisto + registrita muziko) ebligos al la bando prezentigxi pli ofte en la internaciaj esperanto-renkontigxoj.




Supernova

La album-projekto pop-roka tre vigla de la bando brazila Supernova antauxeniras pasxon post pasxo. La registrado estas en la lasta fazo, kaj intertempe la bando finis la surbendigon de videofilmeto de unu muzikajxo kiu aperos sur la KD.

Neniu decido estis ankoraux difinita koncerne la diskeldonejon kiu eldonos la KDon, cxu Vinilkosmo, cxu gxia partnero en Brazilo Kosmuziko; cxiukaze, la KD estos disponebla en la Vinilkosmo-katalogo de Vinilkosmo ekde gxia apero.




Aspiro

Nova esperanta muzika bando aperis en Nurenbergo (Germanio) en 2005. La triopon Aspiro fondis iamaj ukrainanoj kaj rusiano; Sergej ORLOVSKIJ, gitaristo kaj spertulo pri la barda movado; Olga LITVINOVA, juna kantistino; kaj Grigory GRIN, gitaristo kaj organizanto.

Dum 2005 la nova grupo jam prezentis kantojn el Rusio, precipe bardajn, sed ne nur, al la germana publiko en Nurenbergo, Munkeno (dum Federacia Gxardenekspozicio kaj bavara Zamenhof-festo), kaj Erlangen (interkultura monato).

La nunaj planoj de Aspiro, krom partopreno en venontaj esperantistaj arangxoj, inkluzivas registri KDo(j)n por la projekto "Kantoj de diversaj popoloj de la mondo en la internacia lingvo esperanto". La projekto celas kreadon de "kantaj pontoj" inter malsamaj popoloj kiel rimedon por multekulturaj kontaktoj kaj interpopola komunikado.

Sekva ebleco renkonti Aspir-antojn estis la 1-an de aprilo 2006 en Neu-Ulm (Germanio) dum la komuna kunveno de esperanto-ligoj de Bavario kaj Baden-Virtembergo, kaj poste dum PSI (Printempa Semajno Internacia).

Pliaj informoj haveblas en la (redisajnita) retejo de Aspiro:

http://aspiro.vorota.de




FESTO

KAFE ne okazos en 2006, sed FESTO, la renkontigxo de JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo), okazos en la esperanta kultura kastelo Grezijono en Baugé de la 20a gxis la 27a de auxgusto 2006.

Cxifoje la teamo de FESTO kunlaboras kun EUROKKA pour organizi muzikkulturan programon invitante kvalitajn artistojn kiuj preskaux neniam prezentigxis en Francio: la granda reveno de Kore, koncerto hiphopa/repa Gangstel' Pafklik, FaMo kaj sia akordiono franceca, la juna pola vocxo Suzana Kornicka, la juna rusa barda Helena Melnikova, la jxazbando Melono, Esperanta Hxoro: kaj multaj aliaj artaj kaj kulturaj aktivajxoj, interalie teatro, kino, diskoteko, prelegoj, ludoj, ekskursoj, ktp.

La Esperanta kulturkastelo Grezijono atingeblas facile, 100 kilometrojn sudoriente de Parizo. Vivu en kastelo laux tendara tarifo aligxante cxi tie:

http://esperanto-jeunes.org/article.php3?id_article=152

Gxeneralajn informojn petu de:

cyrille@esperanto-jeunes.org

tel.: +33 6 77 28 13 25




Kanzonoj el Moskvo

Mihxail Povorin, fama rusa esperanta bardo, finfine surbendigis siajn kantojn en studio por la felicxo de liaj fanoj kaj sxatantoj de tia muzikgxenro.

Mihxail kreas kantojn en esperanto de post 1989, ofte koncertas en Rusio, kaj lastatempe ankaux internaci-nivele (KEF, IJK, UK). Sed gxis nun preskaux neniun kanton li registris en studiaj kondicxoj.

En lia repertuaro estas cxirkaux 60 kantoj, plejparte originalaj, sed ankaux tradukitaj fare de li: satiraj, movadaj, popaj, ecx erotikaj. Sed unuavice lirikaj.

Mihxail apartenas al la moskva skolo de esperantaj poetoj. Do, enhavoricxaj tekstoj tre gravas por liaj kantoj, same kiel belaj melodioj. "Mia kara amik'" kaj "Fajrereto" estis registritaj antauxe en albumoj de Jxomart kaj Natasxa. "Valso de vojagxantoj" estas komponita laux versajxo aperinta en la libro de B. Kolker 'Vojagxo al Esperanto-lando'. Por kelkaj kantoj la bardo uzis poemojn de R. Schwartz, J. Baghy, G. Desxkin.

Mihxail partoprenis la registradon de "Oraj kantoj" (VKKD 56, 57, 58, 59, 60), kaj la organizanto denove estas la moskva esperantisto G. Kokolija. Estas eldonotaj du diskoj, kun po 20 kantoj. Do, baldaux haveblos "cxio plej nova kaj plej bona", kion kreis Mihxail en esperanto. La kantoj sonos senartifike, kvazaux dum koncerto. Sed aliflanke, Mihxail havis la interesegan sperton gxui eblecojn de moderna profesia sonregistrado. Nun la studia laboro proksimas al la fino. La unua disko aperos printempo-fine. Iom poste sekvos la dua.

Atentu pliajn informojn en la venonta numero !




Vintra turneo de Mikaelo BRONSXTEJN

Mikaelo BRONSXTEJN, verkisto, tradukisto, poeto, bardo el Rusio, turneis cxi-vintre en Germanio (plus Antverpeno, Belgio). Li koncertis kaj prelegis en Antverpeno, Duisburg, Munkeno, Nurenbergo, Berlino, kaj Dresden. Li parolis pri diversaj aferoj, iel-tiel ligante cxion kun esperanto, sume al pli ol 350 personoj, inter kiuj nur kvarono estas esperantistoj.

KDoj kun la kantoj de BRONSXTEJN kaj al la tekstoj de Bronsxtejn abundas cxe Vinilkosmo:

http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd54&lng=e

http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd55&lng=e

http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd60&lng=e

http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd65&lng=e

Impresoj de Mikaelo mem:

http://aspiro.vorota.de/Aspiro_BronsxtejnVojagxnotoj.AxCMS

Pri la koncertoj en Nurenbergo:

http://aspiro.vorota.de/Aspiro_BronsxtejnRaporto.AxCMS

Mikaelo BRONSXTEJN en Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo_BRON%C5%9CTEJN




Novajxoj el Afriko kaj Insuloj

Denis Tamba preparas 'Libera'

Alveninta de post kelkaj monatoj en Kinsxaso, la muzikisto Denis Tamba, alinome Rock Tamba, preparigxas por antauxenpusxi esperanto-muzikon en la stratoj de la konga cxefurbo. Dank' al la helpo de la talentaj muzikistoj de la bando Masikulu Abha Africa gvidata de André Mbongo za Mambu, li konceptas novan artan realigxon titolitan 'Libera'.

En la venontaj semajnoj tiu kantisto laux temperamento impeta kaj samtempe auxstera enstudiigxos por realigi tiun tiom atendata cxefverko. La ekzerco-sesioj okazas en la cxefkvartiro de André Mbongo za Mambu, la trinkejo Cxe Maki, situanta en la komunumo de Kasa-Vubu, cxiu-lunde, marde kaj vendrede.

Por informo, Masikulu Abha Africa estas muzika grupo kiu praktikas muzikon de stilo tiel nomata "esplorado". Per belaj vocxoj de junaj kantistoj subtenataj de talentaj instrumentistoj kiuj konsistigas la strukturon de tiu bando, cxio donas la indikon ke 'Libera' estos altkvalita.

Bob Ambongo | Uhuru

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Segao, regeo, salegeo, kaj esperanto en televido.

Mary-Jane Gaspard inauxguris la vojon al esperanto por la mauxricanoj en 2005. Sxia kanto laux segaa stilo "Nur Amiko" estas sucesa, ne nur en la esperanta mondo.

Euxropa publiko havis la okazon malkovri la junan stelulinon kaj sxiajn talentojn de dancistino kaj kantistino dum sxia unua turneo ekster Hinda Oceano fine de la pasinta jaro en Svisio, Francio, kaj Belgio. La publiko povis auxdi sxin kanti en esperanto sursceneje unuafoje.

Ekde sxia apero sur la muzika scenejo de Mauxricia Insulo kun tiu ekzotika lingvo (esperanto), tuj sxi vekis intereson cxe aliaj kantistoj kaj muzikistoj por tiu ilo de interkulturaj intersxangxoj. Mauxriciaj amasinformiloj dissendis intervjuojn de Madir Production, produktisto de la disko de Familio Gaspard, kaj artikoloj en gazetoj raportis pri la evento.

Kaj jen alvenas: la bando Negro Pou La Vi, kiu alportas regeon en esperanto al la muzika mondo. "Nigra Por La Vivo" prezentas sian kanton "La Persisto", kiu estas la plej lasta produkto de tiu etno-muzik-linio kies impresario estas Stefano Keller, la motoro de tiu movado naskigxanta en Mauxricio, celante pacon kaj interkomprenigxon inter la popoloj.

Negro Pou La Vi kantas amon, pacon, kaj respekton. Gxia mesagxo estas eduka, gxia muziko estas sxatata de cxiuj. Ne estas hazardo se la bando renkontis esperanton sur sia vojo kaj akceptis gxin por fari el gxi sian portilon de siaj pensoj trans la landlimojn.

La ondoj de tiu deziro malkovrigi sian kulturon al la tuta mondo pere de la internacia lingvo atingis la najbaran insulon, Madagaskaro. Tie, esperanto havas siajn interparolantoj jam de jaroj, sed gxi alvenas en la artistaj medioj nur nun. La bando kiu prezentas unuafoje la malagasan kulturon al esperantistoj de la mondo estas Trait d'Union ("Ligilo"). Pere de sia kanto "Granda Festo", tiu familio de muzikistoj deziras alporti ne nur sian kontribuon por ricxigi la esperanto-muzikokulturon pere de la muzika stilo salegeo, sed gxia celo estas ankaux instigi la publikon, farigxanta tutmonda, viziti Madagaskaron.

Jen estas plia muzikajxo por la etno-muzika kolekto. "Nur Amiko", "La Persisto", kaj "Granda Festo" estas la tri kantoj kiuj prezentos la regionon de Afriko kaj de Hinda Oceano por la konkurso "La Verda Stelo" organizita de ITV.

La videoj jam estas spekteblaj cxe:

http://www.studio-pro.ch/La_Persisto.html

http://www.studio-pro.ch/famille-gaspard.html

http://www.studio-pro.ch/Groupe_Trait_d_Union.html





Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton



Ne hezitu krei ligon al tiu pagho au al tiuj de la arkiv-listo, konstante ghisdatigata che :

kompletaj arkivoj

pri nia diskeldonejo
newsletter

kontakto@vinilkosmo.com

Web Design & Coding  © Mark Eaton   all rights reserved ...