Saluton !
Jen do nia "monata" informletero, kiu bezonis nur ses monatojn
antaux ol aperi, kaj la novajxoj pri multnombraj projektoj pri
kiuj ni jam antauxanoncis... tiam.... Sxajnas ke la tempo ne
kalkuleblas same laux cxu ni volas distrancxi gxin en pecojn aux
kontribuigi gxin al pasio aux idealo, kaj neniu el la du formoj
mankas sur la esperanta scenejo!
Unue, la auxtuna evento kun la apero de Supernova kiu markas
certe la evoluon per la maniero por varbi esperanton kaj gxian
muzikon, kiu enkluzivas muzikvideon sur la KD, kaj eble ecx pli,
sed tio estas surprizo pri kiu ni parolos pli poste... do estu
atentaj.
Inter la slavaj bardoj, cxiam tiom malkoncizaj, kaj sen paroli
pri Mikaelo Bronsxtejn kiu prezentas al ni novan albumon tre
ellaboritan, Mihxail Povorin aperas en la lumo, post kelkaj
diskretaj partoprenoj en la kolekto "Oraj kantoj", per du albumoj
komplementaj kiuj kunigas elekton de liaj multnombraj
komponajxoj.
Kiel cxiam, kvankam la informletero aperas malfrue, projektoj de
Vinilkosmo kaj aliaj aktoroj de la muzika espomovado, kaj la
novajxoj el la 7 kontinentoj provante akordigxi malgraux la
hor-zonoj kaj aliaj pli malpli naturaj landlimoj.
Do kasxu viajn brakhorlogxojn, kovru viajn horlogxojn kaj prenu
la tempon por legi tiun informleteron, esploru la ligojn kaj
eventuale, dume, vi mendu unu aux du KDojn!
Ni ne renkoros kontraux vin pro tio ;-)

Vinilkosmo-Novajxoj
Printempo Blujxinsa - Mikaelo Bronsxtejn - vkkd 83
|
|
Jam partoprenanta en preskaux la tutan kolekton "Oraj Kantoj",
kaj krome per sia solo-albumo, "Esperantujo Mia", sia kunlaboro
kun Elena Puhova, la tuta tekstaro de "Amu min" de Jxomart &
Natasxa, kaj kelkaj tekstoj de la albumo "Ukrainaj Kantoj en
Esperanto", Mikaelo estas ja la plej fekunda el niaj
orienteuxropaj artistoj! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Printempo Blujxinsa

Verula Sezono - Mihxail Povorin - vkkd 84
|
|
Kvankam ankoraux malbone reprezentita cxe Vinilkosmo, Mihxail ne
estas vere novalvenanto cxar li cxeestas en la numeroj 1 kaj 2 de
la kolekto "Oraj kantoj" (VKKD56 et VKKD57) .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Verula Sezono

Revula Sezono - Mihxail Povorin - vkkd 85
|
|
Jen la dua volumo de la kolekto de elektitaj titoloj de Mihxail
kiu postsekvas al VKKD84 "Verula sezono" kaj respondas per la
apenaux modifita titolo, "Revula sezono" .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Revula Sezono

Supernova - Supernova - vkkd 86
|
|
Kiel tion sugestas la titolo de la albumo, kiu estas ankaux la
nomo de la bando, estas la tuta varmo kaj radiado de la suno kiu
koncentrigxas en cxi tiu superba albumo auxd-vida por oferti
rimarkindan novajxon! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Supernova

Vinilkosmo-projektoj
Martin Wiese kaj lia nova bando enstudiigxas
Martin Wiese, la sveda kantisto-gitaristo de Persone,
enstudiigxos (en Vinilkosmo-studio) en novembro por finpretigi la
albumon de sia nova bando kiu jam estas en preparoj en Stokholmo
de pluraj monatoj. Sono pli energia ol la malnova bando en la
elektrorokaj titoloj donos albumon kiu ne malplacxos al la fanoj
de Persone kaj al cxiuj kiuj sxatas varman vintron!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
La surbendigo de Kore prokrastita komence de 2007
Sekve de serio de malbonsxancaj incidentoj kaj akcidentoj, Kris,
la kantisto de Kore, prokrastis gxis komence de 2007 la
surbendigon de sia dua albumo planita dum pasinta septembro.
Temas pri albumo kun dekkvino da titoloj kiu kvankam prezentos
novan rokstilon pli popan ol antauxe, ne pro tio senilliziigos!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Jacques Yvart prospektante...
Jacques Yvart venis en la studion de Vinilkosmo/La Trappe fine de
julio por prospekti kaj viziti la lokon, la ejojn, la materialon
kaj la kompetentecon de la produkta teamo cele la preparadon de
nova albumo en esperanto.
Kun la kunalboro de JoMo kaj de lia bando Liberecanoj por la
muziko, kaj ankaux la lerta sperto de Rikardo Cash por adapti en
esperantotekstojn de Johnny Cash, Jacques ankaux kantos proprajn
kantojn sen forgesi la kunlaboradon de Marcelo Redoulez por
kelkaj titoloj. La projekto prezentos novajn kantojn de Jacques
Yvart sed ankaux adaptojn de Georges Brassens, Georges Moustaki,
kaj Johnny Cash, la aliaj kantoj jam aperis dise en aliaj albumoj
sed ili estos reprilaboritaj kaj kun nova orkestrado. Temas pri
"La am' por la am'", "Mia tero", "La kanto de la maro kiu
dikigxas" ... albumo kiu devus esti jam surbendigita antaux
euxropa somero 2007.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Hiphopa kompilo
Estis tiu cxi somero dum la festivalo FESTO kie la novaj steluloj
de hiphopo en esperanto, La Pafklik kaj Marteno Minich riveligxis
al la publiko, kaj venos kompreneble pliricxigi nian projekton de
hiphopa kompilo... kiu progresas pasxon post pasxo sed
konstante....
La Pafklik el Parizo preparas sin do, same kiel Marteno Minich la
slovaka, Dolchamar la finnoj, Djx Rogxer' kaj Antonio Moreira la
brazilanoj, Eterne Rima la polo, La Zinfonia la cxilano, Djx
Kunar la germano, Paz et Baka la sudkoreanoj, Bjørn/Musubana la
norvego, kaj ankaux aliaj kiuj buntigos plene internacie la
kompilon!
Repo certe farigxas populara cxe la esperanto-junularo kiu havas
ion por diri al la mondo, kaj tiu projekto estas ankoraux
malferma al cxiuj kandidatoj dezirantaj proponi sian prozon aux
rimojn en la zamenhofa lingvo!

Novajxoj de alie
"Valso por Amikoj" remastrigota kaj reeldonota
Jxomart & Natasxa en Stokholmo decidis reeldoni sian unuan KDon
"Valso por amikoj" kiu estos remastrigita por la fino de la jaro.
Karina, ilia filino 10jara, preparas ankaux sian albumon!
La partoprenantoj de UK en Florenco (Italio) povis antauxgustumi
iom da per apero, por la okazo, de limigita eldono de 9-titola KD
"Karina kantas esperante".
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Best of kaj Bonus de Paul Bienbon "Mens sana"
En Bruselo (Belgio) la kanzonisto Paul Bienbon jxus eldonis sian
albumon "Best of Paul Bienbon: Mens sana" sekvata de dua KD
"Bonus" kiu estas la dauxrigo de la unua "Best of". Entute 32
titoloj sume inter kiu estas unu sola esperanto-kanto, aliaj
estas en la franca.
La kantojn interpretas la bando Rivage kaj ankaux la
multinstrumentisto Robert Delhauteur kiu siatempe akompanis dum
liaj turneoj Plastic Bertrand.
La KDoj estas haveblaj cxe :
Paul Bienbon sprl 33-1 rue Guillaume Lekeu BE-1070
Bruxelles, Belgique
Tel.-Faks.: +32 (0)2.521.60.79
Rete: bienbon@hotmail.com
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Somero 2006
La someraj koncertoj kiuj disvolvigxis en la kadro de UK en
Florenco, IJK en Sarajevo, IJS en Hungario, kaj ankaux la bonega
eta festivalo FESTO en la kastelo Grezijono en Francio, prezentis
artistojn bone konatajn de la esperanta publiko, kiel Jxomarton
kaj Natasxan kun la filino Karina, Solotronikon, Dolchamaron,
Djx-on Rogxer', Esperanto-Desperadon kun Amir, JoMon, kaj aliajn.
Eblis malkovri ankaux pli novajn artistojn aux kiujn pli malofte
koncertas kiel La Kuracistojn el Germanio kiuj lauxdire preparas
KDon, FAMon la kantisto-akordionisto el Vendeo kiu prezentis sian
demon sur KD dum FESTO, Duoblan Unu el Francio kiu ankaux laboras
en studio, Kore-n kiu preparas novan albumon, kaj fine la
revelacion de la somero, kiun tiuj kiuj ne povis partopreni
FESTOn baldaux malkovros en la katalogo de Vinilkosmo, t.e. LA
PAFKLIK, esperanto-rep-bandon kiu ekfamigxas!
Jen fotoalbumo kiel memorajxo enrete :
http://esperanto-jeunes.org/galerie/Festo2006
«»«»«»«»«»
Kaj pri Somero 2007
Se vi ankoraux ne auxdis pri :
Festivalo Arta Lumo Kuopio 27.7-1.8.2007
Informigxu cxe :
Anna Margareta Ritamäki Brokärrvägen 89/Brokärrintie89 FIN-25700
Kimito/Kemiö, Finnlando
Tel : +358-2-423146, +358-50-379 3146 Fax +358-2-423246
anna.ritamaki@kolumbus.fi

Afrika Muziko
Vigla Muziko
Diligenta kaj persistema, Preso Neno (Mfundu Mikatukidi) de Vigla
Muziko el Kongo investas cxion en sian bandon kaj komencis
registri demon de kelkaj kantoj.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Denis Rock
Ankaux Denis Rock Tamba forpelita el Germanio kaj nun bazita en
Kinsxaso, ne rezignas kaj dauxrigas sian laboron sencxese. Lia
titolo "Libera" povus esti kontribuo ankaux en la hiphopa
kompilo!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Zhou Mack
Kaj estas en Francio ekzilita kongano Zhou Mack kun sia bando La
Fève (La fabo) kiu donacas al esperanto-muzikkulturo regean
titolon en esperanto, antauxanoncante tiel kompletan tradukon kaj
adaptigxon de sia albumo "International Love". Himno je la amo,
"Internacia amo", vera juvelo kiun vi povas rekte elsxuti en ilia
TTTejo:
http://nikolafeve.free.fr/lafeve/home_es.htm (Donacoj)

Muziko kaj video
La Farbskatol' estas nova koncepto de televido en interreto kiu
arkivas cxiusemajne mallongajn videofilmetojn. Rubriko pri
esperanto-muziko jam entenas kelkajn muzikvideojn kaj inter ili
tiun de Supernova kiun ni prezentis antauxe !
Ni invitas vin spekti tiujn videojn, inter kiuj kelkaj tutcerte
bone distros kaj ridigos vin cxe :
http://farbskatol.net/

Muzikrecenzoj en gazetaro
"La Ondo de Esperanto" estas internacia sendependa magazino en
Esperanto. Gxi aperas cxiumonate en Kaliningrado (Ruslando).
Inter cxiuj esperantistaj gazetoj (krom ROK-gazet') "La Ondo"
plej multe informas pri la esperanto-muziko per recenzoj,
artikoloj, intervjuon, kaj alimaniere.
La recenzofako de "La Ondo"
(http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-rec.htm) enhavas plurajn
recenzojn pri niaj muzik-novajxoj. Vidu cxe:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-rec.htm#Diskoj
En la oktobra "Ondo", kies kovrilpagxon ornamas koncertfoto de
Amir Hadziahmetovic, estas panorama artikolo de Flo pri la muzika
kongres-sezono en Esperantujo
(http://esperanto.org/Ondo/Ondo/144-lode.htm#144-30), raporto de
Maria Majerczak pri lernejaj Esperanto-koncertoj en Krakovo, kaj
prezento de la du novaj diskoj de Mihail Povorin.
La enhavtabelo kaj cxefaj tekstoj de cxiu "Ondo" estas legeblaj
en gxia retejo (http://esperanto.org/Ondo/Ondo/). La tutan
"Ondon" en PDF-formato povas legi tiuj abonantoj kiuj aligxis al
la grupo "La Balta Ondo" cxe Yahoo. Por peti aligxon, sendu
malplenan mesagxon al La_Balta_Ondo-subscribe@yahoogroups.com
"La Ondo de Esperanto" estas abonebla por 2007 kontraux 32 euxroj
cxe UEA kaj cxe pluraj landaj perantoj. Apartaj kajeroj
acxeteblas kontraux 3 euxroj. Elektronika abono (en la
PDF-formato) por 2007 kostas 12 euxrojn.

ROK-gazet'
Pro diversaj kialoj, kaj precipe financaj kaj manko de
kunlaborantoj, ROK-gazet' cxesos aperi sub papera formo.
Rok-gazet' abonantoj povos elsxuti retan version en la pagxoj de
EUROKKA post kelka tempo, cxe http://artista.ikso.net/eurokka/ La
redakto teamo sub la gvido de Armela Piolat kaj Tony Guyot
laboras pri reta versio kiu evoluos laux la fluo de la informoj.
Por la abonantoj kiuj ne ricevis ROK-gazet' cxijare, ili ricevos
kompense KDon laux ilia elekto el la katalogo de Vinilkosmo.
La teamoj de ROK-gazet', de EUROKKA, kaj de Vinilkosmo dankas pro
via komprenemo kaj salutas vin.

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|