Saluton !
Estis tiel varme cxi tie en Francio dum auxtuno ke ni restis
senvocxe kiam oni anoncis al ni ke kristnasko okazos la 25an de
decembro cxi-jare !
Pro manko de gxustatempa averto, jen nur eta letero kiun ni
sendas al vi por diri ke se ni estus vi kaj ke se al ni mankus
ideoj pri donacoj por fari, ni ecx ne sekundon hezitus por elekti
kelkajn kodiskojn inter la proponita elekto en la cxefpagxo de
Vinilkosmo.com! Sed nu, cxar ni estas nur ni, kaj ke ni jam havas
la tutan kolekton, ni decidis donaci al vi kelkajn videojn por
spekti, inter kiuj tiun de Supernova kiun certe multaj el vi jam
vidis, sed ankaux.... nu bone, legu cxi-sekve!
Gxojan kristnaskon al vi cxiuj, kaj ni donas al vi ankaux niajn
plej muzikajn bondezirojn por la nova jaro... kiu devus eki
proksimume la unuan de januaro, kiel pasintjare, sed ni esperas
ke gxi estos multe pli bona !

Nova rubriko ' Videoj ' cxe Vinilkosmo.com
Antaux la interesigxo por la enreta video kaj la kresko de
video-produktado, por bildigi inter alie, esperanto-muzikon, ni
decidis krei novan rubrikon dedicxitan al tiu fenomeno.
Por inauxguri tiun pagxon okaze de la jarfinfestoj, jen la videoj
jam publikigitaj de Supernova kaj tiu de Jomo registrita en nia
studio Vinilkosmo / La Trappe dum la produktado de "JoMo
slavumas", sed ankaux kreajxo de nia amiko Jacques Baratié de Le
Mans kiu montras julajn bildojn el sia urbo kun muziko de la
nederlanda sepopo Akordo, kies diskon oni povas trovi en la
cxefpagxo kun nia donacidea elekto.
Ankaux sur tiu pagxo vi trovos konstantan ligon al nia partnera
retejo, www.farbskatol.net, kiu proponas, inter alie, svarmon da
informoj kaj interesaj ligoj, kaj multnombrajn videojn
diverstemajn en esperanto.
Eble kiam vi legos cxi tiun leteron, kelkaj aliaj
video-produktajxoj kiujn ni atendas jam disponeblos kaj ni
esperas malkovrigi ilin al vi klakante la ligon "VIDEOJ" kiu
momente trovigxas en la cxefpagxo de la retejo, sub la ileksa
bukedo !!

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|