Saluton !
Kvankam la projektoj kurantaj aux preskaux finatingitaj, estas
multnombraj kaj mirigaj, ni ne parolos pri la nova albumo de
Kore, kies registrado de la vocxoj jxus finigxis en nia studio
kaj devus esti preta por antaux la somero. Ne, ne! Ni nek parolos
pri la enstudiigxo de Jakvo Yvart en majo. Ecx ne pri la hiphopa
kompilo kiu iras trankvile sed facile kun gravaj progresoj flanke
de La Pafklik , Dolchamar, DJx Rogxer, DJx Kunar, kaj korea
duopo. Ne, ne, ne !
Sed koncerne la albumon de Martin Wiese, kantisto kaj gitaristo
de Persone, ni esprimos nin senlime, cxar ne plu temas pri nura
projekto sed pri konkreta realajxo kiu post du jaroj da preparado
donas rezulton vere elstaran. Tiu granda stelula artisto de la
esperanto-rok-scenejo farigxas mejlosxtona en nia kulturo !
Kaj poste, kelkaj informoj el la mondo kiel kutime, kun novajxoj
pri Inicialoj DC el Germanio, Daphne Lawless el Nov-Zelando,
itala Rêverie, kaj Zhou Mack kaj la Fabo, kiu ne cxesos mirigi
nin. Kaj sen forgesi inviton por noti en viajn kalendarojn la
festivalon FESTO kiu okazos denove cxisomere !

Vinilkosmo-Novajxoj
Pli ol nenio - Martin & la talpoj - vkkd 87
|
|
Jen pli ol jardeko ke Martin Wiese cxefrolas en la
esperanto-rok-kronikoj, unue kiel gitaristo kaj cxefkantisto de
Persone, unu el la pioniraj rokbandoj en la gxenro, kaj li
revenas post neeltenebla foresto per sia unua soloalbumo kiu
entuziasmigos liajn multnombrajn fanojn .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Pli ol nenio

Inicialoj DC
La "unusola homa bando", Inicialoj DC el Frankforto, estas
finpoluranta kaj miksanta plurajn kantojn en esperanto kiuj estas
baldaux prezentotaj al la publiko. Tiuj muzikajxoj estos cxefe
alireblaj per interreto, sed estas planita eldono de 8-centimetra
KD por tiuj kiuj sxatus havi enmane fizikan sonportilon kaj ne
virtualan.
Inicialoj DC jam havas suficxe gravan repertuaron por plenumi
tutesperantan koncerton, kiel dum lasta demonstro en IS en
Germanio. Kaj se ni estas bonsxancaj eble li estos en FESTO
cxi-somere se IJK kaj UK lasas al li la tempon tion fari!
http://initialsdc.net

Itala Rêverie
En Milano atingas nin historio pri muzika kaj lingva sperto
celante universalecon, kiu ja rekte koncernas nin.
Rêverie estis fondita en 1996 de la milana komponisto kaj
gitaristo Valerio Vado, dezirema krei ponton inter la sonoj
hodiauxaj kaj hierauxaj, cxerpante sian inspiron en la baroka kaj
renesanca tradicio itala, euxropa, kaj mediteranea, miksante
epokaj instrumentojn, elektronikajn sonojn, kaj diversajn
lingvojn.
En 2006, Alberto Sozzi, ankaux muzikisto de Rêverie, sugestis al
sia amiko Andrea Fontana, esperantisto de 2004, aldoni esperanton
al la repertuaro, kaj Valerio Vado kaj Andrea kunlaboris sukcese
por unua registrado, "Kiam alvenos la fino". Ekde tiam du aliaj
esperanto-titoloj estis verkitaj, "Plurestantaj memoroj" kaj
"Danco de l' maro".
Jen la originala koktelo, kiun ili sxatas difini kiel progresivan
folkon, kunliganta modernajn klavarojn, perkutilojn, mandolinojn,
bangxojn, aliajn instrumentojn, korusojn. Rêverie eldonis tri
diskojn (demo 1, 2, kaj 3), kaj aperis en pluraj scenejoj kun
sukcesaj koncertoj kaj faris diversajn radio-dissendadojn, kaj
trafis bonajn recenzojn! Nun la bando registras la
esperanto-titolojn kaj ankaux kantojn eltiritajn el la sonetoj de
Shakespeare!
Por pliaj informoj :
Rêverie cxe Valerio Vado
Via Palmieri 65
IT- 20141 Milano - Italio
Ret. : -reverie-@libero.it
TTT-ejo : http://www.reverieweb.com
Tel. :
- en itala aux angla: +393402218221
- en esperanto: +393298058801

Daphne Lawless
Daphne Lawless, nov-zelanda artisto, jxus eldonis novan albumon
en la angla, "Anastasia", disponebla cxe la eldonejo Random
Static.
Dafnjo prilaboras delonge albumetan projekton tutesperantan kun 5
au 6 titoloj, tradukitaj kaj originale verkitaj en esperanto, kaj
sxi negociadas tion kun la eldonejo. Sed antaux tio, nun kaptas
tutan sian atenton granda projekto, plena albumo titolita "Small
Group Psychosis" (grupeta frenezo) kiun sxi jxus finverkis kaj
estas ekregistranta. Tiu albumo enhavos novan esperanto-titolon,
"Peko", kaj tradukitan titolon "Fajreroj" eltiritan el la antauxa
disko "Undinal Songs".
Dauxre solulino, sed eble por nelonge, cxar Dafnjo anoncas eblan
duan muzikiston por pliricxigi sian elektronikan popon
inteligentan kun fortaj influoj eletrogotikaj.
Dafnjo pretas koncerti cxie ajn kontraux nur repago de la
vojagxkostoj kaj restado....
Volonte espo-muziksxatanta publiko en Euxropo spektus sxian
talentan arton sursceneje.... Do por kiam?
Pliaj informoj kaj haveblaj diskoj cxe :
http://www.randomstatic.net/lawless/

Zhou Mack & la Fabo
La TTTejo de la regea bando Zhou Mack & la Fabo estis komplete
renovigita kaj la sxatantoj de esperanto-muziko havos la plezuron
malkovri tie novan esperanto-titolon, "Se vin englutas la akvo",
kiu venas kun la unua titolo "Internacia amo" pliricxigi la
regean kaj afrikecan muzikon en esperanto....
Nepre vizitindas :
http://lafeve.free.fr

FESTO 2007 MUZIKE
Kiel anoncas la afisxo de FESTO 2007, cxi-jare estos vera
festivalo de sono tra l' oreloj.
FESTO estos aparte pli ol iam muzika kaj kultura.
Do ne atendu ke ne plu estos loko por aligxi.
Rezervu tuj la datojn de la 20a gxis la 27a de auxgusto 2007!
Programo estas preparata kunlabore kun EUROKKA, kaj promesas esti
allogega ...
Pliaj informoj kaj aligxoj cxe :
http://esperanto-jeunes.org/festo2007/

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|