Saluton !
Saluton !
Kun la proksimigxo de la somero kaj la multenombraj renkontigxoj
kiuj tiam okazos, esperanto kaj gxia muziko ne malcxeestos -- kaj
la 2007a versio de FESTO estos sendube gxia bela plejbonajxo!
Por tiuj kiuj ankoraux ne provis la esperanto-praktikon kiel
manieron por intersxangxi en la mondo kaj vojagxi cxe la suno,
Vinilkosmo proponas al vi novan DVDon por progresi en tiu direkto
gxustatempe por profiti pri tiuj renkontigxoj!
Via kontribuo kaj subteno estas petata de Duoble Unu, kiu
preparas sian unuan KDon, eksternorman pro ghia originaleco, kaj
bezonas vin por plenumi kiel eble plej bone tiun projekton; dum
Denis Rock Tamba atingis sian celon je la apero de lia video,
'Libra', pri kiu ni ofte parolis en niaj pagxoj.
Radio Polonia kaj ecx Vinilkosmo elektas novajn komunik-rimedojn
provante profiti pri la evoluo de la novaj teknologioj kun la
celo dauxrigi la disvolvigon de la sono kaj la guston de la
senlima lingvo kiel eble plej largxe, kaj plejversxajne aliaj
aplikoj evoluos en tiu direkto kaj naskigxos en la venontaj
monatoj.

Vinilkosmo-Novajxoj
Esperanto Elektronike - xxx - vkkd r3
|
|
"Esperanto Elektronike" estas DVD uzebla per komputilo. Gxi estis
kreita por informi pri esperanto, por lerni kaj utiligi gxin .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Esperanto Elektronike

DUOBLE-UNU, nova albumo
Fransuaz Rosxet kaj Patrik Delabi, membroj de DUOBLE-UNU, invitas
vin pluvojagxadi.... Ili surbendigas sian unuan diskon en
esperanto kun 12 originalaj titoloj de infanludkantoj gxis
engagxita kanzono laux muzikoj elvokantaj nian vastan mondon.
Kiel dum koncertoj de "Tra la Mondo" (popolaj kantoj en 18
lingvoj), cxiu kanzono havas sian propran mondon. Sursceneje tiu
diverseco efektivigxas nur per du personoj dank'al enscenejigo
kaj uzado de perkutiletoj kompletigantaj bazon de akordiono,
gitaro, kaj kanto. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas
plifortigitaj pere de niaj muzikamikoj.
SEN LIM' GXIS ...
LA KODISKO :
Verda plezuro : kelta roko rakontanta la vojagxdezirojn de
frauxlino.
La birdinfanoj : balado parolanta pri vundoj de infanagxo,
akompanita per harpo.
Freneza semajno : infanludkanto el afrika inspiro por tradiri la
semajntagojn, per balafono, elektra gitaro, harmoniko.
Bonsxancon! : lantroka kanzono bondeziranta al infanoj bonsxancon
en la vivo.
Sinjor' Rubsak' : pri temo "cxu ni preferas nutrajxon aux gxian
pakajxon?". Latinfunka kanzono.
Kie ? : elnombradkanzono kiel itala tarentelo, per mandolino,
fluto, tubjo, gitaroj, kaj perkutiloj.
Trinku kaj kantu : kiel gxia titolo ne indikas, ejra kanzono pri
akvoprezo kaj al kiu gxi profitas. Biertrinkeja etoso.
Esti si : cxecxeneca kanzono pri elementoj kaj konscio.
Napokapo : repo. "Estante neniam kiel tiuj napokapoj kiuj
kunportas haton kaj furiozon sur tero mi deklaras min menssana.
Ne pregxu por mi. Dankon."
La amvarbantoj : instrumenta peco, konceptohava kaj kineca, per
monofoniaj sinteziloj de la 70aj jaroj.
Tri katidoj : jxaza fantazio kun tri vocxoj pri la aventuroj de
tri katetoj.
La parado de la literoj : infanludkanto fanfare por lerni la
alfabeton.
LA ANTAUXMENDO DE LA DISKO ESTAS GRAVA SUBTENO POR GXIA APERIGO :
dank'al via mendo, la mem-produktado kaj malgranda bugxeto ne
malhelpos profesian kvaliton !
Ni proponas al vi diversajn eblecojn subteni nin :
- 1 KD : 13 ¤ (+ sendkostoj: 2,20 ¤)
- 3 KDoj : 36 ¤ (+ sendkostoj: 5,50 ¤)
- 5 KDoj : 55 ¤ (+ sendkostoj: 6,50 ¤)
- kaj pli ol 5: 11 ¤ la KD (+ sendkostoj : 6,50 ¤, pli ol 10 :
7,50 ¤)
Se vi volas registritan sendon, aldonu 2,50 ¤.
La indikitaj sendkostoj estas nur por Francio. Por aliaj landoj
bonvolu kontakti nin.
Sendu vian cxekon (KD-prezon kaj sendkostojn) al :
COMPAGNIE DOUBLE-UN Avenue Adrien Fayolle FR-26400 CREST France
Telefonnumero : 33 (0)4 75 25 17 15.
Krom la 45 minutoj da muziko, legebla parto estas antauxvidita
sur la KD, kun kelkaj partituroj.

Pola Radio, transvive ...
La cxesigo de la funkciado de la E-Redakcio de Radio Polonia kaj
elsendado de gxiaj programoj pere de mallongaj ondoj, satelito,
kaj WRN, afliktis tre multajn auxskultantojn. Sed ja cxiuj
esperantistoj dauxre povas auxskulti kaj elsxuti la novformulajn
podkastajn E-programojn de Pola Radio pere de la pagxoj :
http://www.polskieradio.pl/eo/
kaj
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Vi ankaux povas auxskulti cxiulunde parton de la programo
dedicxitan al muziko, ekzemple tiun de lundo la 26a de februaro
prezentis la albumon de Martin & la Talpoj "Pli ol nenio" kun
fragmentoj de kelkaj titoloj.
Krom la nombro de vizitoj sur la pagxoj kaj la nombro de abonoj
de la podkastaj programoj, dauxre gravas la korespondaj kontaktoj
kun la redakcio.
La adreso samas :
esperanto@polskieradio.pl
Laux sama adreso vi povas sendi viajn fotojn pri via esperantista
aktivado por ricxigi la fotogalerion. Sed ilin devas akompani via
konsento prezenti ilin publike sur la pagxo de la programo.

Vinilkosmo en Myspace
Pagxaro speciale gastiganta muzikproduktajxojn, videojn, kaj
aliajn iniciatojn de sendependaj artistoj, www.myspace.com
farigxas varba poluso por nia esperanta muziko. Vinilkosmo kaj la
Studio de la Trappe havas nun ankaux tie siajn pagxojn !
http://www.myspace.com/vinilkosmo
http://www.myspace.com/studiodelatrappe
Kaj dum ni parolas pri artaj iniciatoj, necesas informi pri
"novajxo" en la rubriko "video" cxe Vinilkosmo.com, "Ska virino"
de la praa bando Esperanto-Desperado !

Festo 2007 - esperanto muzike cxi-somere !
FESTO, organizata de JEFO kaj EUROKKA, okazos en
Montoire-sur-le-Loir de la 20a gxis la 27a de auxgusto 2007.
Estos LA muzika festivalo de la somero !
Denove la teamo de FESTO surpiedigis bonegan muzikan programon
kun steluloj kiaj Martin & la Talpoj, ex-Persone (roko); JOMO kaj
la Liberecanoj (punkfolko orienta); Kore (roko melodia); kaj la
estontaj steluloj kiaj La Pafklik (repo en Esperanto!), Tifen
(folko), kaj Melono (jxazo), Nigra Flago (punko)
Sed la kulmino de la festivalo estos Zhou-Mack kaj La Fabo,
esperanta regea bando kiu kantos premiere antaux
esperanto-publiko. Kompreneble FESTO proponos aliajn
programerojn, ludojn, kinon, ekskursojn, prelegojn, diskotekon,
ktp.
Montoire-sur-le-Loir estas facile atingebla, situanta je
proksimume 100 km okcidente de Orléans. Por pliaj informoj kaj
aligxoj antaux ol ne plu restos loko :
http://festo.esperanto-jeunes.org

Dennis Rock Tamba -
Post longega kaj arda laboro, finfine Dennis Rock Tamba prezentas
sian unuan videon sur KD sub titolo "Libera" realigita de la
konga nacia televido. Li registris tiun videon kun la muzikgrupo
Masikulu Abba Afrika, kreita de André Mbongo.
André ludas gitaron, Seya afrikan tamburon, Matsuda kantas kun
Dennis Rock laux natura kaj simpla ritmo la titolojn "Libera",
"Mi amas vin", "Edzin'". La lasta titolo de la video, "Savu la
naturon", prezentas bildojn de Kinshasa. La video estas
memproduktita kaj eblas gxin mendi rekte al Dennis Rock Tamba :
denistamba@yahoo.de

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|