Saluton !
Esperanto dauxre prosperas tra siaj tradiciaj someraj festivaloj,
kun muzika kvalito kiu maturigxas jaron post jaro, cxiam
preterpasante ignore la landlimojn kaj antauxjugxojn, kaj certa
pri sia estonto.
Por tiuj kiuj pensis ke Kore, la bando de Kris Spitzer, forgesis
esperanton, jen, li revenas vigle post sep jaroj da silentado kaj
kelkaj sxangxoj de muzikistoj, kun nova kodisko kiu mutigos la
skeptikulojn, kaj kun bela elmontra perspektivo en FESTO 2007.
Kaj se esperanto finfine farigxus moda ? Peter Weide en Danio
tion klopodas, kaj invitas vin cxiuj surmeti liajn stilajn
cxemizojn dekoraciitajn de diskretaj logotipoj!
Se mankas al vi io por rigardi aux legi pri Vinilkosmo.com, ne
estas pro manko da materialo, kaj se la diversaj aktoroj de la
esperanto-scenejo, pli kaj pli multnombraj en Myspace.com, pruvas
tion monaton post alia, tamen ne forgesu mendi niajn novajn
diskojn, kaj ecx niajn plej malnovajn... la artistoj ne plendos
pro tio !

Vinilkosmo-Novajxoj
Tielas Vivo - Kore - vkkd 88
|
|
De post Kia Viv' (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en 2000, ni
povintus pensi ke Kore registris sian lastan kaj ununuran verkon,
sed tio estis sen kalkuli pri la vigla persistemo de la gvidanto
kaj kantisto de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian
belegan vocxon, sed atingas, per cxi tiu nova albumo, nivelon
vere sublime elstaran ! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Tielas Vivo

Eksenlime - La Perdita Generacio - vkkd 89
|
|
La Perdita Generacio estas radikala, verda, kaj senlandlima
bando. 'Eksenlime' estas la dua disko de tiu muzikgrupo kiu,
kvankam gxi ekzistas jam de 1995 sub la sveda nomo Den Förlorade
Generationen, malfrue ekkantis en esperanto en 2003 okaze de la
IJK en 2003, post sxangxoj en la personaro kaj eklernado de
esperanto .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Eksenlime

Festivalo Arta Lumo de la 27a de julio gxis la 1a de auxgusto 2007.
La festivalo Arta Lumo invitas vin de la 27a de julio gxis la 1a
de auxgusto en la cxarma cxelaga urbo Kuopio en Finnlando, kie la
Finna Esperanto-Asocio festos sian centjarigxon!
ARTA LUMO startos per esperanto-kursoj vendrede posttagmeze, kaj
sekve en la vesperoj prezentos spektaklojn kun multnombraj steloj
de la esperanto-scenejo, por fini merkrede en frua posttagmezo.
La aligxo al la festivalo, krom la kultura kaj arta programo,
inkluzivas sauxnan ekskurson lunde (kun mangxo kaj programo).
Inter la diversaj kaj nombraj spektakloj eblos vidi kaj auxskulti
Dolchamar, Timo Väänänen, Duoble Unu, Natalia Strijxnjova, Esa
Toivola, Solo (Eduardo Vargas Gutiérrez), Esperanto-Desperado (la
bando de Amir), Anja Karkiainen, ktp.
Por pliaj informoj pri la kultura programo kaj por aligxi, iru al
la retejo de la festivalo ARTA LUMO :
http://www.esperanto.fi/ArtaLumo/ArtaLumo_index.htm
Aux kontaktu rekte la organizantojn cxe :
artalumo@esperanto.fi

Definitiva programo de FESTO 2007
Vespere ekde la 21a de la 20a gxis la 27a de auxgusto 2007
Lunde 20/08/07 - Interkonatigxa vespero kun la surlokaj artistoj
kaj partoprenantoj
Marde 21/08/07 - Tifen (folko), Ben (akordiono), Melono (jxazo)
Merkrede 22/08/07 - La Pafklik (repo en esperanto!), Nigra Flago
(punko)
Jauxde 23/08/07 - JoMo kaj la Liberecanoj (punkfolko orienta)
Vendrede 24/08/07 - JoMo sola (akustika roko), Zhou-Mack kaj La
Fabo (regeo)
Sabate 25/08/07 - Martin sen la Talpoj (eks-Persone, akustika
roko), Kore (roko melodia)
Dimancxe 26/08/07 - Internacia vespero kun la surlokaj artistoj
kaj partoprenantoj
Informoj kaj aligxoj al festivalo FESTO:
http://esperanto-jeunes.org/festo2007/
Aux:
http://www.myspace.com/festo2007
(kun muzikaj eltirajxoj de 4 artistoj)

Esperanto ek-modas !
Peter Weide en Danio kreis sian propran stilon de cxemizoj kun
diskreta indiko "Esperanto Internacia Lingvo".
Sobra, sed efika varbilo.
Jen la lingvo sin montras, sin eksportas kaj ekmodas.
Por informoj pri tiaj kreajxoj kaj por mendoj iru cxe :
http://www.saluton.dk/sea/peter

Novajxoj cxe Miaspaco (Myspace)
Novaj pagxoj de esperanto-artistoj eksterordinaraj malkovrindas
cxe Myspace !
http://www.myspace.com/laperditageneracio
http://www.myspace.com/lapafklik
http://www.myspace.com/kore49
http://www.myspace.com/bandamerlin
http://www.myspace.com/rogerborges
http://www.myspace.com/jomnat
Jen ankaux interesa pagxo plenplena je informoj pri la artistoj
kaj esperanto-muziko el klubo Kara Paco :
http://www.myspace.com/karapaco
Kaj ne forgesu tiun de Vinilkosmo:
http://www.myspace.com/vinilkosmo
Iru ankaux por konsulti la strangan rubrikon pri muziko redaktita
kaj kompilita de Flo (jam kvar partoj) en La Ondo de Esperanto,
la famega gazeto eldonita en Rusio kies reta versio alireblas
jene :
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-06.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-09.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-18.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-25.htm

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|