Angla versio Franca versio
Vinilkosmo company information
Informletero de Vinilkosmo n-ro 21
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Decembro 2007

Nia kompleta katalogo



Saluton !

Jam la fino de jaro estas veninta, en kiu konsiderinde pliampleksigxis la gxenroj kaj artaj sentesprimoj de niaj pioniroj, cxiam cxeestantaj aux revenantaj, cxiukaze fidelaj je nia pasio pri la senlandlima lingvo.

Jacques Yvart, pioniro, antauxvidis la aperon de sia nova albumo por Kristnasko, sed kiel ofte okazas en tiu mondo, kiu tro rapidas por la kontemplemuloj, tio estos tutcerte tiel, ke li inauxguros per lia disko la Vinilkosman jaron de 2008!

La prezentadoj de esperanto en la reto, kaj notinde de la muziko kaj de muzikvideoj, kiuj transportas nian E-muzikan movadon, etendigxas imprese. Ecx nova formo de la disvastigo de E-muziko profiligxas laux iniciato de la bando Persone.. Legu pri tio cxi- sekve.

Repo, regeo kaj ecx gotika metalo certigas siajn kapablon rompi lingvajn barojn nun jam ankaux en nia muziko, kaj certe ne malsukcese brilos en Esperantio.

Aperis nun du novaj KD-oj, kiujn vi espereble tamen povas meti sub vian kristnaskan abion, kompreneble kun eroj el nia ricxa katalogo, kiujn vi ankoraux ne havas sur viaj bretaroj. Cxiuj troveblas en la hejmpagxo de Vinilkosmo.com, kaj ankaux du novaj videoj tie acxeteblas kaj spektendas!

Gxojan Kristnaskon kaj Felicxan Novan Jaron deziras Vinilkosmo!

Al cxiuj, niajn plej sincerajn kaj elkorajn bondezirojn, por ke la venonta jaro estu tiel bonega, kiel vi deziras gxin!





Vinilkosmo-Novajhoj


OK - inicialoj dc - vkkd t1

Inicialoj DC estas unuavice Eric Languillat mem, kiu produktas kaj miksas sian muzikon per makintosxo, gitaroj, mikrofono kaj aliaj helpiloj en sia logxejo en Frankfurto en Germanio ....

Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

OK



Sen lim' gxis ... - Duoble unu - vkkd 91

Per tiu cxi unua KD la kompanio "Duoble Unu" invitas vin dauxrigi la vojagxojn helpe de originalaj muziktitoloj, kiuj ampleksas diversajn muzikgxenrojn de la infankanto gxis la engagxita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en auxskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo! ....

Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

Sen lim' gxis ...





PERSONE renaskigxas torente

De kelke da tempo ni ne plu auxdas ion pri Persone. Ne mirige, cxar la bando dauxrigas sian pauxzon (Ni ne povas paroli pri efektiva disigxo, kvankam la tri muzikistoj estas disigitaj pro la geografiaj distancoj: Stokholmo-Berlino-Seulo). Krome ne, cxar iliaj diskoj eldonitaj de Vinilkosmo "...sed estas ne" VKKD 20 kaj "Sen " VKKD 50 almenaux parte plu disponigeblas.

Sed bedauxrinde iliaj unuaj albumoj jam elcxerpigxis delonge!

Ni uzu la okazon por memorigi vin, ke Martin, la gitaristo-kantisto de la bando, eldonis sian solo-albumon "Pli ol nenio" VKKD 87 kun akompano de sia stokholma bando "La Talpoj", eldonita de Vinilkosmo komence de la jaro 2007.

Preskaux sensacia neatenditajxo, unuafoja en Esperantio, estas tiu, ke la albumoj "En la spegulo" kaj" Povus esti simple" disponigeblas tute senpage torente (per la programo BitTorrent). Torento transigas la kompletajn albumojn en la dosieron wav (auxd- CD kvalito).

Notu bone, ke tio estas ankoraux iom eksperimenta afero. Estu do iom pacienca, se tio ne tuj funkcias.

Por provi elsxuti torente iru en la pagxon de Persone :

http://bertilow.com/persone/prezento.html

Tie en la rubriko "albumoj" vi trovos la elsxutligojn por tiuj du diskoj, sed, se vi ne sukcesas, tiukaze provu la sekvajn du pliajn ligojn :

http://bertilow.com/persone/Persone_Povus_Esti_Simple_wav.torrent

http://bertilow.com/persone/Persone_En_la_spegulo_wav.torrent




Whity, maksi-disko Esperanto Volumo 2

Post sukceso de Esperanto Volume 1, nia auxtentika kaj pacifista esperantisto-repisto de Toulouse-Nottingham ellaboris la duan volumon. Jen maksi-disko vere mojosa, kiu parolas pri Esperanto kaj pri la spirito de la lingvo en la franca kaj angla, kaj tio vere rekondukas en la MiaSpacejon de Whity.

Li promesas Eo-repon en la 3a volumo !!!

Dume auxskultu la novan maksi-KD-on en MiaSpaco:

http://www.myspace.com/whityofficial

kaj aparte la titolon "Remix tape part1"

Krome iru tien por vidi la kurtan varbovideon por la maksi-disko :




Novajxoj en MiaSpaco

JoMo helpe de brazilanino Vanessa cxeestas en Miaspaco per propra pagxo:

http://www.myspace.com/jomoleclerq

kaj krome la repa Eo-bando el Cxilio (ekse: La Zinfonia), gxi nun sxangxis la nomon al "Trackman Artifex" :

Klaku:

http://www.myspace.com/dolichus

La brazila partnero de Vinilkosmo, "Kosmuzik", specialigita pri videoproduktado ankaux aligxis en MiaSpaco: http://www.myspace.com/kosmuziko

Krome mi invitas vin viziti cxiujn miaspacajn amik-artistojn, kiujn mi menciis en la pagxo, http://www.myspace.com/vinilkosmo

Kaj ankoraux lasta novajxo : kvina muziko suplemente estas instalita en la pagxo por auxskultado.




Esperantomuzik-blogo

Jen plia nova muzika retejo por la esperantistoj, krom la TTT-pagxoj de EUROKKA en la Artista Datenbazo, al kiu ni vin invitas aligxi senpage:

http://artista.ikso.net/eurokka

La "Esperantomuzikblogo" estas precipa blogo por esperantomuziko, kreita de nia kunlaboranto Cezar (Hans-Georg Kaiser) por kunigi maksimumon de informoj kaj ligojn konsulteblajn. Resume tio estas ricxa fonto de informoj pri la Esperanto-muziko, nepre diskonigenda kaj utiligenda por tiuj, kiuj interesigxas kaj por la artistoj, la E-muziko kaj la koncernaj organizoj kaj ligoj :

http://esperantomuziko.blogspot.com/




Portalo pri Esperanto cxe Vikipedio

La E-versio vikipedia trovebla en:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Portalo:Esperanto

Gxi transiris je la 19a de oktobro en 2007 la amplekson de 90 mil artikoloj. Iru al la rubriko "esperanto kaj kulturo" en "Esperanto-Muziko"




9a Kultura Eesperanto-Festivalo (KEF )

Aligxu jam nun al KEF, kiu okazos cxi somere en Helsingør (Danio) de la 12a gxis 19a de julio en 2008

Jes, KEF revenas denove al Danio post du renkontigxoj en Finnlando.

Jen la historia retrospektivo de la festvialo KEF kiu unue prezentigxis en 1986 en Uppsala kaj de tiam okazis jam okfoje en la nordo de Euxropo.

1 -1986 Suède, Uppsala

2 -1988 Suède, Lund

3 - 1990 Suède, Västerås

4 - 1993 Danemark, København

5 - 1996 Danemark, København

6 - 1998 Suède, Lesjöfors

7 - 2000 Finlande, Helsinki

8 - 2005 Finlande, Helsinki

9 - 2008 Danemark, Helsingør - Suède Helsingborg

Tio promesas eventoplenan varman someron!

Por pliaj informoj klaku :

http://www.myspace.com/kulturaesperantofestivalo

Kaj por aligxi jam nun:




Gotika muziko en Esperanto - du bandoj en Brazilo kaj Francio

Valanja (Valanya)

Valanja estas nomo de tago en la elfa kalendaro, en tiu tago la elfoj festas por danki al la dioj pro la naturo, la vivo kaj la vino. Tiel tio okazas en la fantazio de Tolkien en la libro "Sinjoro de l' ringoj". La bando elektis tiun nomon, cxar la muzikistoj multe sxatas la mezepokecan fantazion de la mondo de Tolkien.

La nomo de la grupo Valanja estas interesa ankaux tial, cxar gxi ne ekzistas en naciaj lingvoj kaj devenas ja de inventita lingvo.

La bando kantas pri la gxojoj sed ankaux pri malfelicxo kaj suferoj, pri vampiroj, la gotika animo, la soleco en malvarmaj kasteloj kaj pri ties obskuraj, tenebraj kaj frostaj noktoj ...

Valanja formigxis en 2004 kaj konsistas el 5 muzikistoj.

Nataly - kanto, Dominique - Baso, Sandro - Gitaro kaj kanto, Rafael - drumo, Cláudio - fluto) cxiuj logxas en Goiânia, jen la cxefurbo de la sxtato de Goiás en la okcidenta centro de Brazilo.

La bando estas la unua, kiu ekkantis gotikstile en esperanto, gxi preparas 12- titolan albumon... la bando partoprenis la konkurson lancxitan de ITV kaj pro tio gxi realigis muzikvideon rigardeblan en la MiaSpaco-pagxo de la grupo mem, kaj ankaux du prezentigx-titoloj auxskulteblas tie.

Por pliaj informoj:

http://www.myspace.com/valanja

-------------------------------

Azauxak (Azawak)

Formita en 2002 , lokita en Basa-Normandio la grupo "Azauxak", influita en la komenco de kelkaj bandoj kiel Muse, Linkin Park aux Korn, deziris tuj ekkomponi. Iom post la fondigxo de la bando la drumisto foriris kaj Clémence, kiu mastrumas pli komforte la drumon ol klavarojn , anstatauxis lin, transdonante sian Roland EM20 al sia frato Aymeric, kiu tiel devis ludi ambaux instrumentojn kaj foje ecx simultane!!

Tiel restrukturita, kun Emmanuel (gitaro kaj violono) "Azauxak" povis fini siajn unuajn komponajxojn kaj fari kelkajn koncertojn en la liceo, en la muzika festo ...

Post la atingo de la bakalauxra grado la bando disigxis pro studaj kialoj, kaj la grupo haltis en dua vico ankaux tial, cxar la respektivaj gustoj de la muzikistoj intertempe maturigxis :

ekz. pro la malkovrado de Douce Morphine (Dolcxa morfino ), de gotika muziko kaj pro la remalkovro de klasika muziko. Tiu nova orientigxo ne lamigis la decidemon de la muzikistoj, kaj je la sekva somero la bando decidis registri siajn unuajn kantojn.

Tiel naskigxis "Eveil" (vekigxo), la unua albumo de "Azauxak", realigita pere de malmultaj teknikaj rimedoj, sed tamen konsistiganta unuan seriozan projekton. De tiam ilia studenta vivo malebligis oftajn provludojn, Clémence iom post iom distancigxis de la bando por engagxigxi en la dua projekto de Aymeric, en " Spe Catharsis".

La du restantaj membroj, Emmanuel et Aymeric, dauxrigis eksperimentojn kun novaj muzikformoj, kiel duopo kun piano kaj violono, kaj ili faris ankaux komponajxojn, en kiuj informadiko ludas gravan rolon.

Nun "Azauxak" disponas pri multe da vocxoj, pri la tuta gamo de melankolio kaj pri la lingvo Esperanto por reliefigi la muzikon.

"Nuklea" estas la plej lasta komponajxo de la bando, kiu kunfandas gotikon, komputilan muzikon kaj metalon al bona sintezo. Aliaj titoloj estas en preparo...

Nuklea spekteblas ankaux kiel videoklipo cxe La farbskatol :

http://farbskatol.net/dotclear/index.php?2007/08/13/100-nuklea

kaj plej laste : http://www.myspace.com/azauxak




Zhou-Mack & la Fabo preparas sian albumon en Esperanto

Zhou-Mack & la Fabo preparas sian albumon en Esperanto

Post la sukceso de la sursceneja prezento en FESTO Zhou-Mack & la Fabo decidis fari tutan E-albumon!

La bando eklaboris cxi- somere por novaj komponajxoj kaj E-adaptoj de titoloj aperintaj en ilia unua albumo "International Love". Se cxio iros glate, la disko devus esti preta en la jaro 2008!

Regea albumo en Esperanto estos bonvena por kompletigi la gamon de stiloj, kvankam "La Rolls","Strika Tango" kaj "Esperanto Desperado" antaux kelkaj jaroj jam prezentis kelkajn regeajn titolojn, sed tuta albumo en regeo: tio estus novajxo !!!

Jen jam ligo por havi impreson pri tio kiel povus soni:

http://www.myspace.com/zhoumacklafeve





Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton



Ne hezitu krei ligon al tiu pagho au al tiuj de la arkiv-listo, konstante ghisdatigata che :

kompletaj arkivoj

pri nia diskeldonejo
newsletter

kontakto@vinilkosmo.com

Web Design & Coding  © Mark Eaton   all rights reserved ...