Saluton !
Kiel promesite, sed kun iom da prokrasto, Vinilkosmo inauxguras
la jaron per nova albumo de Jacques Yvart, kiu nun resanigxas
post grava koroperacio. Pro la malsanigxo de Jacques kaj pro
teknikaj kaj administradaj problemoj tiu albumo farigxis mem
longa vojagxo; kaj tiel ankaux unu el la plej simbolaj albumoj
kiam ajn produktitaj de Vinilkosmo.
Estas surprizo, ke necesis represi la kodiskon de Duoble Unu jam
du monatojn post ties apero, la hiphopa kompil-projekto
renaskigxas post endormigxo, Carlos Devizia maturigas bizaran
albumon, krome aliaj kurantaj projektoj, kiuj plenumigxos en
2008, kun novaj malkovrindaj artistoj kaj verkoj, ili anoncas
ricxan esperantomuzikan jaron kun inspirigaj suprizoj.
Ni deziras al vi bonan legadon kaj plezurigan promenadon tra la
multnombraj novaj ligoj, kiuj konfirmas pli kaj pli la cxeeston
de Esperanto kaj de sia muzika scenejo en la interreto, ni dankas
vin, ke vi dedicxas al ni tiom de via tempo, gxis baldaux!

Vinilkosmo-Novajxoj
Invito por vojagxo - Jacques YVART - vkkd 90
|
|
Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Invito por vojagxo

Duoble Unu reeldonita
Duoble Unu tiom suprizas nin kun la granda sukceso de sia nova
KD, ke la bando devis ecx represigi gxin. Do la tempo sxajne tre
urgxas, se vi volas mendi vian diskon ankoraux suficxe frutempe
"Sen lim' gxis ..." se vi ne faris tion ankoraux! Uzu la duan
okazon!
http://www.vinilkosmo.com?disc=vkkd91&lng=e

Hiphopa kompilo
La hiphopa kompil-projekto en atendo jam de kelka tempo,
reaktivigxas, kaj pluraj artistoj anoncigxis kaj sendis aux
definitivan materialon aux demoversiojn.
Intertempe ni povas citi jam la jenajn artistojn:
- La Pafklik (Parizo)
- Dolchamar (Finnlando)
- DJx Rogxer' (Hispanio/Brazilo)
- Tone (Antonio Moreira, Brazilo)
- Musabana (Norvegio)
- Jan Shroeder (Germanio)
- DJx Kunar (Germanio)
- Trackman Artifex (ex La Zinfonia, Cxilio)
Krome ni atendas la demojn aux definitajn mastrojn de jenaj
artistoj :
Eterne Rima (Pollando/Japanio)
- Argxenta nubo (Suda Koreio)
- Marteno Minihx (Slovakio)
- Hotel-Desperado (Danio)
- Whity (Britio/Francio)
- Tomio (Svedio)
Jen veto por 2008 : la defio estas lancxita!

Cxiam Bizara Lando
Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu
kiel artisto movigxas inter pentrado, grafiko, muziko kaj
videoarto.
"Cxiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sed
aliaj estas preskaux finpretaj aux ankoraux prilaborataj. Carlos
planas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu cxi jaro.
Carlos proponas miksajxon eksternorman (por ne diri strangan) de
sonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tio
muzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliaj
nekutimajn ilojn kiel la digxeriduon aux ukulelon, la tuto peras
multkulturan kaj esperantan impreson ricxigitan per strukturoj
kaj gamoj el tre diversaj horizontoj.
La videofilmeto de la kanto "Cxiam" realigita de Carlos mem kaj
invokanta la trasercxadon de aspektoj de libereco estis
publikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de la
albumo.
Por la realigado de sia videofilmeto (Klipo), Carlos uzis kelkajn
filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajta heredajxo,
kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en la spektantoj etoson
tiel bizaran kiel lia muziko. Spektu mem:
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

Brazila metalo
La bando " baRok' " fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj
Rafael Muniz (Kadriya) estas nova barokmetala projekto, la bando
kantas esperantlingve kaj havas sian centron en la koro de
Brazilo, en Goiânia, la cxefurbo de la sxtato Goiás, kie logxas
la du Rafaeloj.
Raphael Milhomem estas tre sperta kaj lerta gitaristo, kiu ludas
tiel bone rokon, metalon kiel klasikajn muzikojn. Li estas ankaux
komponisto kaj muzika arangxisto en diversaj aliaj bandoj rokaj
aux metalaj en Brazilo, kiel ekz. "Sunroad", "Euphony" kaj
akustike ankaux en "Alma Brasileira" kaj en la triopo "El Ligno
Trio".
http://www.myspace.com/ellignotrio
Li preparas esperanto-albumon, kies demo pretos en la venontaj
monatoj. Li ankaux laboras por pretigi kontribuon kun partopreno
de multaj kantistoj el la muzika medio de Goiânia por la projekto
de metalkompilo en esperanto lancxita de Vinilkosmo kaj Kosmuzik.
Dume vi povas jam viziti la personan pagxon de Raphael:
http://www.myspace.com/rafaelmilhomemoficial

Aliaj projektoj
- Krio de Morto, la subgrunda pola bando (VKKD35) delonge
preparas sian esperantan albumon malgraux tio, ke Gregor foriris
el Pollando por eklogxi en Skotlando... lauxdire ili preparas
sian spektaklan prezentadon por UK 2009 en Bialistoko.
Vi povas spekti videoklipon de aperonta kanto en tiu albumo en la
pagxo de EUROKKA (aligxo senpaga):
http://artista.ikso.net/eurokka/membro/login.php
Se vi ankoraux ne estas membro, bonvolu aligxi al ni, kaj tiam ni
sendos al vi vian nomon kaj la kodvorton.
- La Perdita Generacio el norda Svedio post apero sukcesa kun la
kodikso "Ek sen lime" (VKKD 89) laboras jam por nova albumo, kiu
devus aperi antaux la fino de la jaro.
- Alejandro Cossavella la argentina kantisto de La Porkoj
(VKKD23) kaj de Strika Tango (VKKD70) laboras kun la brazila
eldonejo Kosmuzik' (kaj eble kuneldone kun Vinilkosmo) por sia
nova albumo... Momente ne estas eble diri sub kiu nomo la artisto
eldonos sian albumon . lasu surprizigi vin.
Demo estas prezentata en la pagxo de Alejandro cxe Ipernitio
http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella
- La barcelona bando Kaj Tiel Plu anoncas al ni sian intencon
recxetabligxi por ampleksigi sian repertuaron per tiom da aldonaj
titoloj, ke ili povas krei novan albumon . eble 2009 estos la
jaro por ilia 3ª disko.. sed nenio certas...
Rigardu ilian pagxon kiun vi trovos en « cxefamikaro » de
Vinilkosmo :
http://www.myspace.com/vinilkosmo

Esperanto en Miaspaco (Myspace)
Konstanta fluo de novaj esperantlingvaj artistoj aperas regule en
Miaspaco!
Jen la unua, Stefo, nova kantisto- gitaristo el Berlino
(Germanio) kiu prezentigxis en cxi jara IS :
http://www.myspace.com/stefichjo
- Rafael Mihomem el Brazilo (vidu la artikoleton supre) kaj lia
akustika triopo :
http://www.myspace.com/rafaelmilhomemoficial
http://www.myspace.com/ellignotrio
- La famega bando, kiu ankaux skandale furoris en iama IS, la
VERDVARMCXILIPIPRO
http://www.myspace.com/verdvarmchilipipro
- La blusa artisto Doktoro Oakroot el Usono
http://www.myspace.com/doctoroakroot
- La Madrida povpopa nova bando Tupelepone ekkantas en
esperanto.. Pepe la kantisto estas esperantisto kaj li faris
unuan provan kanton, kiu auxskulteblas tie :
http://www.myspace.com/tupelopone
Pluraj bandoj, kiel jam konate, donis al si la grupnomon
'Esperanto' sen scii nek kanti la internacian lingvon (el Britio,
Italio, Litovio, Japanio, Auxstrio, Usono, Argentino, Bolivio)
En Londono grupo nomas sin 'Esperanto'. cxar ili kreas cxefe
miksajxojn de mondmuzikaj gxenroj (la unua albumo "Esperanto
Kuba" el kubaj influoj - la venonta albumo estos "Esperanto
Afrika"), tiu nomdonado sxajnas al ili tipa por la epoko.
Je la origino de la projekto trovigxis du personoj : Helicopter
Girl, kiu verkas la muzikojn, la tekstojn kaj kantas kaj al tio
Ike Nossel, kiu ludas preskaux cxion, produktas kaj realigas
cxion. La bando jxus finpretigis sian unuan albumon kaj sekve
esperas fari turneon de festivaloj en Britio kaj Euxropo.
http://www.myspace.com/esperantocuba
- Auxstria rokbando (el Tirolo) kun nova kantistino, Gerlinde
Präauer ..
http://www.myspace.com/esperantomusic
- Itala poprokbando el Romo
http://www.myspace.com/discoesperanto
- Japana pop-rokbando
http://www.myspace.com/esperanto3
- Elektronika/tekno- bando el Kaunas en Litovio
http://www.myspace.com/esperantas
- Pop punka bando el Buffalo, Novjorko, Usono
http://www.myspace.com/esperantorock
- Akustika muzikfandiga bando el Bonaero en Argentino
http://www.myspace.com/esperantogrupo
- Latinroka bando el Bolivio
http://www.myspace.com/esperantobolivia
sendependa rokbando de El Paso, Teksaso, Usono
http://www.myspace.com/esperantorocks

Vinilkosmo en Ipernitio (Ipernity) kaj Facebook
La interreta prezenteco de Vinilkosmo pliampleksigxas kun la
fresxdata malfermo de la pagxoj en Ipernitio:
http://vinilkosmo.ipernity.com
kaj Facebook :
http://www.facebook.com/profile.php?id=756238348
Tiuj cxi komplementas la pagxojn jam plurmonate ekzistantajn,
ekz. cxe Miaspaco (Myspace):
http://www.myspace.com/vinilkosmo
Ankaux artistoj komencas nun malfermi novajn pagxojn en
Ipernitio:
- Alejandro Cossavella, le fama argentina artisto, kantisto de La
Porkoj kaj de Strika Tango :
http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella
- La Pafklik (repa bando el Parizo) :
http://www.ipernity.com/home/lapafklik
kaj Flavio Fonseca (Brazilo) :
http://www.ipernity.com/home/32881

La Ondo de Esperanto podkaste
Jam de longa tempo pluraj radioj dissendas podkaste, kiel
ekzemple inter aliaj Pola radio, Radio Aktiva aux ankaux Parolu
mondo.
Tute nova... la 20an de februaro 2008 aperis la dua podkasto de
"La Ondo de Esperanto". Post superrigardo pri la reagoj al la
unua radioprogramo de "La Ondo", oni povas auxskulti
Esperanto-novajxojn el pluraj landoj de la mondo, prezenton de la
nova disko "Invito por vojagxo" de Jacques Yvart kaj, kiel la
cxefan programeron, humuran novelon "Historio de komerca
entrepreno" de Anton Cxehxov. La 38-minutan programon vocxe
prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korjxenkov.
La podkastoj de "La Ondo" estas auxskulteblaj en:
http://la-ondo.rpod.ru/
[premu la sonvinjeton por auxskulti]
Oni povas aboni la podkastojn. Se vi havas "iTunes" aux similan
programon, enmetu en la abonejo la adreson :
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
Plezuran auxskultadon!

ESPERANTOMUZIKO
Se vi interesigxas pri Esperantomuziko, bonvolu viziti la
retmagazinblogon ESPERANTOMUZIKO. Tie vi trovas preskaux cxion,
kio sciindas pri Esperantomuziko, tion, kion vi ne trovas tie, vi
trovas tutcerte en EUROKKA aux en la muzikeldonejo Vinilkosmo,
aux en la iama ROK-gazet' (kelkaj ekzempleroj plu acxeteblas
rekte cxe Vinilkosmo). Krome multaj adresoj, ligoj kaj
kompreneble artikoloj pri Esperantomuziko.
La blogo ESPERANTOMUZIKO estas laux propra priskribo:
Komune administrata retmagazina blogo de esperantistoj pri cxio,
kio koncernas Esperantomuzikon, ekz.: EUROKKA, DATENBAZO de
artistoj, VINILKOSMO kun reta muzikvendejo, informleteroj,
EVENTOJ, movado, adresoj, LIGILOJ, terminaro, artistoj kaj
bandoj, albumoj, muzikstiloj, MiaSpaco, Ipernitio, amikaro,
radioelsendoj ktp...
La blogo estas iniciato de EUROKKA, kiu bonvenigas
kunlaborantojn, interesigxantoj turnu sin al "Cezar"
aux al alia kunlaboranto de
la muzikblogo.

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|