Saluton !
Kiel ofte okazas al ni, malfruetas por anonci al vi la
kristnaskan alvenon, antauvidita cxi jare por la 25a de decembro,
kaj do la dato tro proksimas por proponi al vi la novan albumon
de La pafklik kiel jula donaco; granda premiero en la stilo, cxar
gxi estas la unua hiphopa albumo en esperanto !!
Cxar ni atendis la aperon de tiu albumo por sendi al vi la
bondezirojn, kaj ke gxi malfruis (la disko devintus aperi komence
de decembro).. finfine jen, gxi aperis antaux la prokrastita
oficiala aperdato kiu estas la 1a de januaro.
Pro urgxo de la eventoj, ni aperigos la informleteron de
Vinilkosmo por la komenco de la nova jaro... kaj dume ni tutkore
sendas niajn bondezirojn por gxoja kristnasko kaj felicxa nova
jaro 2009!

Vinilkosmo-Novajxoj
Fek al Esperanto - La Pafklik - vkkd 93
|
|
!!!! EKSKLUZIVE !!!! .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Fek al Esperanto

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|