Saluton !
Ho ne! Ne pensu ke Vinilkosmo malaperis, for la ideon pri tio! Se
la novajxoj igxas maloftaj kaj ke oni devus paroli pri jara
informletero, kulpis pri tiom longa silento la amasego da laboro
plenumita dum tiu tempo....
Unue, kaj tio estas la granda novajxo, laux la peto de
multenombraj interretuloj kaj ankaux de artistoj, la MP3- kaj
OGG-versioj por lauxlegxa kaj tuja elsxutado de kreskanta nombro
de albumoj el nia katalogo estas jam disponeblaj en nia tiucela
elsxutretejo, Vinilkosmo-mp3.com. Legu kelkajn klarigojn cxi-sube
atendante vian viziton kaj elsxutojn, kompreneble!
Tiu grandega laboro tute ne bremsis la produktadon nek la
distribuadon de tiuj objektoj tusxeblaj kaj enmanigeblaj kio
estas la KDoj (KoDiskoj), DVDoj (DoVoDoj) kaj aliaj fizikaj
sonportiloj, ne malpli ol sep novaj albumoj, inter kiuj unu DVD
celanta la varbadon de esperanto al tiuj kiuj ankoraux ne parolas
tiun lingvon... sed certe poste tion faros!
Notindas ke reveno de Jxomart kaj Natasxa kun nova albumo
produktita de ilia propra eldonejo "JxomArt's Studio", kaj la
unua albumo de ilia filino, Carina, kiu certe garantios la
posteularon de tiu dinastio naskigxanta.
Kaj Tiel Plu kaj Espo-Despo (pasinte kaj parte
Esperanto-Desperado), estas en la cxefpagxo de tiu cxi letero pro
po unu nova albumo. Tiu de Espo-Despo estas ankaux nova teknika
sperto kiun ni invitas vin malkovri.
Kaj Kapriol kaj Tone, du novaj talentoj agnoskitaj kun la apero
de iliaj unuaj albumoj, sed certe ne iliaj lastaj....
Dezirante al vi bonan esploradon de cxiuj tiuj muziknovajxoj,
dankon al cxiuj pro via pacienco kiun ni esperas rekompenci kiel
eble plej bone per cxi tiu nova numero!

Vinilkosmo-Novajxoj
Collection JomArtajoj - 'La ruga albumo' - Jomart kaj Natasa - vkkd 94
|
|
Jxomart kaj Natasxa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto
en 1987 en Kazahxio. Antaux tio, de 1983, Jxomart kantis unue
sola, kaj poste kun sia esperanto-rokgrupo Kredo. La duopo
devenas el Kazahxio, kie ili multe vojagxis koncertante dum
diversaj e-arangxoj. Tie ili aperigis la plej unuan en tiama
Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989) .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Collection JomArtajoj - 'La ruga albumo'

Aventur' - Kapriol' - vkkd 95
|
|
La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto por
KEF (Danio). La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estigxis
spontane dum balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la
muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj. Marita kaj
Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj
nun ili prezentigxas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono,
kanto) .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Aventur'

Carina kantas por vi en Esperanto - Carina - vkkd 96
|
|
Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto.
Tial la KD de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam sxi
estis ege juna gxis 2009. .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Carina kantas por vi en Esperanto

Esperante - Espo Despo - vkkd 97
|
|
Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la
nova vizago de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo
la albumojn BroKantajxoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72) .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Esperante

Repe, Ritme , Sone... - Tone - vkkd 98
|
|
La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Pauxlo
ekkonatigxis en brazilaj arangxoj kaj kongresoj ekde la jaro
2005-2006 per la furora "Nova kanto" .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Repe, Ritme , Sone...

Surplacen Venu Vi - Kaj Tiel Plu - vkkd 99
|
|
Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Placxas al mi"
vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu dauxre proponas
vojagxon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj
kataluna, okcitana kaj sefarda. Krome, reaperis la originala
spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia
repertuaro, kaj proponas ankaux kantojn kaj dancojn el Kroatio,
Kabilio, Danio kaj Anglio .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Surplacen Venu Vi

Esperanto estas ... - - vkdv d1
|
|
La DVD « Esperanto estas » estas aktuala informfilmo pri
esperanto direktata al la ne esperanta publiko. La cxefa celo
estas prezenti esperanton de interne, vivantan, modernan kaj
plene funkciantan kiel internacia lingvo kun multnombraj facetoj
kaj karakterizoj .... |
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :Esperanto estas ...

Vinilkosmo-mp3.com lancxigxis oficiale ekde julio!
Post longega preparado, finfine ni havas la plezuron anonci al vi
ke ni malfermas publike novan retejon (MP3 kaj OGG-servo)
komplementan al la jam konata www.vinilkosmo.com kaj kiu ebligos
al vi akiri lauxlegxe per elsxutado esperanto-muzikajhojn.
La retejo evoluos en la venontaj monatoj cxar momente nur la
kategorioj "Popo - Roko - Hiphipo - Elektronik" kaj "Kanzono -
Tradicia" estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de
Vinilkosmo.
Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom
post iom aldonitaj laux la interkonsentoj kun la artistoj.
Ankaux virtualaj albumoj neeldonitaj estas en preparado por ilia
baldauxa enretigo ("JoMo kantas Mayoma-n" kaj "Eterne Rima"), kaj
estas planataj enretigo de malnovaj kasedalbumoj kiel ekzemple
"62 minutoj" de Persone.
Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun cxi novan servon de
Vinilkosmo, kaj antaux cxio por bone kompreni kiel funkcias la
MP3-servo bonvolu legi la "Helpkonsilojn" en la maldekstra menuo
malsupre cxe "Informoj".
Ni esperas ke cxi tiu nova retejo placxos al vi kaj ke vi venos
ofte viziti gxin kaj sekvi kiel gxi evoluas, kaj malkovri la
albumojn (auxskultado de cxiuj muzikajxoj) kiu ankaux povas esti
utila por elekti kaj acxeti la KDojn cxe Vinilkosmo.com.
Notu bone la adreson : http://www.vinilkosmo-mp3.com.
Bonan viziton!

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|