|
 |
|
 |
|
|
Saluton !
La granda novajxo estas ke jam denove alvenas Kristnasko kaj ke
ni havas multajn sugestojn por plenigi la vastan spacon sub via
jula abio, kaj kiel cxiu jare ni pretas helpi vin por solvi la
embarason por via elekto cxe www.vinilkosmo.com ;-)
Sed tio ne estas la sola novajxo, la dua pli granda estas la
videbla evoluo de Vinilkosmo al la ceferecaj virtualaj
muzikproduktajxoj, pli malfacilaj por meti sub la abiojn, sed
ofertante aliajn avantagxojn kiaj, la prezo, la rapideco de la
liverado, kaj ecx la disponebleco de kelkaj muzikproduktajxoj nur
virtuale kiujn vi povos malkovri cxi sube ....
Atendante lavangon da mendoj kaj elsxutoj, la tuta teamo de
Vinilkosmo deziras felicxan krisnaskon kaj sendas al vi vi la
bondezirojn por la nova jaro 2010 !!

MP3 kaj virtualaj albumoj
Por unuafoje Vinilkosmo proponas virtualajn albumojn laux FLAC
kaj mp3 formatoj en sia elsxutretejo.
Virtuala albumo signifas albumon kiu ne estos aux ne plu estos
eldonita sur fizika sonportilo (KD aux alia) kaj jen la du unuaj:
- 'Revolucio en pajleraro' de Ale Kosabela, la fama argentina
artisto (Alejandro Cossavella), kiu ankaux kantas en du aliaj
diskoj eldonitaj cxe Vinilkosmo, "La Porkoj" kaj "Strika Tango".
La virtuala albumo estas auxskultebla kaj elsxutebla cxe:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/kosabela-porkoj-strika-tango-c-74_111.html
- '62 Minutoj', la unua rokverko de PERSONE eldonita surkasede en
1987. La albumo estis ciferecigita kaj remastrigita dudek du
jarojn poste, kaj la albumo estis reeldonita virtuale por ke vi
povu gxin malkovri aux remalkovri cxe:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/persone-c-74_107.html
La novajxo ankaux estas ke por la albumoj kiuj ne plu disponeblos
sur KD, Vinilkosmo proponas la saman kvaliton laux formato
senperda « FLAC » kiu donas plenan kontentigon al la postulemaj
muziksxatantoj.
Do ne hezitu viziti amplekse la enhavon de la elsxutretejo
www.vinilkosmo-mp3.com

Kio nova por 2010 ?
- La « Afrika kompilo » kun la kunigo de du albumetoj de artistoj
el Kinsxhaso : "Konga Espero" kaj "Mayoma kun JoMo afrikumas"
(kun la kunlaboro de JoMo).
- Rêverie, la itala grupo kiu preparas jam de pluraj monatoj
esperantan albumon.
- La albumo de la unua hiphopa artisto kiu repis en esperanto,
ETERNE RIMA, titolota « Samideano » el Tokio en Japanio.
Atendante la KD-albumon kiun eldonos Vinilkosmo, la artisto
aperigis « Por la rep' », 4 titola virtuala albumeto elsxutebla
kaj jam disponebla cxi tie :
http://www.mediafire.com/?zkz2dzyzzwz
por pliaj informoj :
http://www.myspace.com/eternerima
kaj
http://www.ipernity.com/blog/39007/212091

La sendependaj eldonejoj federigxas en Francio
Vinilkosmo jxus aligxis al la FLIM (Federacio de la sendependaj
eldonejoj de la regiono mezpirinea) kaj de kelka tempo jam estas
membro de la CD1D, la federacio de la sendependaj eldonejo en
Francio.
La sendependaj eldonejoj mutualigas siajn spertojn kaj
organizigxas por alfronti la krizon kiun transiras la sendependa
muzikmovado.
Vinilkosmo faras elekton de albumoj de esperanto-artistoj de la
eldonejo por disponigi ilin laux FLAC formato en la retejo
http://www.cd1d.com
tiu elekto kaj la instalpreparado jam ekis kaj devus esti tute
disponebla ekde januaro 2010. Suficxos sercxi VINILKOSMO-n en la
menuo cxe "Labels" (Eldonejoj) kaj tie aperos la albumoj
disponeblaj de esperanto-artistoj .
Tio ankaux estos la okazo por malkovri aliajn artistojn kaj
sendependajn eldonejojn (ne esperantaj)...
2010 devus esti decidiga jaro por la estonto de Vinilkosmo.
ELSHUTI muzikon ESTAS MALKOVRI, ACHETI diskojn ESTAS SUBTENI.

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|
|
|
|
|
 |
|
 |
| |