Saluton !
Du monataj leteroj en malpli ol kavar monatoj ?!? .. kaj ecx la lastajn promesojn plenumitajn !
Post multaj strebadoj por la enretigo de la elsxutejo, ni ne forgesis la manovajn sonportilojn kiel la KDoj, kiujn eblas
tusxi kaj per kiuj oni ankaux povas ornami..., ili dauxre vivas kaj disponeblas en nia diskoservo.
Kiel anoncite en decembro, la Afrika Kompilo vere aperis, kaj ne estis sen peno, sed estas kun granda plezuro ke ni
aldonis gxin en nia katalogo por la plej bono de la nuna esperanto-afrika scenejo, kiu gxis nun estis ankoraux ne
suficxe reprezentita.
Ankaux rara, Eterne Rima montras al ni gxis kia grado esperanto adaptigxas al cxiuj esprimformoj kaj mirigas nin per
albumo de pura repo ununura en tiu stilo, sed kiu certe inspiros tutan movadon !
Nova projekto de Metala Kompilo kiun ni esperas transformi ankaux en plenumita promeso, novajxoj de JoMo kiu partoprenis
la Afrikan Kompilon kaj tiel subskribos gxian oficialan aperon okaze de la Internacia Solidareca Forumo, kaj rendevuo en
FESTO 2010 por antauxgustumi la someron kiu tre baldaux alvenos !!

Vinilkosmo-Novajhoj
Afrika Kompilo - Vigla Muziko / Konga Espero / Mayoma & JoMo - vkkd 100
|
|
En 1996, Vinilkosmo jam kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio
(Zhou-Mack) por Vinilkosmo-Kompil' Vol.2 .... |
Por auskulti fragmenton au rekte mendi :Afrika Kompilo

Samideano - Eterne Rima - vkkd 101
|
|
Igor Wasilewski, alinome Eterne Rima, origine el Pollando kaj nun logxanta en Tokio, esperantistigxis en 2000, cxarmita
pro la beleco kaj karaktero de esperanto .... |
Por auskulti fragmenton au rekte mendi :Samideano

Vinilkosmo-projektoj
Dolchamar, la popa elektro-rok-bando el Finlando, preparas sian 3an albumon "Tranjn' nenien", antauxvidita apero dum
printempo 2010.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Registrado de la esperanto-albumo de Revado (Rêverie) el Milano en Italie.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Preparado de la albumo de Inicialoj DC, sendependa Elektropop-bando el Frankfurto en Germanio.
Atendante, spektu la novan muzikvideon, "Tatua Papili'", registrita laux plena alta difino 'Full HD', kiu esploras la
rilatojn inter poezio, teknologio kaj aritekturo, realigita kunlabore kun la tekstoj de Eric Languillat kaj la muziko
kaj video de Roger Borges :
http://www.youtube.com/watch?v=CXMbOKc93wY
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Reeldono de la albumo "Jacques Yvart kantas Georges Brassens" kun pliaj novaj titoloj de Georges Brassens kantitaj en
Esperanto de Jacques Yvart, antauxvidita apero por pasko 2011 okaze de IREM (Interasocia franca kongreso) en Sète.

Relancxo de la Metala kompilo
En 1990 Vinilkosmo lancxis sian unuan kompilprojekton kaj de tiam la eldonejo sencxese laboris pri tuta serio de
kompiloj diversstilaj. Vinilkosmo-Kompil Vol.1 kaj 2, Kolekto 2000, Esperanto Subgrunde, Elektronika Kompilo, Hiphopa
kompilo kaj Afrika Kompilo, povis realigxi dank' al la partoprena kontribuo de multaj artistoj, bandoj kaj kunlaborantoj
el la tuta mondo.
En 2006 Vinilkosmo lancxis la projekton 'Metala Kompilo', sed gxi restis dormanta dum 4 jaroj pro manko da kontribuoj
kaj kvalitaj proponoj. Nuntempe la scenejo de peza roko kaj metalo notinde disvolvigxis, kaj tio kuragxigis nin por
relancxi la projekton kun la espero finfine sukcesi.
Jen do defio lancxita al cxiuj esperanto-metaluloj por diskonigi ampleksan panoramon de diversaj kurentoj en tiu stilo.
Peza metalo, mortmetalo, drasmetalo, hardkora metalo, melodia metalo, gotika metalo, simfonia metalo, ktp...) cxiuj
proponoj kvalitaj kaj kantitaj en esperanto, kompreneble, interesas nin kaj estos pritraktitaj. Ni invitas vin viziti la
pagxon cxe myspace speciale preparita por la okazo :
http://www.myspace.com/metalakompilo
kaj kontakti Rogener kaj Leandro-n , la artaj regxisoroj de la projekto cxe
metalakompilo@gmail.com

JoMo prezentas la Afrikan Kompilon
La AFRIKO KOMPILO estos prezentita oficiale publike okaze de la Forumo pri Internacia Solidareco organizita de SICOVAL
kaj kiu okazos en Diagora en Labège (Tuluzo) sabate 27an de marto.
Je la 16h30 EUROKKA prezentos koncerteton ("Show Case") kun JoMo kiu kantos kelkajn kantojn el la Afrika Kompilo en kiu
li kunlaboris kun Mayoma Diankembo, auxtoro-komponisto el Kinsxaso.
Por tiu okazo ankaux estos projekciita videofilmo, "La songxo de Koffi", montrante la konstruadon de lernejo financita
de Organizoj Ne Registaraj (ONR) ekde 2002 kaj malfermita en septembro 2004, Esperanto ludis gravan rolon kadre de tiu
Internacia Solidareca projekto!
La forumo malfermos la pordojn al la publiko je la 15a kaj finigxos per koncerto je la 21a.

FESTO 2010 en Tuluzo
Cxi somere Tuluzo akceptos la faman internacian renkontigxon "FESTO" organizita cxiujare de la franca junulara esperanto
organizo (JEFO) kaj kiel partnero EUROKKA por la arta programo.
FESTO okazos de la 13a gxis la 20a de auxgusto 2010 en la areo de la Scienca Universitato Paul Sabatier kaj estos okazo
ne maltrafenda por cxiuj kiuj volas paroli kaj praktiki esperanton kaj renkonti gejunulojn el diversaj horizontoj en
festeca kaj mojosa etoso. Multaj eksterlandaj partoprenantoj jam aligxis.
La kultura programo, kvankam ankoraux ne tute definitiva, promesas viglajn momentojn kun Martin kaj la talpoj,
Dolchamar, Kaj Tiel Plu, Kajto, La Pafklik kaj JoMo.
Ankaux okcitana vespero estas antauxvidita kaj diversaj aktivajxoj kiaj, biciklaj ekskursoj laux la Suda Kanalo, vizitoj
de la rozkolora urbo kaj regiono, kursoj de esperanto por komencantoj, de okcitana kaj kataluna, kantateliero, ktp...
Bona kaj forta teamo kreigxis por la organizado per membroj de JEFO, EKC kaj EUROKKA por FESTO vigla!
Antaux ol ne plu restos lokoj disponeblaj, aligxu tuj cxe :
http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo

Dankon pro via atento. Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
|