Angla versio Franca versio
Vinilkosmo company information
Informletero de Vinilkosmo n-ro 28
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Novembro 2010

Nia kompleta katalogo



Saluton !

Nia informletero, antauxe preskaux cxiumonata, sxajne igxis rezolute sesmonata, unuj kaj aliaj havante tro multan laboron kaj la novaj eldonajxoj malpliigxas pro klarigitaj kialoj cxi-sekve.

Tamen, ni ne forgesis vin cxe alproksimigxo de la jarfinfestoj kun du novaj KDoj aldonendaj sub la kristnaskan abion, kaj jam disponeblaj cxe www.vinilkosmo.com. Temas pri la tria de Dolchamar post longa malcxeesto; kaj surprizo de inicialoj dc, kiu revenas viglece kun sia unua tutesperanta albumo! Tiuj cxi du albumoj estas disponeblaj ankaux laux mp3- kaj ogg-formatoj, kaj po unu video cxe www.vinilkosmo-mp3.com kaj krome laux flac-formato cxe www.cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod.

Cxi tiu jaro estas ankaux la dudekjara datreveno de Vinilkosmo, kiu ne malmulton faris dum tiuj du pasintaj jardekoj: la bilanco estas samtempe tiu de ricxa realigado kies diversaj aktoroj povas fieri, sed ankaux maltrankvilo antaux nuna evoluo de la muzikmerkato... cxu tio koncernas ankaux nin?

Inter multaj aliaj projektoj kaj novajxoj, estas unu malgxoja pro la forpaso de Manola Martorell, la patrino de Flo. Li dankas cxiujn kiuj lin subtenis en tiu malfacila elprovo.

Tiu cxi informletero tutcerte estante la lasta de la jaro, ni deziras iom pli frue felicxan kristnaskon, kaj jam ekde nun donas al vi rendevuon por 2011, kiu promesas esti ricxeventa jaro!





Vinilkosmo-Novajhoj


Trajn' nenien - Dolchamar - vkkd 102

Kun po unu albumo tute en esperanto cxiujn kvin jarojn, Dolcharmar trankvile atingas rekonatecon, kaj konfirmas sian personecon tra suficxe diversaj art-situacioj ....

Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

Trajn' nenien



Urbano - inicialoj dc - vkkd 103

Eric Languillat, franca artisto logxanta en Gemanio, pli konata kiel inicialoj dc, plenumas sian elektromuzikvidean projekton sola de jam 2003, aperante cxefe cirkaux lia logxurbo, Frankfurto cxe Majno, sed ne nur tie ....

Por auskulti fragmenton au rekte mendi :

Urbano





Vinilkosmo dudekjara

Ekde sia unua produktado en 1990, vinila 4-titola disketo titolita "Amplifiki & la Rozmariaj Beboj", Vinilkosmo produktis plurajn dekojn da albumoj sur KD, kaj proponas katalogon de pli ol cent referencoj. Prezentante nuntempe unikan kaj relative kompletan panoramon de la esperantomuzika aktivado en la mondo, Vinilkosmo antauxvidis ne tiom varbadi specifan muzikon, kiom kontribui al la disvastigo de la universala lingvo kaj ties muziko, kiuj senlime komplicas.

Laux artista kaj varbada vidpunkto, la iniciato ne mankis stimuli la koncernajn talentojn kaj helpis kelkajn el ili al ne-neglektebla famigxo, tiel kontribuante al disvastigo de la sonojn preter simplaj transponoj de tradicioj al kreajxoj pli karakterizaj, vekante ankaux scivolemon pri esperanto kaj siaj artistoj antaux pli vasta auxskultantaro.

Sed jen, la agado estas kosta, kaj la nuna konstato maltrankviliga!

Pro insista peto de la plej junaj por adapti la esperantomuzikon al la novaj teknologioj, Vinilkosmo respondis starigante alternativan distribuadon de ciferecaj versioj de siaj produktoj, bone organizita kaj lauxlegxa.

Esperante tiel kompensi la disfalon de la diskovendoj konstatita, dum paralele kreskis la intereso por la novaj virtualaj sonportiloj enrete. La iniciato igxis ege tempovora kaj dauxre formangxas bonan parton de la energio de Vinilkosmo.

Sed bedauxrinde la rezultoj ne alvenas, kaj la streboj, male, ne sukcesas kompensi la perdojn aux instigi al acxetado de KDoj, kvankam sxajne vigligxas la intersxangxoj kaj disauxdigo de esperantomuziko, aux pli bone dirite la plivastigo de ipodoj kaj aliaj mp3-legiloj, kiel oni povas konstati en la diversaj renkontigxoj.

Nu bone, estas dudek jaroj de pasia agado, pro kio ni volas danki cxiujn kiuj subtenis kaj dauxre subtenas tion kio, fakte, estas ilia realigado tiom kiom tiu de Vinilkosmo. Sed, sen voli kulpigi iun aparte, la iluzio de "cxio senpaga" kiu estas pli ligita al la nova teknologia oferto ol al la individua malbonvolemo, grava demando tamen staras cxi tie kun konscienca gxenerala alvoko.

Kiamaniere antauxsxirmi la kapaciton de Vinilkosmo por produkti kaj eldoni la artistojn, disvastigi kaj disponigi iliajn verkojn? La debato estas malfermita.

Konkrete, ni povos realigi du pliajn lancxitajn projektojn ("Brassens plu" kaj la "HHK2"), kaj poste Vinilkosmo devos cxesigi dum la KDoj kaj la elsxutado ne enspezigos suficxe por relancxi novajn eldonprojektojn.

Cxi tio koncernas cxiujn kiuj deziras ke la esperanto-muzikproduktado pluvivu. Esperantistoj devas konscii pri la problemo, kaj pli aktive subteni acxetante la muzikajxojn ol provante trovi rimedojn por havigi al si ilin senpage.

Ne eblas produkti kaj eldoni magie per simpla fingroklako. Produktado kaj eldonado kostegas multe en tempo kaj finance; kaj por tio necesas subtena kontribuado por financi la projektojn de la eldonejo kaj ties artistoj. Neniu organizo subvencias (krom la ricevita premio Onisaburo Degucxi en 2009), kaj la nuraj enspezoj venas el la vendoj de la diskoj kaj de la elsxutoj en nia elsxutejo.

2011 estos decida jaro, kaj influos por longa tempo la estonton de Vinilkosmo!




FESTO 2010

Cxi-jare, FESTO, la tradicia renkontigxo de mojosuloj el la tuta mondo, ne povis okazi en la Universitato de Tuluzo Rangueil, kiel planite, pro administra decido interna, kaj la universitato nuligis tie la arangxon. La renkontigxo do lastmomente translokigxis cxe Vinilkosmo/EUROKKA en Donneville.

Felicxe, post unu monato de intensa laboro, la festivalo surprize igxis sukcesega. Multa helpo alvenis de la organizantoj, sed ankaux de la urboj Donneville kaj Montgiscard, Sicoval, najbaroj, kaj partoprenantoj.

La loko, la arta kultura semajno, muzika kaj turisma tre kvalita subcixele estis alte aprezataj! Kaj cxio okazis en festeca kaj varma etoso miksante partoprenantojn el 20 landoj, el Donneville, najbaraj urboj, kaj Tuluzo.

Vi povas regxui FESTOn per fotoj kaj konsulti la artikolojn cxe:

http://esperanto-jeunes.org/Memorajxoj-pri-FESTO-2010?lang=eo




Apero de la disko de inicialoj dc cxe FAM en Tuluzo

FAM (Forumo de alternativoj por la muziko) organizita de la FLIM (Federacio de sendependaj eldonejoj de Mez-Pireneoj) okazis en Tuluzo de la 3a gxis la 7a de novembro 2010. Cxiu eldonejo de la federacio programis artiston.

Jen cxi tie la kompleta programo:

France > http://www.ipernity.com/blog/39007/282551

Specife pri la koncerto, esperante > http://www.ipernity.com/blog/39007/286751

Vinilkosmo invitis inicialoj dc por la apero de la albumo "Urbano" prezentita cxi supre. La koncertvespero estis ankaux la fermo de FAM dimancxe la 7an en la jxazklubo Le Mandala kun du aliaj artistoj, Thomas Bel de Annexia kaj BD Harrington de Travelling Music.

La koncerto de inicialoj dc surprizis agrable la publikon pro gxia kvalito kaj pro videoperformo sinkronizita kun la muziko, elektropopo, kaj kolore kaj melankolie kantita en esperanto, sed ankaux en la angla kaj en la franca por la plezuro de la tuta cxeestanta publiko.

Ankaux tri el liaj videoj, "La kontrauxsenco", "Tatua papili'", kaj "Berlino sen vi" aparte reliefigis la spektaklon.

Ricxa kaj efika koncerto. Ni volas pli!




Turneo de Kapriol'

Kapriol', la folka bando el Frislando (Nederlando) faros turneon organizitan de EUROKKA inter la 15a kaj la 27a de aprilo 2011. La turneo trairos Belgion kun dato en Bruselo, kaj poste iros al la sudo kun haltoj en Le Mans, St.-Brieuc, bordoza, tuluza, kaj ariegxa regionoj, en Sète dum IREM, en Crest cxe Dromo, kaj por fini en Germanio dum PSI.

Cxiuj disponeblaj detaloj pri la turneo cxi tie :

http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/249356




IREM 2011

La interasocia renkontigxo IREM okazos dum pasko 2011 de la 22a gxis la 26a de aprilo en Sète cxe Mediteraneo.

Dua granda renkontigxo de tiu cxi tipo post tiu okazinta en Bulonjo-cxe-Maro en 2005, la renkontigxo prezentos kulturartan programon aparte ricxan kun kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, kino, teatro, kaj cxiuvespere koncertoj, kun en la programo:

- FAMo (Parizo)
- Jacques Yvart, koncerto omagxe al Georges Brassens por kiu estos la datrevena jaro.
- Kaj Tiel Plu (folko, Barcelono/Katalunio)
- Kapriol' (balfolko, Frislando/Nederlando)
- Patric (okcitana kanzono, Montpellier)
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solnisxka (mondmuziko, slava kaj cigana)
- Dominique Gautier prezentos antauxpremiere sian filmon pri la esperantomovado.

Cxio pri IREM cxi tie:

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon




Projektoj en preparo

- Tri videoj de Konga Espero: Post la apero de la "Afrika Kompilo", la bando Konga Espero realigis tri muzikvideojn kiujn ni esperas povi prezenti kaj disponigi al vi antaux la jarfino en nia elsxutejo en la rubriko videoj:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/videos-c-80.html?osCsid=1dfa478c6bdc1fb9a99a04661e9caef7

- HHK2: La projekto pri "Hip Hopa Kompilo Vol. 2" antauxeniras malrapide sed firme sub la arta regxisorado de Platano (Cyrille Poullet) kun pluraj artistoj, novaj aux por simple kontribui al registrado de unu aux pluraj repkantoj. Hiphopo en esperanto igxis realo ne evitebla, kaj la "HHK2" devus povi aperi cxe Vinilkosmo dum la jaro 2011.

- Brassens plu: La reeldono ampleksigita de la albumo de kantoj de Brassens en esperanto kantitaj de Jacques Yvart bone antauxeniras. Jacques jam registris la vocxojn en la studio de Vinilkosmo/la Trappe. Baldaux eblos finpretigi la miksojn kaj la mastrigadon, dum la talenta fotisto Laurent Smajda preparas la kovrilon kaj Nils Redoulez, la libreton. Vera skipa laboro kiu devus finpretigxi por antauxvidita apero de la albumo por IREM en Sète dum pasko 2011.

- Revado/Rêverie: la itala bando finpretigas la preparon de proksima apero de sia albumo. La projekto postulis multe pli da tempo ol planite, la formato de la albumo igxos premiero por esperantio! Revado preparas por vi duoblan albumon kun disko tutesperanta kaj disko en la itala. La disko en esperanto estas produktita de Andrea Fontana, kaj la duobla albumo estos oficiale distribuata de Vinilkosmo por Esperantujo.

- Metala Projekto: La projekto de "Metala Kompilo" iom stagnas, sed tio ne malebligas la aperon de novaj artistoj kiuj povus potenciale kontribui al gxi, kiel ekzemple, el Tokio en Japanio, la nova bando Kronlarvo, kies nigra metalo deprimema jam cxestas en interreto:

http://www.youtube.com/results?search_query=kronlarvo&aq

- Jonny M: La juna germana rastaulo Jonas Marx eklernas esperanton, kaj jam kantis koncerte sian unuan regeon en esperanto, "En somero". Li lernas rapide kaj tuj estis petata el cxie en la mondo. Tute ne estus maleble ke li iam ekpretigu regean albumon en esperanto, sed atendante, li jam proponis sin por kunlaboro en la "HHK2" per hiphopa regeo. Kaj finfine vi mem prijugxu:

http://www.ipernity.com/blog/39007/283053

- Jim Petit: Jim Petit el Kolmaro en Alzaco lancxis finfine sian esperantan projekton "Turna Tero" memstare. Tiu projekto estas mondmuzika koncepton pri kiu li jam laboras de pluraj monatoj per koncertoj kaj registrajxoj. Eblas jam auxskulti tri el liaj registrajxoj kaj videon en lia pagxo cxe Mondomix:

http://mymondomix.com/jimpetit

kaj tiuj ligoj rekte al liaj kantoj:

"De Namgyal Tsemo Gompa" : http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution804.htm#anccol

"Ksham Ajna" : http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution807.htm#anccol

"Profetoj kaj la gxardeno" : http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution806.htm#anccol





Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton



Ne hezitu krei ligon al tiu pagho au al tiuj de la arkiv-listo, konstante ghisdatigata che :

kompletaj arkivoj

pri nia diskeldonejo
newsletter

kontakto@vinilkosmo.com

Web Design & Coding  © Mark Eaton   all rights reserved ...