Oficiala apero de la una Esperanto albumeto "La amo protektas nin" de KRIS FREDI el R.D. Kongo la 17an de oktobro 2025.

Oficiala apero de la una Esperanto albumeto La amo protektas nin de KRIS FREDI el R.D. Kongo la 17an de oktobro 2025.
 

Kris Fredi - La Amo portektas nin

 

Kris Fredi eklernis esperanton en decembro 2023 en la esperanto-klubo de Goma ĉe GEK kaj KJBL.

Ekde tiam Kris Fredi kuraĝis ekkanti en esperanto kvankam li daŭre lernas la lingvon, por kontribui per siaj esperanto-muzikoj, al la Esperanta kulturo, al la instruado de esperanto en sia lando kaj por disvastigi ilin tra la tuta mondo.

La artista paĝo ĉi tie! 

KRIS FREDI estas nova kongolanda artisto kantanta en esperanto, kiu ĵus aliĝis al la sendependa muzikeldonejo VINILKOSMO per ĉi tiu unua 6-traka bitalbumeto, kiun vi povas malkovri ĉi tie: 
La amo portektas nin.

kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj...

Annonco believe

 

La artisto krome preparas muzikvideon de la kanto "Paca mondo" kiu aperos baldaŭ.