"La Unuaj", artikolo de Thomas Preece.

Ĉi-jare, la ĉefa temo de mia esploro en la historion de Esperanto-muziko estas "la unuaj" en diversaj kategorioj - do la unua kanto, la unua vinila disko, la unua kasedo, ktp.
Foje la respondoj al tiuj demandoj estas iom surprizaj - ekzemple la temo de mia ĉi-monata artikolo pri la plej frua vinila diskego en Esperanto.
Tio ĝenerale estas konsiderata esti Ni Kantu en Esperanto de la jaro 1964 – sed fakte aperis antaŭa diskego (tamen 10-cola anstataŭ 12-cola) en 1961: Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj.
Pri la historio de tiu ĉi disko vi povas legi ĉi tie !
