Labrat Nomad + angel cristian chavez estas multĝenra duopo
el Miĉigano en Usono.

Labrat Nomad [lebret nomed] (kiu preferas la pronomon “li”) estas ĉefe elektronika muzikproduktisto, kiu produktis muzikon por si dum 14 jaroj, kaj decidis unuafoje publike eldoni siajn verkojn en 2024.
angel cristian chavez [enĝel kristjan' ĉaves] (kiu preferas la pronomon “ri”) estis lia amik@ dum preskaŭ tiel longe, kiel li produktas muzikon.
Ili kuniĝis ĉi-aŭtune de 2025 por krei la debutan albumeton de angel. La ĉefaj influoj por Labrat estas Aphex Twin, Autechre, Four Tet, Bogdan Raczynski, Fugazi, kaj Beastie Boys, inter aliaj.
angel por ĉi tiu projekto ĉefe inspiriĝis per muzikistoj kaj grupoj kiel CAPSULE, Perfume, Lady Gaga, Tinashe, kaj la Esperantaj muzikistoj i.d.c. kaj JoMo.
Bazilisko, la debuta albumeto de la multĝenra duopo
Labrat Nomad + angel cristian chavez

La albumeto Bazilisko enhavas ses kantojn: kvin antaŭe komponitaj instrumentaĵoj, por kiuj angel verkis tekstojn kaj registris kantadon, kaj “Bazilisko”, la samnoma nova kanto komponita kaj verkita por la albumeto.
La kantoj estas tekste inspiritaj de superrealismo kaj la superreala etoso transdonita de fantazia literaturo kiel La Aventuroj de Alico en Mirlando.
La temoj varias de pli ĉiutagaj temoj kiel difektado de onia reputacio pro toksa rilato, drogstimulata enamiĝo, ĝis pli fantaziaj rakontoj kiel transformiĝo en papilion, aŭ formŝanĝanta, seksoŝanĝanta baziliska sorĉisto.
Ĝi ankaŭ inkluzivas adoran kanton por la meksika popola sanktulino, Sankta Morto.
Ĝiaj muzikĝenroj varias de popmuziko, elektroniko, slow-beat, ĝis shoegaze (ŝugejzo).
Por malkovri kaj aŭskulti la albumeton sekvu la hiperligilo: https://hyperfollow.com/bazilisko