Esperantujo mia...

Esperantujo mia -  Bruna Ŝtono
Prezo
8,33 €
Esperantujo mia...
Tiĥvin  (Rusio) - 2002


Albumo ref.: VKKD055 
KD 12 titoloj – 48 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj FLAC formatoj 

Esperantujo mia - Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn) – Tiĥvin (Rusio)
Produktita de Aleksandr Belov - Artlernejo "Rimski-Korsakov" © 2002

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


 

En la kanto-arbo de Mikaelo Bronŝtejn, aŭ Bruna Ŝtono, dum jardekoj maturiĝis kelkcento da kantoj lirikaj, filozofiaj, politikaj, porinfanaj, porokazaj, k.t.p.


Apartan branĉon certe okupas la abunda kantaro kies temo estas esperanto, esperantistoj, Esperantujo.
Dekduo el inter tiuj aperis en la disko de Bruna Ŝtono, Esperantujo mia... .


Verkitaj kun amo al la “verda popoleto, paca kaj naiva”, la kantoj respegulas moke kaj laŭde, ŝerce kaj amoplene la vivon de la monda esperantista medio – do estas amuzaj por aŭdo de ĉiu kiu sentas sian apartenon al ĝi.

Bruna Ŝtono estas:
Mikaelo Bronŝtejn: aŭtoro-komponisto, gitaro, kanto

Sonreĝisoro: Lev Rumjancev en Studio de tiĥvina Artlernejo

Grafismo kaj enpaĝigo de la libreto: Aleksandr Belov (Tiĥvin)

 








Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.