Oficiala apero de la tria Esperanta EP de Armel Amiot, "Revivi", la 15-an de septembro 2026.

Oficiala apero de la tria Esperanta EP de Armel Amiot, Revivi, la 15-an de septembro 2026.

 

Revivi - kovrilo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Armel AMIOT elektis sian naskiĝtagon por la publikigo de sia nova muzikalbumeto, Revivi.

Ĝi estas koncepta albumeto kaj ia elvoko de la ciklo de la vivo: kvar kantoj, ĉiu reprezentante sezonon, de senzorga printempo ĝis la frosta vintro, kiu atendas la revenon de la Sundio. Du poemoj, skribitaj paralele, enkadrigas ĉi tiujn kantojn, de la vekiĝo de konscio en la utero ĝis la fina foriro.

Ĝi estas ankaŭ la rezulto de longa procezo, pro kiu Armel dankas VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod." kaj Floréal Martorell pro la kunproduktado, Liven Dek pro lia helpo pri la kantotekstoj, Bernardo Sacconi (kontrabaso), Dan Gallagher (elektra baso), Francesca Prattico (tamburoj kaj perkutinstrumentoj), kaj la gospelajn fonvoĉojn aranĝitajn de iSAAC.
Ne forgesante Denis Lainé pro liaj nekredeblaj mikrofonoj, Vincent Bruley pro la miksado, Alexis Bardinet (Globe Audio) pro la mastrumado, kaj Alice Lucas kaj Vince Cerdà pro la muzikvideoj, kiuj aperos tre baldaŭ...

Bita albumeto, kiun oni povas aŭskulti ripete, pravigante sian titolon, vi povas malkovri ĝin ĉi tie, elŝute ĉe la muzika platformo de Vinilkosmo!
 

kaj vi ankaŭ povas aŭskulti ĝin elsendflue ĉe la kutimaj platformoj.

Blink Revivi - Armel Amiot

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Varbvideo de Revivi, realigita de Vince Cerdà: