Pli Kaj Plu

Pli Kaj plu - Korvaks
Prezo
0,00 €
Pli Kaj Plu
Auckland (Nov-Zelando) - 2022

 

Albumo ref.: VKBA037 
Bita albumo 15 titoloj - 40:59 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 
 


Pli kaj plu - Korvaks - Auckland (Nov-Zelando)
Bita albumo produktita de Korvaks © 2022

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Korvaks revenas kun alia aro da Gondolando-inspiritaj bonaĵoj en Pli kaj plu. Ne preta ĉesi sian amrilaton kun ĉi tiu filmo, Korvaks liveras albumon kiu daŭrigas lian elektronikan stilon, donante etan plian variecon, eĉ ludante gitaron en ‘Nenio funkcias’. Korvaks montras ankaŭ sian pli molan flankon, skribante malferman leteron al sia dudimensia amo per ‘Amkanto’. Dezirante povi repi kiel La Pafklik, Korvaks verkis ‘Kie vi estas?’, sed lasis la kantadon al Mazi kaj Karlo. Se vi volas rapidan muzikon por danci, Korvaks liveras kantojn kun tempo je 174 bpm: ‘Mi bedaŭras’, ‘Paŭlo’, kaj ‘Kiu estas mi?’ Pli de la samo sed puŝante plu: ĉi tio estas Pli kaj plu.

Muzzy in Gondolando uzita kun permeso de DMP kaj BBC. (Vizitu http://www.muzzybbc.com.)

Voĉo: La rolantaro de Mazi en Gondolando
Instrumenta programado: Korvaks
Gitaro: Korvaks
Miksado kaj mastrigado: Korvaks

Album-kovrila grafikaĵo: Richard Taylor Cartoons.
Grafikaj konsiloj por la kovrilo : Annabelle Henry
Muzikvideo: Korvaks

La rolantaro de Mazi en Gondolando estas:
Jerzy Jakubowski
Andrzej Tomecski
Kalina Pieńkiewicz
Krystyna Konzanecka
Mieczysław Morański
Jerzy Fornal
Kazimierz Mazur
Barbara Pietrzak
Andrzej Pettyn








Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.