100 jarojn, ĝuste hodiaŭ...

100 jarojn, ĝuste hodiaŭ...

 

 

 

Antaŭ ekzakte cent jaroj, je la 2-a de aŭgusto 1926, eldoniĝis la plej unuaj Esperanto-muzikaj diskoj – kompleto de du ŝelakaj 78t/m gramofondiskoj, el kiuj unu enhavas du versiojn de «La Espero» (unu instrumenta, de la bando de la brita armea regimento la Honourable Artillery Company, kaj una kantita de Gladys Cosmetto), kaj la alia enhavas «La Tagiĝon» (unu el la plej gravaj kantoj de la frua Movado) kaj «Al la Fratoj» (alia kanto laŭ zamenhof-poemo), ambaŭ kantitaj de Maurits Boeren.

 

La diskojn eldonis la Esperanto-Instituto de Welwyn Garden City, Britujo. Ili ne estis la plej fruaj esperanto-diskoj iaspecaj – kelkaj parolaj diskoj jam eldoniĝis –, sed ili ja enhavas la plej fruan registritan muzikon en esperanto.

 

Pliaj informoj pri tiuj ĉi diskoj troviĝas en la blogo Esperanto-Muziko: Historio de Thomas Preece, en du artikoloj:

 

1. Pri la produktado kaj enhavo de tiuj ĉi diskoj (verkita en 2023): https://eomuziko.com/eo/posts/esperinst/.

 

Esperinst

 

 

2. Esplorado pri aliaj fruaj esperanto-diskoj, kaj kiel konfirmiĝis ke tiuj ĉi diskoj ja estas la plej fruaj: https://eomuziko.com/eo/posts/100-jaroj-de-esperanto-muziko/..

Gramofono  Thomas