Atingis nin grava novaĵo de Solange
el la SAT-Amikara grupo.
Foto: Floréal Martorell, Ĵak Le Puil en Donneville ĉe Vinilkosmo en julio 2014.
Malĝojega novaĵo:
<<Dum la nokto de dimanĉo (5/01/2026), Ĵak Le Puil forpasis en la hospitalo de Bourges. Por ĉiuj kiuj konis lin kaj Armela, memoru liajn kantojn.
Havu penson por Armela kaj ŝiaj filino kaj genepoj.
Amike,
Solange Van Landeghem
Membrino de la esperanta grupo de Bourges.>>
Foto: Floréal Martorell, en Studio de la Trappe en julio 2014 okaze de la registrosesio de la albumo Sen elizi'.
De maldekstre: JoMo, Pjer Bouvier, Ĵak Le Puil, kaj Triboulet (soninĝeniero de Studio de la Trappe).
Estas treege trista novaĵo por ni ĉiuj ke nia de tiom longaj jaroj amiko kaj artisto Ĵak Le Puil ĵus forlasis nin.
Lia ampleksa esperanta muzika repertuaro kaj verkaro postrestas, ĝi enradikiĝis en la kulturon de esperanto kaj akompanos por ĉiam nian movadon.
Ni havas varmajn pensojn por Armela, filino, kaj genepoj.
Adiaŭ, kara amiko Ĵak, viaj belagaj kaj engaĝitaj kantoj restos por ĉiam en niaj koroj….
Flo! (Floréal Martorell)
Nome de la teamo de EUROKKA kaj VINILKOSMO.
Kiel diras Rikardo kaj Jeannette Cash ankaŭ amikoj liaj, malfacile imageblas esperanto-movadon sen Ĵak!
Kiel bonega rememoraĵo kaj omaĝe al Ĵak Le Puil, jen intervjuo farita de Flo okaze de lia registrado en
La Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo komence de julio 2014 por la albumo Sen elizi'.
Kaj ĉi tie estas la plena muzikvideo de la kanto “Sen elizi'” el la samtitola albumo registrita en la komenco
de julio 2014 en la Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo.
Parto de la verkoj de Ĵak Le Puil troviĝas sur KD kaj bitforme ĉe Vinilkosmo ĉi tie.
kaj liaj unuaj kasedaj eldonoj troviĝas ĉe Edistudio!
Foto: Floréal Martorell, dum registra sesio de la muzikvideo fare de IVIMAGES en Studio de la Trappe (2/07/2014)
Foto: Floréal Martorell , dum registra sesio de Ĵak le Puil kun kontribuo de
Jean-Claude Patalano ĉe saksofonoj kaj fluto (2/07/2014).

Foto: Floréal Martorell, Ĵak Le Puil ĉe Vinilkosmo por la registrado de l' albumo Mi estas en 2004.