Oficiala apero de la bitalbumeto jOmO popumas, la 10-an de octobro 2026.

Oficiala apero de la bitalbumeto 
jOmO popumas, la 10-an de octobro 2026.
 

Visuel jOmO popumas


En ĉi tiu nova albumeto, jOmO volas retrovi la energion de la epoko, kiu jam estis historia kaj legenda kiam li komencis muzikumi: la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj kun la eksplodo de popmuziko. La kantoj, surbendigitaj en Studio de la Trappe de Triboulet en Donneville, estas luditaj de drumisto Jérôme Galaup kaj gitaristo Pierre Bertrand, kiu estis ano de la grupo Liberecanoj kun kiu jOmO faris la unuan albumon. Alvenis por kuniĝi al la grupo lia filino Marta Julia kaj kolegino Estelle Lahaix, kiuj kantas kune kaj harmonie.

La bitan albumeton, vi povas malkovri ĉi tie, elŝute ĉe la muzika platformo de Vinilkosmo!


kaj vi ankaŭ povas aŭskulti ĝin elsendflue ĉe la kutimaj platformoj. 


blink  jOmO popumas
 

Varbvideo de jOmO popumas, realigita de Roĝer Borĝes, kaj redaktita de Karlin' Martorell (por la esperanta versio):