Oficiala apero de la unua esperanta eldono de IVIDUB (Ividob’), La nep' de la sun', la 6-an de julio 2026.

Oficiala apero de la unua esperanta eldono de IVIDOB' (Ividub), 
La nep' de la sun', la 6-an de julio 2026.
 

 

La nep' de la sun' - IVIDUB

La bando de la tuluza regiono, IVIDOB' (Ividub), ofertas aŭtentan sonon, kiu miksas modernan regeon, dob' kun elektro-popmuziko.

Iliaj poeziaj kaj socie konsciaj kantotekstoj realisme reflektas aktualajn sociajn problemojn, tamen sen malamo aŭ perforto, transdonante potencan mesaĝon kun milda tuŝo.

Dum preparado de ilia nova albumo, Ivi kaj Morine nature sugestis provi kanti kanton en esperanto, kiu resonas kun la temo (enmigrado kaj toleremo) kaj la spirito de esperanto kiel internacia lingvo.

Kun la kunlaboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis, adaptis, kaj helpis Morine kun la kantado por la kanto ‘La nep' de la sun'’.

Ĉi tiu du-titola unuopaĵo havas aŭtentike modernan regeo kaj dob-sonon kiujn vi povas malkovri ĉi tie ĉe VINILKOSMO per la oficiala apero la 6an de Julio 2026 elŝute en la muzika platformo.

Kaj ankaŭ elsendflue en la kutimaj  platformoj ĉi tie.

https://bfan.link/la-nep-de-la-sun


 Varbvideo de La nep' de la sun' realigita de Ivimages: