Albumo ref.: VKKD028
KD 12 titoloj – 46:00 mn
Valso por amikoj - ĴomArt kaj Nataŝa – Svedio (Stokholmo)
Produktita de ĴomArt's Studio © 1999
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Tiu 5a albumo Valso por amikoj estas la unua KD de ĴomArt & Nataŝa, la kazaĥa duopo. La kantoj estas mirige interpretitaj. Veraj esperanto-kantoj, emociegaj kaj bone aranĝitaj.
Tiu albumo kaptos vin samkiel la publikon okaze de iliaj diversaj spektakloj (UK, KAFE, KEF…).
Valso por amikoj estis dediĉita al ĉiuj svedaj e-amikoj de la duopo, kiuj multe helpis ilin dum malfacila periodo en ilia vivo kiel enmigrintoj.
Ĉi tiu kodisko iĝis tre populara kaj estas entute elĉerpita.
ĴomArt kaj Nataŝa estas :
ĴomArt Amzeyev: kantado, akustika kaj elektra gitaroj, aliaj instrumentoj kaj muzikaranĝoj
Nataŝa Gerlach: kantado, fluto
Registrita kaj miksita en la ege juna studio, la pra-ĴomArt’s Studio (Stokholmo)
Soninĝeniero : ĴomArt Amzeyev (unua propra registrado kun helpo de Nataŝa)
Grafika prilaboro kaj KD-kovrilo: Franko Luin.