Albumo ref : VKKD024-010
KD 10 titoloj - 27:38 mn
Masko - KAJTO – Frislando, Nederlando
Produktita de Vinilkosmo/Kajto © 1999
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
KOLEKTO 2000 Vol. 7
Kajto en tiu 4a albumo restas fidela al sia muzikstilo: riĉa frisa popolmuziko.
Plejparto de la tekstoj estis verkitaj de Marcelo Redoulez (Bordozo) kaj sabine Trenner (Berlino). La disko entenas lulkanton "Dormu milde".
KAJTO estas :
Nanne Kalma : voĉoj, gitaro, cistro, buŝharmoniko
Marita Kruijswijk : voĉoj, bekflutoj, ŝalmo
Ankie van der Meer : voĉoj, banĝo, ŝalmo, bekfluto
Marian Nesse : voĉoj, akordiono
Gastmuzikistoj :
Tseard Nauta : kontrabaso, violono
Jan Ottevanger : tubjo
Korusoj de Masko, Para-fino, kaj La lasta kanto :
registritaj en aprilo 1998 kun la partoprenantoj de la “Paska Renkontiĝo” en Broek, Frislando (Nederlando).
Studio : RDS Productions, Sneek (Frislando / Nederlando)
Soninĝeniero : Rein Zwerver
Libreto kaj kovrilfoto : Bertus Klazinga