Nova unuopaĵo de DUBAMIX per kontribuo de Maragan' en esperanto, El Comunero, The Klezmatics
Dum la bando DUBAMIX (Francio) atendas la publikigon de la albumo (27-a de junio 2026),
Jen aperos nova kanto la 5-a de junio 2026!
L'Estaca (La paliso) per kontribuoj de Maragan' en Esperanto, El Comunero, The Klezmatics
---
Komponita en 1968 de Lluís Llach sub la frankista diktaturo, L'Estaca (La paliso) estis malpermesita ĉar kanti en la kataluna lingvo jam estis ago de rezisto — kaj ĝiaj kantotekstoj, alvokantaj la homojn kuniĝi sur la putra stango kiu ilin katenas, lasis neniun dubon pri la mesaĝo.
Ni kreis decide internaciisman dublan version, kunigante Maragan' (esperante), El Comunero (katalune), kaj The Klezmatics (jide).
Ĝis revido la 5-an de junio 2026!
---
Aranĝoj: Grégory Benzekry
Arta Direktado: Faffidu13
Miksado: Ludoviko Tinĉjo
Mastrigado: KRAK en DUB
Foto uzata por la artaĵo: Kontraŭfaŝisma propaganda afiŝo "Aixafem el Feixisme" [Ni pistu faŝismon], reproduktanta foton de piedo en ŝurŝuo disbatanta hokkrucon (svastikon), 1936-1939, Catala (foto), Comisario de propagando de la Generalitat de Catalunya, Barcelono.
