La Roko

La Roko - Martin & la talpoj
Prezo
5,00 €
La Roko
Stokholmo (svedio) - 2026

 

Albumeto ref.: VKBA056-098 
Bita albumeto 6 titoloj - 20:08 mn, 
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC - elsendfluo formatoj

La Roko - Martin & la talpoj - Stokholmo, Svedio
Bita albumeto kunproduktita de Martin Wiese / Vinilkosmo ℗ © 2026

 

 

Atentigo : ** La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
FLAC (senperda formato), aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Oficiala apero de la nova roka bit-albumeto La Roko  la 27an de majo 2026 

 

Kiel la tria kaj fina parto de albumeta triopo post Vestiĝoj kaj Ruinoj aperas La Roko – plene roka albumeto kun ses kantoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin, kaj plenumitaj per pure roka instrumentaro: elektraj gitaroj, elektra baso, kaj drumo.

Ĝi kompletigas la sonan spektron de la muziko de Martin post la antaŭaj du albumetoj kun pop-roka respektive akustika sonbildoj.

La aŭskultantoj certe rekonos la ĉefajn fundamentojn de liaj kantoj: fortaj melodioj kaj zorge verkitaj tekstoj, sed ĉifoje prezentitaj kun pli da forto kaj energio ol dum longa tempo.

La albumeto estas forte influita de la stato de la mondo kun militoj, persekutado, kaj memkronitaj reĝoj, sed ankaŭ tuŝas pli personajn temojn.

Por ĉiuj al kiuj lastatempe mankis la pli roka flanko de Martin, la nova albumeto certe estas kontentiga!

Martin & la Talpoj en ĉi tiu albumeto estas:
Tekstoj kaj muzikoj: Martin Wiese


Martin: ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, gitaroj.
Johan Lagerdahl: elektra basgitaro.
Mattias Levin: drumo (La Rezisto, Retrokurigo, Ondoj, Perdita Or’).
Nikko Harrison: Drumo (Viktimoj de Hazardo, La Roko).

Registrita kaj miksita de Martin en sia dormĉambro en Stokholmo.
La drumoj de Mattias kaj Nikko estis registritaj ĉe ili, de ili mem.

Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio, Francio.

La kovrilarton faris Martin.

 

 







Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.