Oficiala apero de la nova roka bit-albumeto La Roko la 27an de majo 2026
Martin & la talpoj estas muzikgrupo fondita de Martin Wiese, iama fonda membro, gitaristo kaj ĉefkantisto de la fama esperanta rokbando Persone.
Post la malaktiviĝo de Persone, Martin koncertis ofte sole, kombinante pecojn de la repertuaro de Persone kun novaj komponaĵoj. Iom post iom la nombro de novaj kantaĵoj kreskis, kaj samtempe kreskis la ideo lanĉi novan projekton kun la nova muziko por daŭrigi la mision de Persone: nome krei eksterordinare bonan poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.
La nova projekto ricevis la nomon Martin & la talpoj kaj estas pli-malpli la soloprojekto de Martin Wiese subtenata de diversaj amikoj-muzikistoj, kiuj helpas registri liajn kantoverkojn aŭ ankaŭ akompanas lin sur scenejo (furoraj kaj ne forgeseblaj publikaj aperoj de la Talpoj okazis interalie dum KEF 2009 en Danio kaj en UK 2015 en Lille, Francio).
La unua albumo de Martin & la talpoj, Pli ol nenio aperis ĉe Vinilkosmo en 2007. Ĝi estas nepre aŭskultenda verko. Kaj kiel talenta grafisto li mem desegnis sian portreton por la diskokovrilo.
La dua albumo, Superbazaro, aperis en 2014 kun 14 novaj kantoj kun simila mikso inter intimeco kaj energio, akustikaj kaj elektraj sonoj kiel en la unua. Ĉi-foje kun eĉ pli altkvalita produktado kaj sonbildo riĉigita de pluraj bonegaj gastmuzikistoj.
Post longa paŭzo, interalie pro sanproblemoj kaj la kovim-pandemio, Martin & la talpoj revenas en 2023 kun la elektra albumeto Vestiĝoj, konsistanta el ses pecoj en bone rekonebla stilo de sendependa/alternativa pop-roko. Kiel ĉiam temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Martin.
Tuj post la pretigo de Vestiĝoj, Martin eklaboris pri plene akustika albumeto kiu ricevis la nomon Ruinoj kaj eldoniĝis nur jaron poste. Ĝi estas etosplena albumo kun ofte folklor-influita sono, rekonebla de akustikaj pecoj de antaŭaj albumoj. La sonbildon konsistigas ĉefe la akustikaj gitaroj kaj aliaj kordinstrumentoj ludataj de Martin, kun riĉigo per la harmoniaj voĉoj de Siru Laine kaj de Inez, la filino de Martin.
Post akustika albumeto Martin decidis reiri al siaj rokaj radikoj kaj registris la albumeton La Roko, lia tria albumeto ene de tri jaroj. Se la antaŭa albumeto estis trankvila kaj delikata, tiu ĉi staras sur firma roka grundo kun elektraj gitaroj, elektra basgitaro, kaj drumo, kaj kompreneble la voĉo de Martin, ĉifoje kun raŭka, roka esprimo. La temon de la albumeto forte influis la nuntempaj perturboj de la mondo kun siaj friponoj kaj herooj, sed ankaŭ pli personaj spertoj. Tiuj, kiuj dum kelka tempo sentis mankon de la roka flanko de Martin, certe bonvenigas jenan fervore rokan albumeton.
”La kreado de Martin Wiese apartenas al la plej pintaj atingoj de la ĝisnuna esperanta muziko.”
(el recenzo pri Superbazaro de Paŭlo Moĵajevo en La Ondo de Esperanto).
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.