La oficiala eldono de la bitalbumeto en esperanto,
La nova ĝardeno, la 12an de decembro 2025.
Vojaĝo estas bando de kvar muzikistoj el Tuluzo, en sudokcidenta Francio. Gilles Bénard (klavaroj) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludas kune ekde la mezlernejo, kreis Vojaĝo-n en 2015.
En 2025, Vojaĝo, kunlabore kun la kantistino Galiss’, publikigis kvin-trakan albumeton titolitan La nova ĝardeno, kiu montras ĉiujn influojn de la grupo: triphopo, mondĵazo, ĵazo, kaj pli.
En ĉi tiu albumeto, la grupo konfirmas sian originalecon per tre personaj muzikaj kreaĵoj kaj trafaj kantotekstoj.
Vojaĝo estas grupo dediĉita al mediprotektado kaj al la antaŭenigo de amikeco inter popoloj. Tial ĝi uzas esperanton, la egalecan lingvon, kiu donas al ĝi internacian publikon.
En sia nova albumeto, La nova ĝardeno, konsistanta el kvin trakoj, Vojaĝo aplikas sian karakterizan miksaĵon de triphopo, ĵazo, mondmuziko, kaj eĉ franca popolmuziko, celante krei energian, originalan, optimisman, kaj kompreneman produkton.
La artistpaĝo de Vojaĝo estas ĉi tie !
Malkovru ĉi tiun 5-trakan bitalbumeton elŝuteblan ĉi tie ĉe Vinilkosmo: La nova ĝardeno.
kaj sur ĉiuj gravaj elsendflu-platformoj.
La oficiala lanĉo de la tutnova muzika platformo de VINILKOSMO
Ni invitas vin malkovri la kulminon de pli ol jaro da laboro per la lanĉo de la nova muzika platformo de VINILKOSMO:
https://www.vinilkosmo.com/eo
Pli uzant-amika, intuicia, kaj adaptema, la restrukturita retejo espereble provizos al vi pli kontentigan sperton ol la malnova, kiu fariĝis malmoderna.
Sentu vin libera esplori la novan platformon, komencante per la nova eldono de la esperantlingva bitalbumeto, La nova ĝardeno de Vojaĝo.
Jen rapida superrigardo de ĝia enhavo kaj la facila maniero aliri ĝin: