Carina kantas por vi en Esperanto

Carina kantas por vi en Esperanto
Prezo
8,33 €
Carina kantas por vi en Esperanto
Stokholmo (Svedio) - 2009

 

Albumo ref : VKKD096
KD 10 titoloj - 28:24 mn 

Carina kantas por vi en esperanto - Carina - Stokholmo (Svedio)
Produktita de ĴomArt's Studio © 2009 - Sendependa produktado

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


 

Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto. Tial la KD de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam ŝi estis ege juna ĝis 2009.

Carina komencis kanti esperante kiam ŝi estis 3-jara. La unuan fojon ŝi kantis de la scenejo antaŭ 400 partoprenantoj de la 3-a Azia Kongreso en Seulo (2002) kiam ŝi estis 6-jara. La plej unua kanto, Vojo al Luno, estis registrita en 2002, kaj aliaj kantoj sinsekve laŭ ilia apero. 
Tial la temoj, melodioj, kaj etoso de la kantoj estis elpensitaj kaj adaptitaj por preskaŭ ĉiu infanaĝo de la malgrandaj infanoj ĝis adoleskantoj, ja Carina kreskis dumtempe.
Kelkaj el la plej fruaj kantoj estis tradukitaj, sed plejparto estas origine verkitaj.
Ĉiuj 10 kantoj estis aranĝitaj de ĵomart kaj registritaj ĉe JomArt's Studio en Stokholmo.

La KD ne estas nur por infanoj kaj iliaj gepatroj, sed por ĉiuj kiuj ŝatas bonan muzikon! 

Carina estas : 
Carina : ĉefkanto
ĴomArt : instrumentoj, kant-aranĝo, kunkantado
Nataŝa : voĉkantado

Sonstudio (registrado, miksado kaj mastrigado) : ĴomArt's Studio (Stokholmo)
Soninĝeniero : ĴomArt

Nataŝa: KD kovrilo








Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.