Albumeto ref.: VKBA053-095
Bita albumeto 6 titoloj - 18:55 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
La amo protektas nin - Kris Fredi - Goma, Demokratia Respubliko Kongo
Bita albumeto kunproduktita de Kris Fredi / Esperanto-France / Vinilkosmo © 2025
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 6 titola bit-albumeto La amo protektas nin La 17an de oktobro 2025
La debuta albumeto de Kris Fredi enhavas ses kantojn, kiuj proponas vojaĝon tra amo, amikeco kaj espero pri paco. Ĉiu kanto estas kiel lumo en mallumo, kiel mano etendita al tiu, kiu bezonas konsolon.
En ĉiu melodio oni sentas la vokon por kunvivi kun pli da kompreno, respekto kaj tenereco. La albumo invitas aŭskulti ne nur per la oreloj, sed ankaŭ per la koro. Ĝi estas omaĝo al la amo kiu protektas, al la amikeco kiu subtenas, kaj al la paco kiu resanigas.
La albumo miksas emociplenajn baladojn kun dancemaj ritmoj, proponante al la aŭskultanto diversan sperton: de la varmo de amo ĝis la forto de amikeco kaj la ĝojo de festo.
Kris Fredi liveras sian muzikon en Esperanto, montrante ke la lingvo estas ponto inter homoj, kaj ke muziko en ĝi povas levi la spiriton, mildigi doloron, kaj doni esperon eĉ tie, kie la vivo ŝajnas malfacila.
La ses kantoj de la albumo estas:
1. Paca mondo
2. Revenu
3. Amikoj
4. Feliĉan naskiĝtagon al vi
5. Dancu
6. Mi amas vin
Kris Fredi en ĉi tiu albumeto estas:
Aŭtoro kaj komponito : Mumbere pendeki Chris Freddy (kris Fredi)
Aranĝisto: Y-Shar Beat
Lingva konsilanto/asistanto: Miguel Gutiérrez Adúriz
Registrita kaj miksita inter marto kaj aŭgusto 2025, en la studio:
One Target Media/ Y-Shar/Nazizi en Goma RDC Kongo/ Norda Kivuo
Soninĝeniero : Y-Shar, PAC
Mastrigita en: Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo (Donneville, Okcitanio, Francio)
Soninĝeniero: Tribulet'
Grafismo de la kovrilo: Ivimages
Foto de la kovrilo: JDavid photos
Muzikvideo: « Paca mondo » videorealigisto : Crosby Mk
Kunlaborantoj:
Aleks Kadar, Flo, Miguel, Esperanto- France, Marcelin Luheka, Jean De Dieu Kikako, Crosby M, Belden K, Joel Muhire.