LA JUNULARO DE HODIAŬ

La junularo de hodiaŭ - La Mondanoj
Prezo
1,67 €
LA JUNULARO DE HODIAŬ
Berlino (Germanio) - 2023

 

Unuopaĵo ref.: VKBA046-089 
Bita unuopaĵo, 2 titoloj : 07:00 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s  

LA JUNULARO DE HODIAŬ - La Mondanoj – Berlino, Germanio
Kunproduktado La Mondanoj/Vinilkosmo 2023

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la unuopaĵo la 15an de decembro 2023



La kanto “La junularo de hodiaŭ” estis verkita en 1985. La Mondanoj ofte ludis ĝin en siaj koncertoj. En 2023 la kanto ricevis kelkajn novajn tekstajn fragmentojn kaj pli altnivelan aranĝon.

Ĝi kombinas rokan rifon kun bela gitarludado kaj alloga koruso. “La junularo de hodiaŭ” estas “orelvermo”, kiun vi ne povas ĉesi ludi en via kapo.

La teksto ŝajnas moki la hodiaŭan junularon kiel nerda kaj enuiga, sed ĉi tio estas nur ironia. Fakte, La Mondanoj amas la nunajn gejunulojn.

En tiu ĉi unuopaĵo La Mondanoj estas:
Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann: aŭtoroj kaj komponistoj

Aaron Koenig: ĉefvoĉo kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: korusoj kaj basgitaro
Tom Wunderlich: korusoj kaj ĉefgitaro

E-drumo, registrado, kaj miksado: Uwe Häusler en studio Electric Uweland, Berlino, Germanio
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/SudFrancio

Kovrilbildo: Aaron Koenig 

 



Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.