Albumo ref : VKKD050-019
KD 11 titoloj - 40:45 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s, OGG kaj FLAC formatoj
Sen - PERSONE - Stokholmo, Svedio
Produktita de Vinilkosmo © 2002
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Jen faceto malpli konata de tiu bando en la pinto de la esperanto-rok-scenejo. Tute akustika, kun du gitaroj, kontrabaso kaj bela kanto kiuj harmonie interpleksiĝas kun la muziko; tiu etoso bone konata de iliaj kutimaj koncert-partoprenantoj, troviĝas nun en KD !
Krom la 9 noveldonitaj registraĵoj, sed bone konataj de la fanoj, kiel la klasika "Mi ĉiam kredis", la mistika "Perloj sur la ter'" kaj la svenige bela akustika transformaĵo de la iama elektra furoraĵo "Revoj", reaperas "Lasu min sonĝi" el la albumo ...sed estas ne. kaj "Nun mallumas" el la albumo Povus esti simple ambaŭ remastrigitaj.
PERSONE estas :
Anders Grop : Contrabaso, voĉo
Bertilo Wennergren : voĉo, akustika gitaro
Martin Wiese : voĉo, akustika gitaro, mandolino, fluto, tamburino, cimbaletoj, skatoloj kaj darbuko,
Registrado kaj miksado fare de Persone per portebla studio en Stokholmo kaj Berlino.
/p