Armel Amiot

Armel Amiot page artiste Foto/photo: Armel Amiot / Vincent Cerda

 

 

Oficiala apero de la albumeto Dezertoj la 24an de majo 2024

 

Armel Amiot estas sendube tio kion oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 80aj jaroj, estis unue kiel gitaristo kaj kantisto kun la roktriopo Porte 53, por tri albumoj de originalaj kantoj kaj pli ol 500 koncertoj. Tiam, de rokkantisto li iom post iom iĝis ĵazkantisto, sen ellasi sian gitaron. Li traserĉis la parizan svingĵazajn scenejojn kun granda nombro da grupoj (Caveau de la Huchette, Petit Journal, Méridien).

Iom poste, la banĝo kruciĝis kun lia vojo kun la grupo La Planche à Laver. De Nov-Orleana ĵazo ĝis kariba biguine, tra akustika funko, la grupo prezentiĝis ĉe multaj festivaloj en Francio, la Francaj Antiloj/Gujano, kaj eksterlande. Kun tri albumoj, el kiuj la dua estis registrita en Nov-Orleano, Armel havis la ŝancon provi kanti en la kreola lingvo (precipe la martinika kreolo).

Dume, esperanto eniris lian vivon, kaj la semo kviete ĝermis. La ideo verki originalajn kantojn en la internacia lingvo nur atendis la ĝustan momenton…. Kiel ĉe multaj artistoj, estis la unua kovid-izoliĝo, kiu donis al li la perspektivon kaj tempon necesajn por freŝa komenco.

Estis la albumeto Banĝo esperanto (2022), kiu funkciis kiel la enirejo de Armel en la mondon de esperanta muziko, samtempe konservante la kreolajn influojn de lia antaŭa grupo. 

Lia dua albumeto, Dezertoj (2024), plonĝas en la bluson. Ĝi esploras la miton de la dezerto, simbolo de soleco kaj rezigno. La ses kantoj en ĉi tiu albumeto estas prezentitaj duope, kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero. Unu estas malhela, la alia hela.

Hodiaŭ en 2026, lia nova albumeto, Revivi, estas ia elvoko de la ciklo de la vivo: kvar kantoj, ĉiu reprezentante sezonon, de senzorga printempo ĝis la frosta vintro, kiu atendas la revenon de la Sundio. Du poemoj, skribitaj paralele, enkadrigas ĉi tiujn kantojn, de la vekiĝo de konscio en la utero ĝis la fina foriro.

Bita albumeto, kiun oni povas aŭskulti ripete, pravigante sian titolon!


Retejo de Armel Amiot: www.armelamiot.com 
 


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.