Albumeto ref.: VKBA058-100
Bita albumeto 6 titoloj - 17:10 mn,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC - elsendfluo formatoj
Revivi - Armel Amiot - Ĉerburgo, Normandio, Francio
Kunproduktita de Armel Amiot / Vinilkosmo © ℗ 2026
Atentigo : ** La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
FLAC (senperda formato), aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala eldono de la tria bita 6-titola albumeto de Armel AMIOT en Esperanto, Revivi, la 15an de septembro 2026.
La suno, simbolo de la tempo asignita al ni. Ĝi leviĝas, ĝi trairas la ĉielon, ĝi subiras – kaj en tiu sola tago kuŝas tuta vivo. La kvar sezonoj de homa ekzisto, de printempo ĝis vintro, estas ĉiu ilustrita ĉi tie per kanto.
La tuto estas enkadrigita de du poemoj: la unua kiel ia enutera vekiĝo, la lasta kiel preludo al la granda foriro. Ĉi tiuj du poemoj estas skribitaj inverse, kun nur etaj diferencoj – al la mondo, aŭ el la mondo.
Ĉio komenciĝas per " Tagiĝo ". Aŭroro, la plej unua lumo, la transiro de la utero al la mondo. Ni ankoraŭ scias nenion, kaj eble tie ni estas plej vivaj.
" Unua pluvo " estas la kanto de printempo kaj la sovaĝa espero de juneco. " Mojosa somero ", lla senbrida frenezo de rokenrola somera nokto. Poste venas aŭtuno kun " Aŭtuna lumo " kaj ĝia malespera deziro plilongigi tiun belan lumon. Kiam ĝi iom post iom svagiĝas en malhelan kaj glacian vintron, " La lasta suno " fariĝas kiel evangelia preĝo adresita al la suno, kies revenon ni ankoraŭ esperas.
La cirklo fermiĝas per " Gliti en revo ". La sama kanto kiel en la unua mateno, sed inverse, kiel filmo rebobenata. Ĉi-foje ni jam ne timas: ni glitas. Kaj en ĉi tiu glitado, la kantoj kiujn ni ĵus aŭdis, ekbrilas pretere – vivo disvolviĝanta unu lastan fojon.
Ĉi tiu albumeto povas esti aŭskultata ripete.
Revivigita. Revivi.
Por ĉi tiu albumeto Revivi:
Aŭtoro kaj komponisto : Armel Amiot
Kun :
– Armel Amiot : ĉefkantisto kaj korkantoj, gitaro, banĝo, hammond-orgeno.
– Bernardo Sacconi : kontrabaso (trakoj 4 kaj 5).
– Dan Gallagher: elektra baso (trakoj 2 kaj 3).
– Francesca Prattico : drumo kaj perkutiloj.
Kun la helpo de Liven Dek pro provlegado kaj korektado de la esperantaj kantotekstoj, de Alice Lucas pro inspiro, de Floréal Martorell pro subteno kaj kuraĝigo, kaj de Denis Lainé pro aŭskultado kaj provizado de bonegaj mikrofonoj!
– Registrita ĉe Studio Siva de Armel Amiot komence de 2026.
– Miksita la 15-an kaj 16-an de junio 2026 de Vincent Bruley (Studio Piccolo, Parizo).
– Mastrigita la 17-an de julio 2026 de Alexis Bardinet (Globe Audio Mastering, Bordozo).
– Kovrilbildo de la albumeto : Armel Amiot.