Saluton karaj muzikŝatantoj!
Kiel vi eble rimarkis, kvankam la kampanjo lanĉita de UEA por protekti la ĉeeston de esperanto-muziko interrete estis sukcesa (legu pli ĉi-tie: uea.org/gk/1272a1), la tuta muzikkatalogo de Vinilkosmo tamen malaperis de ĉiuj muzikplatformoj (spotify, deezer, tidal, ktp) la 18an de februaro.
Efektive, la nova bitdistribuanto, kun kiu Vinilkosmo kontraktis antaŭ la 18an de februaro, ĝis nun prokrastas sian laboron kaj malgraŭ niaj plendoj ankoraŭ ne aperigis nek unu kanzonon.
Ni esperegas ke rapide la muzikkatalogo estos denove aŭskultebla ĉe ĉiuj muzikelsendfluejoj.
Ni tre baldaŭ relanĉos novan subtenkampanjon kiu nomiĝos "Muzik-Klubo" kaj kiu funkcios simile al la nun fermita Abonklubo (bv. ne plu strebi aboni la Abonklubo).
SED INTERTEMPE, se vi volas helpi esperanto-muzikon, nepre aĉetu la albumojn kiujn vi ŝatas ĉe nia novlanĉita retejo: vinilkosmo.com .
Ni dankegas la homojn kiuj subtenas nin dum tiu malfacila, kaj espereble nur portempa, periodo.
La tuta teamo de Vinilkosmo/Eurokka
Melono
(Vic-prezidanto de EUROKKA)
