jOmO popumas

jOmO popumas
Prezo
5,00 €
jOmO popumas
Tournefeuille (Tuluzo, Okcitanio, Francio) - 2026


Albumeto ref.: VKBA059-101
Bita albumeto 6 titoloj - 20:31 mn, 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC - elsendfluo formatoj

jOmO popumas - jOmO - Tournefeuille, Okcitanio, Francio
Kunproduktita de jOmO / Vinilkosmo © ℗ 2026
 

 

Atentigo : ** La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
FLAC (senperda formato), aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Oficiala apero de la 6titola bit-albumeto jOmO popumas,  la 10an de oktobro 2026.

 

En ĉi tiu nova albumeto, jOmO volas retrovi la energion de la epoko, kiu jam estis historia kaj legenda kiam li komencis muzikumi: la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj kun la eksplodo de popmuziko. La kantoj, surbendigitaj en Studio de la Trappe de Triboulet en Donneville, estas luditaj de drumisto Jérôme Galaup kaj gitaristo Pierre Bertrand, kiu estis ano de la grupo Liberecanoj kun kiu jOmO faris la unuan albumon. Alvenis por kuniĝi al la grupo lia filino Marta Julia kaj kolegino Estelle Lahaix, kiuj kantas kune kaj harmonie.

La unua kanto de la albumo, «Fragokampoj por ĉiam» (eble kelkaj jam komprenis la aludon), estas omaĝo al rokgrupo The Beatles, kiu certe voligis multajn artistojn muzikumi dum adoleskaĝo. La teksto enhavas 19 titolojn de la fama brita grupo, tradukitaj en esperanton. Trovu ilin, se ankaŭ vi ŝategas tiun bandon.

«Agu por paco» rakontas kiel, speciale dum la vietnama milito, la junularo agadis por paco, kiu estis tiam granda komuna valoro. jOmO memoras kiel li estis impresita kiam li vidis surstrate dum infanaĝo la unuan manifestacion de sia vivo, kontraŭ tiu milito.

Per «Kiso dum Iso», jOmO volas omaĝi la grandan influon de usona nigrula muziko kiu inspiris multe la blankan poprokon per sia motown-ritmo de plurvoĉaj grupoj, ofte inaj. Estas ankaŭ nostalgia momento por la homoj kiuj konis la faman germanan aranĝon inter Kristnasko kaj Novjaro: ISo, al kiu la grupo Amplifiki siatempe dediĉis kanton.

«Nur gravas la amo» enhavas mesaĝon en la titolo, dirante ke oni ne devas juĝi la elekton aŭ la emon al alia persono, ke tio estas persone kaj ke neniu estas koncernita per la tendencoj de aliaj homoj. Malfeliĉe, eĉ se progreso estas videbla en la socio, oni tamen devas senĉese rediri tiun mesaĝon.

«Nostalgio» temas pri la fama «postrenkontiĝa sindromo» de la esperantisto kiu retrovas la ĉiutagan vivon post momento de feliĉo en la internacia verda mondo. Eble ĉiu esperantisto jam travivis tiun senton.

«Funkolando» estas esperanta traduko el la anglateksta kanto «Sexy Esperanto», kiu, kiel laŭ regulo de japanaj sportoj, uzis la «forton de la kontraŭanto» por reklamumi la internacian lingvon. 
jOmO esperas ke tiu danciga kanto sonados dum la esperantaj festoj ĉie en la mondo.

jOmO en ĉi tiu albumeto estas:
Tekstoj kaj muzikoj: Jean-Marc Leclercq

jOmO: ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, gitaroj.
jOmO: elektra basgitaro.
Jérôme Galaup: drumo.
Pierre Bertrand (Poej): gitaro, genuŝtalgitaro.
Marta Julia (filino de JoMo): harmoniaj voĉoj.
Estelle Lahaix: harmoniaj voĉoj.

Registrado, miksado kaj mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe Donneville, Okcitanio, Francio.

La kovrilarto:  Emilia BÒSC.
 







Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.