Albumo ref : VKKD093-032
KD-ekstra 14 titoloj - 52:24 mn
+ 14 mp3 instrumentaj titoloj por karaokeo
Fek al Esperanto - LA PAFKLIK - Francio
Produktita de Vinilkosmo / La Pafklik © 2009
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
!!!! EKSKLUZIVE !!!!
La fama hiphopa grupo, La Pafklik, eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto!
Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj.
Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".
Atentu, se vi ekaŭskultas, tiu albumo iĝos via drogo...
Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laŭ mp3 versio por la ŝatantoj de karaokeo.
LA PAFKLIK estas :
Kanto - Voĉoj : Platano kaj katakana
Vidu pliajn detalojn en ĉiu titolo
Sonstudio : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero : Tribulet
Grafikaĵoj kaj kovrildezajno: Cyrille Poullet