La Mondanoj

La Mondanoj Foto/photo: La Mondanoj


Apero de la bit-albumeto La MondAnoj  la 18an de novembro 2025  

 

 


La Mondanoj estas Esperanto-rokbando el Berlino kiu fondiĝis en 1983. En la 1980-aj jaroj La Mondanoj ofte ludis en regulaj muzikkluboj en Germanio kaj ĉe Esperanto-eventoj en Hungario, Pollando, Francio, kaj Germanio. Ĝi malfondiĝis en 1987 post fina koncerto ĉe la 100-jara jubileo de Esperanto en Krakovo. 

Fokusiĝante pri siaj karieroj kaj familioj, Tom, Carsten kaj Aaron neniam perdis sian entuziasmon por muziko, kaj restarigis la grupon en junio 2023. 

Ilia muziko kombinas klasikan rokon, funkon, bluson, kaj aliajn influojn en unikan miksaĵon kiu kongruas kun la bela sono kaj homarana mesaĝo de Esperanto. 

La nova albumeto de La Mondanoj kun ses kantoj estos publikigita la 18-an de novembro. Ĝi enhavas kvar novajn registraĵojn, la originalan version de ilia klasika furoraĵo "Muskola Belulino", kaj raran registraĵon de la IJK de 1985, restaŭrita per AI-teknologio.


Konstantaj membroj estas 
Aaron Koenig: ĉefkanto kaj ritmogitaro 
Carsten Kindermann: basgitaro kaj korusoj 
Tom Wunderlich: ĉefgitaro kaj korusoj 

Perdinte kontakton kun ilia origina drumisto Marcus Wesche, La Mondanoj nun ludas kun 25-jaraĝa Niklas Neumann ĉe drumo. 

 

Klaku sur la bildon por aŭskulti aŭ elŝuti la unuopaĵon.