Foto/Photo: Jean-Claude Patalano, Didier Jéol
Oficiala apero de la bit-albumeto La nova ĝardeno La 12an de decembro 2025
Vojaĝo estas grupo de kvar muzikistoj el Tuluzo, la rozkolora urbo en sudokcidento de Francio. Estis Gilles Bénard (klavaro) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludis kune ekde mezlernejo, kiuj kreis Vojaĝon en 2015.
La aventuro komenciĝis en la 80aj jaroj kiam tiuj du amikoj decidis krei ĵaz-rok-grupon, kiun ili nomis Khephren (de la nomo de unu el la tri grandaj piramidoj de Gizo en Egiptujo). Tiam la kapricoj de la vivo disĵetis la grupon kaj nur kelkajn jarojn poste la du amikoj denove renkontiĝis por fondi Latin Viaggio por ludi laŭ sia maniero latin-ĵazan repertuaron (bossa-nova, sambo, salsa, ŝoro).
Floréal Martorell, la direktoro de la eldonejo Vinilkosmo, tiam proponis al la grupo surbendigi en esperanto la kantojn kiujn ili prezentis. Tamen la malfacilaĵoj por akiri la reproduktrajtojn por ekzistantaj verkoj ŝajnis kompromiti la projekton. Ĝuste tiam ĝermis la ideo komponi originalajn kantojn kaj, ĉar la tekstoj devos esti en esperanto, nu, ili lernis esperanton! Tiel naskiĝas Vojaĝo. Kun la helpo de Audrey Rey ĉe kanto, Pascal Marceillac ĉe drumo, kaj Didier Kerboull ĉe baso, la unua albumo titolita Planedo nia en latin-ĵazaj koloroj, estas publikigita en 2017.
Baldaŭ post la apero de la unua longdisko kaj kelkaj muzikaj aventuroj poste, kantisto/kantverkisto Alejandro Cosavella alvokis la grupon por produkti sian albumon Tro kunlabore kun esperanto-artistoj el diversaj landoj. Vojaĝo tiam eklaboris kun la helpo de nova muzikisto Didier Jéol kiel drumisto kaj, kelkajn monatojn poste, en 2019, la albumo de Ale kaj Vojaĝo povis esti eldonita de Vinilkosmo.
En 2022 Vojaĝo , kun la partopreno de Linda Lenepveu en la kantado publikigas sian trian albumon titolitan Intergalaksia. Post-trip-hop-orientita albumo kiu donas fierecon al sona, melodia, harmonia, kaj ritma esplorado, kaj kie elektronikaj instrumentoj feliĉe kombiniĝas kun klasikaj instrumentoj (fluto, tenorsaksofono, sopransaksofono, klarneto, bombardo, ktp.).
En 2025, Vojaĝo publikigas kun la kantistino Galiss’, kvin-trakan albumeton titolitan La nova ĝardeno, koncentrante ĉiujn influojn de la grupo: trip-hopo, mondmuziko, kaj ĵazo. En ĉi tiu produktado, la grupo konfirmas sian originalecon per tre personaj muzikaj kreaĵoj kaj trafaj kantotekstoj.
Vojaĝo estas muzikgrupo dediĉita al la defendo de la naturo kaj amikeco inter popoloj. Jen kial ili uzas esperanton, la egalecan lingvon, kiu donas al ili internacian aŭdantaron.
Vojaĝo partoprenis signifajn koncertojn kiel la Universala Kongreso de Esperanto (UK) en 2015 en Lille Grand-Palais, kaj ankaŭ la Franca Kongreso de Esperanto (SAT-Amikaro) en 2019 en la Municipa Teatro Gabrielle Robine en Montluçon, aŭ, pli lastatempe, FESTO 2025 en Moissac.
Vojaĝo konsistas el:
Galiss’: kanto
Gilles Bénard: klavaroj
Didier Jéol: drumo
Didier Kerboull: baso
Jean-Claude Patalano: sopransaksofono, tenorsaksofono, klarneto, fluto, kanto.
Retejo: www.vojagxo-muziko.fr
Kontakto: kontakto@vojagxo-muziko.fr
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.