De registrado ĝis finpreparoj por la unua bitalbumeto
de KRIS FREDI el D.R. Kongo

Foto: Kris Fredi en la studio en Goma
Kris Fredi enstudiiĝis ĉe One Target Media/ Y-Shar/Nazizi en Goma la 18an de Marto 2025.
Kun la lingva asisto de Miguel Gutiérrez Adúriz inter marto kaj aŭgusto 2025, Kris Fredi finplenumis la registradon kaj miksadon de la kantoj por la unua esperanto-albumeto La amo protektas nin.
La projekto de albumeto ekis jam pli ol jaron antaŭe, sed ĝi pli rapide konkretiĝis dank' al la renkonto kun Aleks Kadar dum la Tanzania UK en 2024. Aleks Kadar impulsis la asocion Esperanto-France kunprodukti la projekton kun Vinilkosmo.
La 4an de oktobro okazis la mastrigado de la albumeto en la Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo en Donneville (Okcitanio, Francio) fare de Tribulet.
Fotis Flo: Dum transigo de la miksoj al sonbendo por mastrigado per Studer-magnetofono
Fotis Flo: Studer magnetofono
Fotis Flo: Tribulet transigas la miksojn al Studer-magnetofono
Fotis Flo: Ĝustigoj dum la mastrigado fare de la soninĝeniero Tribulet.
Video-filmeto dum la mastriga pocezo de la unua esperanto-albumeto de KRIS FREDI en Studio de la Trappe fare de Tribulet.
Video: Flo
La lanĉo de la albumeto La amo protektas nin okazos oficiale la 17an de oktobro 2025.
Estu preta por malkovri ĉi tiun unuan Afrofolkan kaj afrobitan albumeton en esperanto de KRIS FREDI ĉe Vinilkosmo.
Ĝi disponeblos ekde la 17a /10/2025 ĉi tie !
Varbvideo