Unuopaĵo ref.: VKBA057-099
Bita unuopaĵo 2 titoloj - 6:45 mn,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC - elsendfluo formatoj
La nep' de la sun' - IVIDUB - Tuluzo, Okcitanio, Francio
Kunproduktita de Ividub / Vinilkosmo ℗ © 2026
Atentigo : ** La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
FLAC (senperda formato), aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala eldono de la unua bita unuopaĵo de IVIDOB en Esperanto, La nepo de la suno, la 6an de julio 2026.
IVIDUB kaj VINILKOSMO havas longan historion kaj kunlaboron daŭrantan 20 jarojn.
Ivi (Ivimages) malkovris muzikon en esperanto kreante la unuan video-sesion por la albumo JoMo Slavumas dum registrado ĉe Studio de la Trappe kun Vinilkosmo en Donneville en 2006. Li poste laboris pri aliaj videaj kaj grafikaj projektoj por KD-kovriloj kaj broŝuroj produktitaj aŭ kunproduktitaj de la muzikeldonejo Vinilkosmo.
Kune kun sia vida laboro rilata al muziko, Ivi gvidas sian muzikan projekton IVIDUB kun Morine, ludante kiel tripersona elektronika bando aŭ kiel seppersona plena bando.
Dum preparado de ilia nova albumo, Ivi kaj Morine nature sugestis provi kanti kanton en esperanto, kiu resonas kun la temo (enmigrado kaj toleremo) kaj la spirito de esperanto kiel internacia lingvo.
Kun la kunlaboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis, adaptis, kaj helpis Morine kun la kantado por la kanto ‘La nep' de la sun'’, unu el la elstaraj trakoj en la nova albumo de IVIDUB, Un goût de liberté (Gusto de libereco).
Ĉi tiu kunlaboro inter IVIDUB kaj Vinilkosmo rezultigis, laŭ reciproka interkonsento, du-trakan unuopaĵon enhavantan la kanton en esperanto, kaj ankaŭ doban remiksaĵon de ‘La nep' de la sun'’.
La franca versio aperas en la tria albumo de IVIDUB, Un goût de liberté, kiun ni tre rekomendas. La KDa kaj cifereca versioj estos haveblaj la 28-an de junio 2026, kaj la vinila versio estos publikigita en oktobro/novembro.
Ĉi tiu unuopaĵo havas aŭtentike modernan regeo-sonon kun poeziaj kaj socie konsciaj kantotekstoj, kiujn vi povas malkovri ĉi tie.
IVIDUB estas:
Ivi (Yves Charlot): Teksto kaj muziko, kaj Morine: kantado.
Akompanas:
Karigan: drumo
Filo: klavaroj
Ras Live I: basgitaro
Redjee roots: gitaro
Eko Farmer: perkutinstrumentoj
Thomas Bourden: saksofono
Registrado: Ivi ĉe Ivisound Studio
Miksado: Live I ĉe Alkemy Studio
Dobversio «La nep’ de la sun’ Dob» réaligita kaj miksita far de Live I, Alkemy Prod.
Mastrigado: Triboulet ĉe Studio de la Trappe en Donneville, Francio.
Grafika dezajno kaj foto (unuopa kovrilo): Ivimages (Yves Charlot).