Albumeto ref.: VKBA054-096
Bita albumeto 6 titoloj - 20:53 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
La MondAnoj - La Mondanoj - Berlino, Germanio
Bita albumeto kunproduktita de La Mondanoj / Vinilkosmo © 2025
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 6 titola bit-albumeto La MondAnoj La 18an de novembro 2025
La nova albumeto de La Mondanoj kun ses kantoj estos publikigita la 18-an de novembro. Ĝi enhavas kvar novajn registraĵojn kaj du trezorojn el la pasinteco de La Mondanoj.
La Junularo de Hodiaŭ estas ŝtonroka kanto kiu ŝajne mokas la nuntempajn gejunulojn el la perspektivo de maljunaj hipioj. Tio estas ironia, ĉar La Mondanoj amas gejunulojn, kaj tute ne estas hipioj. Ĝi estis elektita kiel la «Esperanta Kanto de la Jaro 2024» ĉe la Kantoparado.
Muskola Belulino (2025) estas nova versio de nia kanto pri malfortulo kiu enamiĝas al sia korpotrejnistino.Tio ĉi estas tute nova aranĝo kun mojosa latuna sekcio kaj funka klavaro. Ĉu vi preferas ĉi tiun funkan version aŭ la originalan rokan version de 1985?
Lakto-Koktelejo Blus' estas senstreĉa blusnumero kio rakontas la malĝojan historion de kompatindulo kiu perdis ĉion kaj dronigas sian malĝojon en lakto. Je via sano!
Rapidu Vagonaro estis verkita dum Pasport-Serva vojaĝo tra Hungario en 1984. Ĝi estas fikcia rakonto pri arbohakisto, kiu sopiras iri hejmen al sia edzino, sed enamiĝas al knabino sur la trajno. Ĝia animplena ritmo elvokas la senton de trajnvojaĝo.
Muskola Belulino (1985) estas la originala, roka versio, publikigita en Vinilkosmo-kompil' Vol.1 en 1995– la sola kanto, kiun ni registris en profesia studio en nia frua periodo. Ĝi komenciĝas per omaĝo al «Ballroom Blitz» de Sweet kun la nun vaste uzata esprimo «Ĉu vi pretas?».
Tenu Min estis registrita koncerte ĉe la IJK en Kastelo Eringerfeld (Germanio) en julio 1985. Ĝia malbona sonkvalito estis plibonigita per helpo de moderna AI-teknologio. Ĉi tiu psikedela rokmuzikaĵo estas rara gemo el la 40-jara historio de La Mondanoj.
Ĉiujn kantojn verkis Carsten Kindermann kaj Aaron Koenig en 1984/1985 kaj aranĝis La Mondanoj, kun Tom Wunderlich ĉe ĉefgitaro. Marcus Wesche ludis la drumojn en Muskola Belulino (1985) kaj Tenu Min. Julio Kladniew el Buenos Aires aranĝis la latunan sekcion kaj ludis klavarojn en Muskola Belulino» (2025).
La kvar novajn registraĵojn produktis Uwe Häusler ĉe Electric Uweland Studios en Berlino, kaj li ankaŭ ludis pianon. Mastrigis ilin Triboulet de Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo en Donneville, Francio. La restaŭradon de «Tenu Min» faris Iliya Gertman el Tel Aviv.
En tiu ĉi albumeto La Mondanoj estas:
Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann: aŭtoroj kaj komponistoj
Aaron Koenig: ĉefvoĉo kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: korusoj kaj basgitaro
Tom Wunderlich: korusoj kaj ĉefgitaro
Registrado, kaj miksado: Uwe Häusler en studio Electric Uweland, Berlino, Germanio
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe, ĉe Vinilkosmo en Donneville, Okcitanio/SudFrancio
Kovrilbildo: Aaron Koenig